inspiri
*inspir/i (tr)
- Estigi, en la menso de alia persono, penson, planon, agon: Joab inspiris al ŝi, kion ŝi devas diri (X); inspiri al iu temon por literatura verko (B); eĉ el malliberejo li inspiris siajn fidelulojn; tiun esprimon inspiris al li lia gepatra lingvo; jen la principoj, kiuj inspiris la komitaton; mia opinio ne estas inspirata de blinda simpatio; ili krias pri iaj maskitaj inspirantoj (Z); inspirita artikolo (prezentanta la opinion de influa persono).
dikti, sugesti.
- Estigi en ies koro senton: inspiri amon, respekton, timon, kuraĝon, ĝojon, bedaŭron al iu; mi per mia beko inspiras al ili estimon kaj singardecon (Z).
sentigi.
- Naski en ies animo entuziasmon poezian aŭ religian: min io el supre inspiris (Z); Helenoj kredis ke Muzoj inspiras la poetojn; la de Dio inspirita virgulino de Francujo (Z); (f) lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto (Z).
inspiro
Ago de iu, io inspiranta: agi laŭ ies inspiro; la dia inspiro; la popolkantoj estas la ĉefa fonto de lia inspiro. inspirado
Daŭra inspiro: la komitato laboris sub la konstanta kontrolado kaj inspirado de (Z). inspiriĝi
Tiri sian inspiron el: inspiriĝi el siaj legaĵoj, el ies ekzemplo; inspiriĝi de la helena stilo. inspiriteco
Stato de iu, io inspirita: la katolika dogmo de la Dia inspiriteco de la Biblio.
Iel rilatitaj:
amx
aŭtorx
edifx
spirx