ĉesi

*ĉes/i (ntr)

  1. (sen komplemento) Komenci ne esti; plu ne esti: ĉesis la kurso, pluvo (Z), bruo (Z), danĝero (Z), malsano, doloro (Z), milito.
    morti, mal· aperi, halti, finiĝi.
  1. (kun komplemento inf-a aŭ prep-a) Komenci ne... ĉesi; plu ne agi per aŭ pri: li ĉesis paroli, petoli (Z), esperi (Z), labori (Z), skribi (Z); ĉesu honori min per tiu titolo (Z); venos la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ la aliaj (Z); ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis (Z); aliaj formoj ĉesis esti uzataj (Z); ĉesinte profeti, li venis sur la altaĵon (X); ne ĉesi kun siaj demandoj (Z); ili ne ĉesos en sia celado (Z); (elipse) sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas (Z); ĉesu! mi aŭskultos ĝin alian fojon (Z).
  • ĉeso
    La fakto, ke io ne plu estas, ne plu daŭras; halto: kelktempa ĉeso ne estas forgeso (Z); gravedeca ĉeso de la monataĵoj; donadu la medikamenton al la infano dum la tuta nokto sen ĉeso (Z); fari ĉeson (Z) (ĉe kartludoj: provizore rezigni pri sia rajto ludi).
  • ĉesigi
    Fari, ke io ĉesu: la laboristo ĉesigis sian laboron (Z); la vento ĉesigis la pluvon; ĉesigi disputon (X), malpacon (X), la babiladon, sian propran vivon (Z); tiam la uzado de tiu vorto estos absolute ĉesigita (Z).
    rompi, haltigi.
  • ĉesigo
    Ago de ĉesiganto: ĉesigo de la militagoj.
  • ĉesiĝi (Z)
    Iom post iom ĉesi.
  • *senĉesa
    Daŭra, konstanta, ne·inter· rompita: senĉesa pluvo, senĉese babiladi; senĉesa bruo de radoj kuris laŭ la larĝa strato (Z).
    ĉesi

    ĉesi


    Esprimoj:

    Ĉiu malfruiĝo ĉe la pagado ĉesigos la liveradon.
    Fari ĉeson (provizore rezigni pri rajto ludi).
    ĉesigis la disputojn.
    La pluvo jam ĉesas.
    Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli.
    Ne ĉesi laŭdi iun.
    Oni postulas ke mi ĉesu fumi.
    Venos la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭla aliaj.

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    daŭri,
    estingi.
    fini.
    interrompi,
    halti
    komenci
    persisti
    rezigni.
    rompi.
    sufoki.

    neaktiveco.senĉesa, daŭra, konstanta, neinterrompita.senfaro.senokupeco.

    senĉese, konstante, daŭre, senhalte, seninterrompe, kontinue, ĉiam

    Rilatitaj:

    ad. fali. halti. komenci. malaktiva. tempo.

    Eble rilatitaj:

    am, fin,

    Iel rilatitaj:

    -ad abundx amx aperx apnex daŭrx estingx falx finx fojx haltx interrompx komencx konstantx malaktivx mortx rompx teatrx tempx