sopiri

*sopir/i (tr)

  1. Senti bedaŭron pro io aŭ iu perdita kaj fortan deziron retrovi la perditaĵon: sopiri al la trankvilo (B); mi sopiras al la lando de mia infaneco (Z); rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo (Z); mi sopiras je mia perdita feliĉo (Z) (aŭ: mian perditan feliĉon (Z)); ni iris senhalte, ĉar ni sopiris al homaj vizaĝoj (B); kiel ŝi sopiris ekvidi lin! (Z); tien ili sopiras per sia animo reveni (Z); la soldato terure sopiris vidi denove la belan reĝidinon (Z).
  1. Malĝoji pro la manko de io, kion oni deziregas akiri: kiel cervo sopiras al fluanta akvo, tiel mia animo sopiras al Dio (X); li sopiris senmezure pri la morgaŭa tago (Z); sopiri pri pli altaj spiritaj plezuroj (Z); multaj homoj sopiras je flugiloj kaj tute forgesas, ke piedojn ili ja havas.
    aspiri.
  • sopir (ad)o
    Sento de tiu, kiu sopiras: tiam kaptis min tiu sopiro, kiun sentis niaj prapatroj, kiam ili rememoris la viandpotojn de Egiptujo (Z); la sopiro al la patrujo konsumis min (B); la amo, kiu en la kalikoj de la kreskaĵoj vekas la sopiron turni sin al la suno (Z); ĝi sentis sopiron, ke ĉiuj aliaj arboj povu leviĝi kune kun ĝi (Z); legendoj kiuj estas kvazaŭ sopiroj de l' homaro (B); tia neesprimebla sopirado atingi ĉiam pli altajn celojn (Z).
    nostalgio, strebo.
  • sopira
    Plena de sopiro: sopiraj versoj, ĝemoj; sopire rigardi (B).
  • hejmsopiro
    Deprimo, kaŭzita de foresto el la hejmo.
    nostalgio.

    sopirx


    Iel rilatitaj:

    amx aspirx bezonx dezirx esperx pensx