forgesi
*forges/i (tr)
- Perdi el la memoro; ĉesi memori pri io: tion, pri kio oni ne havas kapablon, oni facile forgesas (Z); oni ne forgesas facile sian unuan amon (Z); la vortojn mi memoras, sed la arion mi forgesis; ne forgesu aĉeti pipron!; forgesi sian malriĉecon (Z), ies nomon (B), la horon de rendevuo; Vian instruon mi ne forgesis (X); kulturo estas tio, kio restas, kiam oni ĉion forgesis; faktoj jam de longe forgesitaj (Z); forgesitaj estos la antaŭaj suferoj (X).
- Preterlasi, neatenti pro malzorgemo: forgesi la leĝojn (Z); Dio orfojn ne forgesas (Z); se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas (Z); bonfaron oni facile forgesas (Z); danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas-danĝero ĉesas, ni Dion forgesas (Z); amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu (Z); li nenion forgesis, por fari nin feliĉaj; forgesi siajn promesojn, sian devon; forgesi nomon en la listo (B); forgesi hejme la gantojn (B); liaj dentoj povas forgesi sian metion (Z) (li sufiĉe riĉiĝis, por ripozi).
sin forgesi - Absorbiĝi: li forgesis sin en la aŭdado de tia muziko.
- Abnegacii sin: patrino, kiu sin mem forgesas por siaj infanoj; en la divido li sin ne forgesis!
- Peki pro senzorgemo, mispaŝi: ĉu ĝi estas ebla, ke ŝi sin tiom forgesus, post la virta ekzemplo, kiun mi donis al ŝi? (Z).
forgeso
Perdo, manko de memoro pri io: forgeso de iu pri io; pardoni ion ĝis plena forgeso (Z); meti ion en forgeson (Z); formeti la aferon en la keston de forgeso (Z); (
entombigi, enterigi; arkivo, kalendo); post konfeso venas forgeso (Z); la morgaŭa tago ofte ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi sukcesis atingi hieraŭ (Z); kovru la aferon la vualo de forgeso. forgesejo
Forgeskelo, ublieto. forgesema
Havanta malbonan memoron, kiu facile forgesas: forgesema knabo. forgesemo
Stato de persono kun malbona memoro. forgesigi
Fari ke io estu forgesita: mi forgesigis en Cion feston kaj sabaton (X); forgesigi al iu sian komencan timon; tiu amikeco forgesigis al li lian patrujon. forgesiĝi
Fali en forgeson: honto, kiu ne forgesiĝos (X). neforgesebla
Tia, ke oni ne povas (lin, ŝin, ĝin) forgesi: neforgesebla amatino, vojaĝo, filmo. neforgesumino
Miozoto. sinforgeso - Forgeso de sia intereso, profito: li subvenciis la revuon kun admirinda sinforgeso.
abnegacio, altruismo, neprofitemo.
- Forgeso de sia digno, devo: tio min indignigis ĝis sinforgesado (Z).
Esprimoj
Bonfaron oni facile forgesas.
Fari nodon sur sia tuko (por ne forgesi pri io).
Kulpa je forgeso.
Li forgesis sin en aŭdado de la melodio.
Melodio memorata de Petro, sed forgesita de Paŭlo.
Ne forgesi ion ĝis la tago de sia morto.
Ne forgesu dati viajn leterojn.
Ne plu scii.
Ni tion forgesu.
Oni ne facile forgesas sian unuan amon.
Pardoni ĝis plena forgeso.
Patrino kiu sin mem forgesas por siaj infanoj.
Perdi la pensfadenon.
Perdi la saĝon.
Ripari forgeson.
Rolon lerni, provi, prilabori, forgesi.
SQlenti pri io.
Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.
Sinforgese glui la rigardon sur iun.
Tio eliris el mia kapo.
Tute ne povi respondi.
Kelkaj kunmetaĵoj
forgesejo,forgesema,forgesemo,forgesi,forgesigi,forgesiĝi, forgeskelo,forgeso,neforgesebla,neforgesumino,sin forgesi,sinforgeso
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
esti mutigita
neatenta
neglektema
sencerba
senpripensa
laŭmemore
parkere
amuziĝi
distri
elgliti
ellasi
eskapi
flankenlasi
forgesi
forkuri
forskrapi
kaŝi
kovri
lasi lokon
malatenti
malzorgi
neglekti
preteratendi
preterlasi
transsalti
viŝi
amnezio
de memorebla tempo
forgeskelo
Leteo
malfidela memoro
manko de memoro
memoraĵoj
memorperdo
memuaro
modifebla memoro
ne modifebla memoro
neforgesumino
pretericio
ramo
raporto
ublieto (forgeskelo)
Ankaŭ vidu:
admoni, ami, atenta, facila, imagi, letero, malfeliĉa, memori, muziko, pardoni, pensi, scii, sukcesi, tempo
Iel rilatitaj:
-ebl
Letex
admonx
amnezix
amuzx
amx
atendx
atentx
cerbx
distrx
eskapx
facilx
feliĉx
fidelx
fidx
florx
forgesx
glitx
havx
imagx
kapx
kaŝx
kelx
kovrx
kurx
lasx
leterx
mankx
memorx
memuarx
mutx
muzikx
neglektx
pardonx
parkerx
pensx
perdx
pretericix
protokolx
ramx
raportx
saltx
scix
skrapx
sukcesx
tempx
ublietx
viŝx
zorgx