estimi

*estim/i (tr)

Havi altan opinion pri ies morala k spirita valoro, aŭ pri ties faroj: oni tre ŝatas la talenton de la ĵurnalisto N. , sed oni ne estimas lin, ĉar li estas nehonesta homo (B); kiu observas instruon, tiu estas estimata (X); Estimata Sinjoro (Z); (ĝentila formulo komence de letero); alte estimi la meriton, la oferojn (Z), la verkojn de iu.
honori, konsideri.
  • estimo
    Sento, opinio de estimanto: estimo de iu al iu; lia merito altiris al li la estimon de la kompetentuloj; bona estimo valoras pli ol arĝento k oro (X); perdi la estimon por si mem (Z); Kun profunda estimo (Z) (leterfina formulo).
  • estiminda
    Meritanta estimon.
  • *malestimi
    Havi malaltan opinion pri ies morala aŭ spirita valoro, aŭ pri ies faroj: saĝon k instruon la malpiuloj malestimas (X); malestimi perfidulon (B); kiam ŝi vidis, ke la reĝo saltas k dancas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro (X); tiele diras la Eternulo al la malestimata animo (X); li prenis kun si ankaŭ la malestimatan kalendulon (Z).
  • malestimo
    Sento, opinio de malestimanto: por tia homo, por tiaj procedoj oni povas havi nur profundan malestimon.
  • malestiminda
    Meritanta malestimon: malestiminda kanajlo, pamfleto.
  • memestimo
    Estimo de k por si mem.
    memrespekto.


    Atendante vian respondon, mi restas altestime via. Esti tenata en granda estimo, taksata kiel alte estiminda, grandvalora, alte aprecata. Havi profundan estimon por iu. Kun profunda estimo. La surfundaĵo de la loĝantaro (plej malestiminda parto). Malestime, abrupte, malfidele turni la dorson al iu. Meriti estimon. Mia alta estimo por vi. Monumento konstruita por la honoro de tiu, kiu meritis estimon, estis tenata en alta estimo, akiris al si gloron. Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco.
    apreci . aprezi. estimi. meriti. respekti. sati. sinonimoj. ŝati. taksi. talento. valoro.
    ambicia. ambicio. amiko. ami. fidi. juĝi. opinii. reputacio saluti. ŝati.

    Iel rilatitaj:

    admirx ambicix amikx amx fidelx fidx honorx juĝx meritx opinix pensx premix reputacix respektx salutx sincerx ŝatx