favora

*favor/a

  1. Ema konsenti avantaĝon al iu prefere al aliaj: la ĉielo estis ĉiam favora al lia popolo; Dio estu favora al la pekinto!: (Z).
    kompleza.
  1. Prezentanta avantaĝon por iu: favoraj cirkonstancoj (Z); favora sciigo (Z); la vento estis favora por ni; tiu grundo ne estas favora por greno; en la favora jaro 1789a.
  • favore
    En favora maniero: decidi aferon favore al mia peto; vi satigas favore ĉion vivantan (X); Dio favore donacis al mi edzinon (Z).
  • favori (tr)
    Agi favore al: malsaĝulon favoras feliĉo (Z); kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta (Z); la dioj favoris vin per granda virto (B); lia proksimulo ne estas favorata de li (X); la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado (Z); ni estis favorataj per bela vetero; akiri la traktadon de la plej favorata nacio; favorata gejŝo (la plej amata).
    beni, karesi, preferi.
  • favoro
    1. Emo favori: ne longe sinjora daŭras favoro (Z); klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro (Z); post kolero venas favoro (Z); la favoro de reĝo estas kiel roso sur herbo (X); vi trovos favoron ĉe Dio kaj homoj (X); akiri (X), ricevi (X), havi (X), serĉi (X) favoron de Dio (X).
    1. Avantaĝo favore donita: se vi grandanime donos al mi la favoron, pri kiu mi vin petas [...] (Z); al la humiluloj li donas favoron (X); superŝuti iun per favoroj; proklami jaron de la Eternulo (X).
  • favorado
    1. Daŭra klopodo favori iun.
    1. [KOMERCO] Indiko de favorato en vivasekura poliso.
  • favoraĵo
    Favoro 2.
  • favoranto
    Tiu, kiu favoradas: ho favorantoj! (Z) (sanktuloj).
    mecenato, patrono.
  • favorato
    1. Tiu, kiu ĝuadas la favoron de iu: ŝi rifuzis akcepti dudek mil talerojn de reĝa favorato (Z); la reĝidino edziniĝis kun la favorato de l' fortuno (B); la favoratinoj de Ludoviko la 15a.
    1. [KOMERCO] Tiu, kiu ricevos la avantaĝon antaŭviditan en asekura kontrakto.
  • favorigi
    Fari, ke iu, io estu favora: favorigi la publikon al la ideo de L.I.; se ni povus favorigi la princon por nia afero, tio ĉi estus tre granda gajno por ni (Z).
    akiri, gajni.
  • malfavora
    1. Ema malutili al iu, preferi aliajn ol tiun: la juĝantoj estas malfavoraj al li; regas malfavora opinio pri ili.
      malbonvola.
    1. Prezentanta malavantaĝon por iu: en malfavoraj cirkonstancoj (Z); ŝia situacio estas plej malfavora por studado (Z).
      malsukcesigi.
  • malfavoro
    Stato, en kiu oni ne ĝuas ies favoron: fali en malfavoron (Z).
  • Difavoro = graco.
  • korfavori
    Havi indulgan kompateman koron kontraŭ iu: li korfavoros vin, kiam vi plorkrios (X); korfavoru min, ĉar mi suferas (X); vi korfavoros Cionon, ĉar estas tempo por ĝin kompati (X).
    favorkora.

    favora


    Iel rilatitaj:

    agrablx amx benx bonvolx bonx dankx feliĉx flatx florx laŭdx okazx opinix periodx preĝx protektx subaĉetx subtenx ventx ŝatx