montri

*montr/i (tr)

  1. Elmeti al la rigardo ion, por fari ĝin videbla: montru moneron, ĉio fariĝos (Z); montru al ili vian novan veston (Z); montri sian langon al la kuracisto; montru viajn manojn, ĉu ili estas puraj; li montris al ili sian trezorejon (X); ŝi krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn (Z); amikan frunton montru al la reĝo (Z); mi montros al la nacioj vian nudecon (X); la lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo (Z); la montritajn vortojn ni konsilas ellerni (Z).
    vidigi, malkaŝi.
  1. (analoge, pp instrumentoj) la kompaso montras la nordon; la termometro montras dek gradojn sub la nulo.
    indiki.
  1. Gvidi per gesto ies rigardon al: iru al la lando, kiun mi montros al vi (X); por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri (X); montri al iu, ion per la fingro; mi montris al la infano, kie kaŝas ĝia pupo (Z); li montris en la direkto al la malluma kurteno (Z); iliaj ombroj montras al la loko, kie staris via domo (Z).

RIM. En tiaj frazoj estas pli klare, por indiki la direkton, uzi 'al' pref-e (Vd almontri).
gesti.
  1. Aperigi, evidentigi (econ aŭ senton): de sia plej frua aĝo ŝi montris malbonajn trajtojn de karaktero (Z); malsaĝulo tuj montras sian koleron (X); montri sian kuraĝon, amon, surprizon, fierecon; montri grandan lertecon en diskutado; rajdmantelo, kiu enkovris (lin) ŝajne senzorge kaj tamen montris plej zorgan drapiradon (Z).
    eksterigi, manifesti.
  1. Sciigi, komprenigi (ideon aŭ fakton): la estonteco montros min senkulpa; montri al iu la danĝeron kaj lian devon; (per la fina n) ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado (Z); kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson [...] (Z); la Eternulo montris al mi, ke li (la reĝo de Sirio) mortos (X); mi montros al vi, kiel malligi la nodon; li nutris vin per manao, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo (X); montras parolo, kion cerbo valoras (Z); (f) amikon montras malfeliĉo (Z); oni devigis la naturon ke ĝi montru siajn limojn (Z).
    indiki, demonstri, pruvi.
  1. (io) Esti la signo de: kolero montras malsaĝulon (X); 'da' post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro (Z); la rivero montris la limon de la bieno.
  • sin montri
    1. (iu) Fari sin videbla por aliaj: sin montri ĉe la fenestro; montras sin spirito en armaĵo (Z); oni devas en ĉiu urbo sin montri (Z).
    1. (iu) Evidentigi per signoj, agoj, ke oni estas ia: montru vin grandanima (Z); ne montru vin granda antaŭ la reĝo (X); mi montros min inda je via konfido (Z); la reklamoj, en kiuj la volapükistoj sin montris tiel lertaj (Z); la junaj fraŭloj montris sin perfektaj dandoj (Z).
    1. (io) Montrigi: aliaj esprimoj montris sin neoportunaj (Z); nenie la ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol en la paca ĝardeno (Z).
  • * montra
    1. Servanta por montri: la montra fingro (B); montra fenestro ( [VIDU] elmetejo); montra fosto.
    1. [LINGVOSCIENCO] Demonstrativa: la vortoj montraj (Z).
  • montro
    1. Ago de tiu, kiu montras: montroj kaj konsiloj estas facilaj (Z); aldonante (..) la vorton 'ĉi', ni ricevas montron pli proksiman (Z).
    1. Io kio montras: (ĝi) estas montro de la volo de Dio (Z); la vera montro, ĉu ni progresas aŭ ne, estas la kreskado aŭ nekreskado de nia nombro (Z).
  • montradi
    Longe aŭ ripete montri: ĉia bubo povas ankoraŭ mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj (Z); montradi al si reciproke la dentojn (Z); la montrado de tiaj riĉaĵoj estis insulto al la popolo.
  • montriĝi
    1. (io) Iĝi videbla por la okuloj: antaŭ ili hodiaŭ montriĝis kvar ŝipoj (Z); en la mateno denove montriĝis la suno (Z); aperas herbo, montriĝas verdaĵo (X); senfina embaraso montriĝis en ĉiuj liaj trajtoj (Z).
    1. (io) Iĝi klara por la menso: nia laborado montriĝos vana (Z); vera opinio montriĝas en ebrio (Z); se tiu ĉi formo montriĝos erara (Z); la opinio tamen montriĝas al ĉiu kiel sofismo (Z); kiam montriĝos la fruktoj de nia agado (Z); post nelonge montriĝos, kiu estas prava; tiam montriĝis, kian grandan maljustaĵon oni faris al G. (Z); montriĝis, ke, kiom da kapoj, tiom da opinioj (Z).
      aperi, aspekti.
    1. (iu) Sin montri: vi montriĝis malforta en tago de mizero (X); pli rapida ol mi montriĝis neniu (Z); se vi nun du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo (Z).
  • montrilo
    1. Peco de aparato, servanta por montri: la longa kaj la mallonga montriloj de horloĝo; montrilo de kompaso, de manometro.
      nadlo.
    1. [KOMPUTIKO] Marko sur ekrano, montranta, kie plenumiĝos funkcio: tajpmontrilo (montranta, kie aperos la sekva signo); musmontrilo.
    1. [KOMPUTIKO] Referenco 3.
  • almontri
    Fari montran geston en iu direkto: li almontris al ruĝa cikatro ankoraŭ videbla tra liaj haroj; almontri al la ĉielo, al la malproksima vilaĝo; almontri la lokon; almontri la ĉielon.
  • elmontri
    Fari (iun, ion) tre klare videbla: la reĝo de Izrael elmontris sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj (X); ĉu estas la forto de la preĝo kaj la potenco de la kantoj, kiuj ĉi tie sin elmontris? (Z); la virinoj penadis elmeti tiom multe da vestaĵa lukso [...] , por elmontri la bonstaton kaj la kreditkapablon de siaj edzoj (Z); elmontri sian pravecon (Z).
  • elmontrado
    Ago de tiu, kiu elmontras: la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado ne prezentiĝis al la pasantoj (Z).
    ekspozicio.
  • elmontriĝi
    Fari sin klare videbla: la spirito kaj beleco elmontriĝas per la formo (Z); lia saĝo elmontriĝis (X).
  • elmontriĝema
    Havanta inklinon el montri siajn talentojn, sukcesojn ks.
  • hormontrilo
    Turniĝanta vergeto, servanta por montri la horon en horloĝo: iri en la direkto de, inverse de hormontriloj.
  • hostimontrilo
    Monstranco.
  • ventmontrilo
    Turniĝanta flageto, por montri la direkton de la vento: (la vento) turnis la ventmontrilon sur la tegmento (Z).
  • vojmontrilo
    Fosto kun indiko pri la proksima vilaĝo aŭ urbo.

    montri


    Esprimoj

    Amikon montras malfeliĉo.
    Du substancoj povas montri apartan afinecon.
    Fingro : dika (polekso), montra, longa, ringa, malgranda.
    Homo post drinko sin montras sen ŝminko.
    Iri en direkto de hormontriloj, inverse de la hormontriloj (rivolui en la senco de la hormontriloj).
    La legombazaro montris la tutan gamon de verdo.
    Li konsciis sian svidigienkulpecon, sed ne povis ja elmontri sian pravecon.
    Lia espero montriĝis trompa.
    Mi montros min inda je via konfido.
    Ne montri eĉ ne la pinton de la nazo.
    Oni devas lernigi la infanojn montri indulgon al la maljunuloj.
    Rivolui en la senco de horloĝmontriloj.
    Sin montri ĉe la fenestro.
    Spitmontri sian langon.
    Termometro montras 2 gradojn super nulo.
    Vera opinio montriĝas en ebrio (En ebrio estas vero).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    almontri, direktmontrilo,elmontrado,elmontri,elmontriĝema,elmontriĝi, fadenmontra, hormontrilo, hostimontrilo, konviktaj montraĵoj,montra,montradi,montri,montrilo,montriĝi,montro, montrobastono, montrofenestro, montrofingro, montrokesto,sin montri, ventmontrilo, vicmontra, vojmontrilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akuzi
    anonci
    aperigi
    atentigi
    denunci
    dresisto
    ekshibicio
    ekspozicii
    eksponi
    evidentigi
    indiki
    koncerni
    malfaldi
    malfermi
    malkovri
    manifesti
    monumento
    nomi
    perfidi
    prezenti
    produkti
    pruvi
    rimarkigi
    riveli
    senvualigi
    signali
    signi
    stigmatizi
    surtabligi
    testi
    tio (ĉi)
    tiu (ĉi)
    vidigi

    Ankaŭ vidu:

    aparta. fenestro. fingro. iri. lango. lerni. opinii. signo. trafiko. vero.

    Iel rilatitaj:

    akuzx alidadx amx anoncx apartx aperx atentx bastonx citx demonstracix demonstrativx denuncx desegnx direktx dirx dresx ekshibicix eksponx ekspozicix esperx evidentx fadenx faldx fenestrx fermx fingrx horloĝx horx hostix indikx irx kestx koncernx konviktx kovrx langx lernx manifestx menaĝerix metx monumentx muzex nomx opinix perfidx prezentx produktx pruvx rimarkx rivelx sencx signalx signx stigmatx tablx testx tio tiu trafikx ventx verx vicx vidx vojx vualx ĉi