nutri

*nutr/i (tr)

  1. Doni al vivanta estaĵo la manĝaĵon necesan por subteni la fortojn kaj daŭrigi la vivon: estas sufiĉe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon (X); nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas (X); ili devis sin nutri per paneroj (Z); la kolomboj ĉiutage estas nutrataj per pizoj kaj greno (Z); tro nutrata kapro fariĝas kiel apro (Z); vi estas bone nutrita, dika kaj grasa! (Z); prenu ĉi tiun infanon kaj nutru (mamnutru) ĝin por mi, kaj mi pagos al vi (X).
  1. Havigi al iu vivrimedojn: nia fruktodona lando nutras multenombran loĝantaron (B); laboro homon nutras (Z); (f) pastron nutras preĝejo (Z); malsatulon la fablo ne nutros (Z); la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco (X); nutri per promesoj (X); nutri sin per ĥimeroj.
  1. Provizi ion per la necesa materialo, por ke ĝi daŭru, funkciu plu: nutri la fajron (Z); nutri vapormaŝinon (per akvo), antenon (per kurento) ktp.
  1. (f) Helpi al la daŭro de sento, deziro aŭ intenco: nutri la spiriton per altaj pensoj; nutri sian amon per espero; nutri esperon (Z); tio nutris lian malamon, ĉagrenon; mi ne devas herede nutri intergentan disecon (Z).
  • nutra
    1. Tia, ke ĝi nutras: lakto estas pli nutra, ol vino (Z); de semo putra venas frukto ne nutra (Z); trinkaĵoj sen nutra enhavo (Z); (f) la nutra akvo de kaldrono.
    1. Rilata al nutrado.
  • nutro
    Ago nutri kaj ties rezulto: tio ĉi estos bona nutro por viaj ostoj (X); (f) tio aldonis ankoraŭ pli da nutro al ilia ridado (Z).
    manĝaĵo. [VIDU] nutromanko, nutromedio.
  • nutrado
    Ago de iu aŭ io nutranta: mortigado de bestoj por la celoj de nia nutrado (Z); la servistinoj zorgas pri la nutrado de la idoj; funto da tritiko estas sufiĉa por la taga nutrado de homo (Z); rimedoj de nutrado (Z); perturboj en la nutrado; (f) nutrado de baterio.
  • nutradisto
    Specialisto pri la kvanto da kalorioj kaj taŭga dozado de la nutrelementoj, kiujn oni devas sorbi por sin nutri.
  • nutraĵo
    Manĝaĵo: la terpomoj estas bongusta nutraĵo (B); (f) lampo ricevas sian nutraĵon de la oleo (Z).
  • nutrantino
    Virino, kiu nutras infanon: ĉu mi voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke ŝi nutru por vi la infanon? (X).
    suĉigi.
  • nutriĝo
    Sinnutrado: nutriĝo kaj reproduktiĝo estas du ĉefaj funkcioj de la vivuloj.
  • nutristino
    Virino, kiu mamnutras fremdan infanon: iliaj princinoj estos viaj nutristinoj (X); fabeloj de nutristinoj.
  • subnutri
    Ne sufiĉe nutri, aŭ nutri per nutraĵoj, ne entenantaj sufiĉe da kalorioj aŭ da necesaj nutrelementoj: la subnutritaj gentoj de Afriko.
  • supernutri
    Doni pli ol la normalan kvanton da nutraĵo: supernutri malsanulon; (f) supernutri motoron.
  • beknutri (tr)
    Nutri birdidon, ŝutante nutraĵon en ĝian bekon.
  • mamnutri
    Nutri per la lakto de siaj mamoj: kiu dirus, ke Sara mamnutros infanojn? (X); tridek mamnutrantaj kameloj kun iliaj idoj (X); Debora, la mamnutrintino de Rebeka (X).
    mamsuĉigi.
  • sinnutrado
    Nutrado de si.
  • ŝparnutraĵo
    [MEDICINO] Tia nutraĵo, kiu ebligas manĝi malpli, utiligante la substancojn jam akiritajn de la korpo (ekz. teo, kafo, kolao).
  • ŝtopnutri
    Perforte engorĝigi nutraĵon, por akiri pli grasan bruton: ŝtopnutri anseron.

    nutri


    Iel rilatitaj:

    agrx alantoidx alergix alotrofix amx anoreksix arorutx asimilx atrepsix avenx aŭksotrofx aŭtotrofx bananx buljonx buŝx familix furaĝx infanx laktx mankx manĝaĵx manĝx olex patrx plantx rizx satx subtenx viandx