afabla


  1. (iu) Kondutanta plaĉivole kun agrablaj vortoj k komplezo: esti afabla al, kontraŭ iu; apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla (Z); ĉu vi ne volas esti tiel afabla k traduki por mi la tekston? (Z); mi afable petis lin, ke li sidiĝu (B); la firmo afable proponis al mi, ke [...] (Z).
    ĝentila, galanta.
  1. (io) Plaĉa pro la montrata bonvolemo aŭ komplezo: afabla informo (Z), invito (Z); afabla vorto pli atingas ol forto (Z); nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo (Z); grafo per ridet' afabla ŝajne dankis por tiom da laŭdo (G); afablaspekta domo (Z).
  1. [komputiko] Facile uzebla por nesperta uzanto: afabla programo.

  • *malafabla
    Montranta aŭ esprimanta malbonvolon, malfavoran humoron: malafabla akcepto; malafable rigardi (Z).
    acida, grumblema.
  • afablaĵo
    Io, per kiu oni montras sin afabla.
  • afableco
    Eco de iu afabla: dankon pro la speciala afableco, kiun ili montris al mi per sia por ni tre kara memoraĵa donaco (Z); havu la afablecon skribi [...] (Z).


  • ĉarma. dolĉa. gast ama. ĝentila. kompleza. kvieta. obeema. saĝa.
    agrabla.

    Iel rilatitaj:

    acidx agrablx akceptx amx bonvolx bonx dolĉx facilx galantx gastx grumblx humorx komplezx korx kvietx obex plaĉx rigardx saĝx vizaĝx ĉarx ĝentilx