cemento

*cement/o

  1. [ TEKNIKOJ] Speciala mortero el pulvoro de argilaj k kalkaj petroj, kiu per reakcio kun akvo rapide solidiĝas kun granda aglomera forto: Portlanda (artefarita) cemento; hidraŭlika cemento.
  1. [TEKNIKOJ] nomo de diversaj aglutinaj pastoj, kapablaj malmoliĝi sekiĝante k sekve aglomeri malmolajn substancojn: cemento de la dentistoj ( [vidu] plombi), de la meblistoj, pargetistoj, juvelistoj.
    luti, mastiki [vidu] ĉemento.
  1. [ GEOLOGIO] Matrico de sedimenta petro: cemento de konglomeraĵo; kalka, silica cemento.
  1. (f) Tio, kio kunligas kun daŭra solideco: lingvo ne povas esti simpla kolekto da vortoj, sed devas havi cementon k vivon (Z); la cemento de nacio estas komunaj memoraĵoj.
  • cementi (tr)
    1. Firme kunigi per cemento: cementi ŝtonojn.
    1. Kovri per tavolo da cemento: cementi basenon.
    1. (f) Kunige fortikigi: vera solidareco cementis nian grupon; tiu malfeliĉo cementis ilian amikecon.
  • cementejo
    Fabriko de cemento.
  • cementisto
    Laboristo pri cemento.
  • kuncementiĝo
    [GEOLOGIO] Kuniĝo per cemento: sablo ŝanĝiĝas al sablopetro pro kuncementiĝo.
    cemento

    cemento

    Bildvortaro

    310 : Cementfabrikado


    310-01 : rokaĵrompilo en ŝtonminejo
    310-02 : transportbendo de krudmaterialo
    310-03 : rokaĵ-siloj por stokado kaj homogenigo
    310-04 : antaŭrompilo por diserigo kaj antaŭsekigo
    310-05 -7 : krudaĵkorektaj komponantoj
    310-05 : gipso
    310-06 : sablo
    310-07 : feroksido
    310-08 : globmuelilo por muelado kaj kirlado de ŝtonfaruno
    310-09 : krudfarun-siloj por stokado
    310-10 : ŝvebgasa varmoŝanĝilo (ciklo- na antaŭvarmigilo)
    310-11 : antaŭkondiĉiga turo
    310-12 : elektra filtrilo
    310-13 : rubaertubo
    310-14 : rotacia forno
    310-15 : malvarmiga instalaĵo por cementklinkero
    310-16 : blovilo
    310-17 : transportbendo
    310-18 : deponejo de cementklinkero
    310-19 -21 : almuelaĵoj por fabrikado de diversaj cementspecoj
    310-19 : kalkofaruno
    310-20 : altforna sablo
    310-21 : gipso
    310-22 : globmuelilo
    310-23 : cementsiloj
    310-24 : cementuja kamiono

    Iel rilatitaj:

    GEOLOGIO TEKNIKOJ aglutinx amx argilx betonx konstrux kun lutx mastikx morterx pastx plombx sablx sakx ĉementx ŝtonx