konkordo
konkord/o (3)
Kora aŭ morala plena akordo; harmonie, de sentoj kaj opinioj inter pluraj personoj: en (nia) afero konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso (Z); laboru ĉiam en ordo kaj konkordo (Z); kie regas konkordo, regas ordo (Z).
konsento, simpatio. konkordi (ntr)
Esti en konkordo: feliĉa la familio, kies ĉiuj anoj konkordas! . konkordigi
Meti en konkordon.
repacigi. malkonkordo
Manko de akordo inter la sentoj kaj opinioj de pluraj personoj: konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas (Z); pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo (Z).
diskordo.
Iel rilatitaj:
amx
volx