ebria

ebri/a

  1. Trinkinta tiom da alkoholaĵoj, ke la cerbo k muskoloj ne plu normale funkcias: morte ebria (Z); salti gracie, kiel urso ebria (Z); kiel longe vi restos ebria? Forigu vian vinon el vi (X); ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo! (N).
    drinki, mal· sobra. [VIDU] vaporo, glaso.
  1. (f) Konfuzata de pasio aŭ granda emocio: ebria de ĝojo (B), de feliĉo (Z); de kolero (G); mi vidis la virinon ebria de la sango de la martiroj (N).
  • ebrio
    Stato, kaŭzata de troa trinko de alkoholaĵo: vera opinio montriĝas en ebrio (Z).
  • ebrieco
    Stato de iu ebria:
    1. ebrieco pasas post dormo (Z); mi plenigos ĝis ebrieco ĉiujn loĝantojn de ĉi tiu lando (X);
    1. (f) ebrieco de amo (Z); kio en la mondo egalvaloras tiun ĉi ebriecon de entuziasmo? (Z).
      deliro, frenezo.
  • ebriigi
    Fari iun ebria: David invitis lin k ebriigis lin (X); ni ebriigu nian patron per vino k ni kuŝu kun li (X); (f) lin ebriigis la sukceso (B).
  • ebriigaĵo
    Alkoholaĵo: ve al tiuj, kiuj estas bravuloj, por miksi ebriigaĵojn! (X).
  • ebriiĝi
    Iĝi ebria: kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto (N); (f) ili ebriiĝos de sia propra sango (Z).
    drinki.
  • ebriulo
    Homo ebria: por ebriulo ne ekzistas danĝero (Z); ili erarigis Egiptujon, kiel ebriulo ŝanceliĝas vomante (X); mizerulino k ebriulino, sed ne de vino! (X).
  • malebriiĝi
    ĉasi esti ebria; reakiri sanan cerbon.
  • postebrio
    Kapdoloro, okazanta post la ebrio.

    ebria


    Iel rilatitaj:

    Bakĥx alkoholx amx delirx drinkx emocix frenezx glasx manĝx pasix plenx sobrx trinkx vinx voĉx