honori

*honor/i (tr)

  1. Trakti iun kun granda respekto kaj estimo: honori la maljunulojn, la Eternulon (X); festi por honori la memoron al iu (Z); ni ĉiuj honoras tiajn agojn; libera kaj honorata en fremda lando (Z); inter la tridek li estis la plej honorata (X).
  1. Montri sian respekton aŭ estimon al iu per eksteraj signoj: li honoris min per sia amikeco (B); honori enterigon per sia ĉeesto (B); ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj (Z); honori iun per ordeno, titolo, donaco; vi ne honoradis Min per viaj buĉoferoj! (X); ĉu mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio kaj homoj? (Z); ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun: venĝu pro mia patro! (Z).
  • *honoro
    1. Alta estimo, granda respekto, kiun oni meritas per la neriproĉindeco de sia karaktero, per la nobleco de siaj agoj, aŭ per la ŝatateco de siaj verkoj: honoro ne iras oblikve, kiel la kraboj (Z); la honoro de nia familio (Z); lasi al iu la eblecon retiriĝi kun honoro (Z); pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro (Z); truon de l' honoro flikas neniu tajloro (Z); abomenul' sen honoro (Z); ruiniganto de virina honoro (Z); ĝui honoron; perdi sian honoron (Z); ĉu mi havas la honoron paroli al s-ro N.?; homo, kiu havas la honoron esti mia bofilo (Z); afero, devo de honoro; pro honoro, mi ne scias argumentadi! (Z); per mia honoro, tre malbone deklamite! (Z); vorton de honoro! (Z).
    1. Pruvo, signo de tiu estimo kaj respekto: vi faras al mi multe da honoro (Z); la vicgrafo faras al li tro da honoro (Z); vi havos la honoron ricevi vizitojn de [...] (Z); faru honoron al Dio el via havo (Z); la soldatoj donis al mi honoron per la pafiloj (Z); ekstere honoro, interne doloro (Z); homo ne restas longe en honoro (X); fari al iu honoron (Z), honorojn (Z); al grandaj sinjoroj grandaj honoroj (Z); ju pli da honoro, des pli da laboro (Z); li havis edzinon, kiu estis la honoro de la tuta ĉirkaŭaĵo (Z); temploj konstruitaj por la honoro de Kristo (Z); tiun ĉi agaton mi portas pro la honoro de unu pastro (Z).
  • honora
    1. Bazita sur honoro: honora ago, konduto, profesio; veni al ia honora interkonsento (Z).
      honesta.
    1. Karakterizata de honoro, enhavanta honoron: la tro honora titolo de majstro (Z); financa konsilanto, kiu vendadis honorajn lokojn kaj oficojn (Z); okupi la honoran lokon ĉe la tablo; honora gvardio, eskorto; estas pli honore forgesi tian moron ol ĝin sekvi (Z).
    1. Havanta la honoron, sed ne la devojn, ŝarĝojn, rajtojn de iu posteno: honora prezidanto, profesoro; honora membro de UEA.
  • honorado
    Ago de honoranto: ne inciti senbezone multajn homojn per honorado de mia persono (Z).
  • honoraĵo
    Marko, signo de honoro.
  • honoriga
    Kaŭzanta honoron: la ŝarĝo estas peza, sed honoriga.
  • honorigi
    Kaŭzi, ke oni honoras iun, ion: tia scienculo honorigas sian landon.
  • honorinda
    Meritanta honoron: honorinda familio; mia honorinda kolego; la honorindeco de lia filo estas difektita de tiu akuzaĵo.
  • malhonori
    Trakti malrespekte, malestime: vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras (Z); tiu buĉado malhonoras la civilizitan mondon (Z); Jehuda malhonoris la sanktaĵon (X); tia obeado al influo neniun malhonoras (Z); malvirteco, ne malriĉeco malhonoras homon; ŝi sciis, ke li atendis ŝin kun malhonoranta penso (Z); (speciale pri rompo de la geedza fideleco) liberigi min de edzino, kiu min malhonoras (Z); Tiest' malhonoris la liton de la frato (Z); iliaj edzinoj estos malhonoritaj (X) (perfortitaj).
    RIM. La ideo, entenata en pluraj ĉi-supraj ekzemploj, povas esti pli bone esprimita per 'senhonorigi'.
  • malhonoro
    Stato, en kiu oni estas malrespektata: preni unun kaj ami alian malhonoro! (G); malhonoro de la patrino (Z); manko de oro ne estas malhonoro (Z); hontu kaj portu vian malhonoron (X); mi elmetis Izraelon al malhonoro (X).
  • malhonora
    Kaŭzanta malhonoron: ricevi malhonoran monon (Z); kontraŭstari al malhonora tento (Z); malhonora ago (Z); li povas esti kondamnata al la plej malhonoraj punoj.
  • senhonora
    Ne (plu) havanta honoron: senhonora fripono.
  • senhonoreco
    Stato de iu, kiu (aŭ io, kio) perdis honoron: ilian honoron mi faros senhonoreco (X).
  • senhonorigi
    Kaŭzi al iu la perdon de honoro: mi povu vidigi al la homaj, ke oni min senhonorigas! (Z).
    malestimi, malbonfama.


    Amasigi sur sin ĝojojn kaj honorojn. Ami filon, amikon, hundon, kafon, liton, honoron, laboron, ĝuon, la novon. Doni sian honorvorton, vorton de honoro. Estu dirate je lia honoro, por lia laŭdo. Homo, kiu havas la honoron esti mia filo. kiu havas oron, havas honoron. Kunfrapi, tintigi la glasojn (honore al iu). La honorindeco de lia filo estis difektita de tiu akuzo. La honoro de nia familio. Lasi al iu la eblon retiriĝi kun honoro. Liberigi min de edzino, kiu min malhonoras. Mi proponas, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de (de sur) niaj seĝoj. Okupi la honoran lokon ĉe la tablo, la supran finon de la tablo. Prefere morti glore ol vivi malhonore. Preni unun kaj ami la alian malhonoro. Procesi, fari juĝon kontraŭ (super) senhonora fripono. Restariĝis lia honoro. Ŝarĝo peza sed honoriga. Tia buĉado malhonoras la civilizitan mondon. Vi faras al ni multe da honoro. Vivantojn ni malhonoras, mortintojn ni adoras.
    adori : honoregi; pasie ami. akiri, serĉi, trovi, ĝui, ricevi, atingi honoron, perdi honoron. altestimo. atenci : provi mortigi iun; krime ataki ies korpon, rajton aŭ honoron; grave ataki leĝon aŭ normon mem. ceremonio. digno. donaco. festo. gloro : admirego, laŭdego; glori: honoregi iun per laŭdoj. gloro. honora sidloko. honorciti. honori per armiloj. honorknabino. honorkoncerna. honoro : granda respekto kaj estimo; honori: montri respekton kaj estimon. honti : havi malbonan senton pro farado aŭ pensado de io malbona, malbela, malhonora. aŭ pro nefarita devo. kalumnii : misfamigi; malutili al ies honoro, rakontante mensogojn pri ties karaktero, fidindeco. kompromiti : endanĝerigi ies honoron. medalo. meriti. Monumento konstruita por la honoro de tiu, kiu meritis estimon, estis tenata en alta estimo, akiris al si gloron. nobleco. ofendi : malrespekti ies honoron, valoron, sentojn; forte ĉagreni. Ofendi, atenci ies pudoron, la honoron de virino. ordeno. oro. respekto. senhonorigi. titolo. Virina honoro. virto.
    ambicio. ami. digno. estimi. fama. festi. ĝoji. honesta. juĝi. kritiki. memori. meriti. moralo. oro. trinki.

    Iel rilatitaj:

    admirx adorx aferx ajatolx ambicix amx dignx estimx famx festx himnx honestx juĝx kritikx memorx meritx moralx noblx orx preĝx pudorx tablx trinkx ĝojx