(io) Posedanta ĉiujn ecojn de sia speco; plene taŭga por la destinita uzo: bona aparato, ŝtofo, ŝipo (Z), glavo, dormilo (Z); ŝi metis sur sin sian plej bonan veston (Z); bona ordo (Z), memoro (Z), dormo (Z), komenco (Z), kalkulo (Z); bona stilo; kio mia, tio bona (Z); (ironie) fari al iu bonan lavon (Z); bona puno por malbona peno (Z).
(iu) Posedanta la ĝustajn kapablojn, aganta konforme al la reguloj de sia metio, stato: bona civitano, ĉasisto (Z), mastrino (Z), laboristo, pastro, verkisto; hundo bona por ĉaso; bona ĉevalo; li estas bona por nenio.
(io) Haviganta kontentiĝon, profiton; favora: bona vetero (Z), ĉaso (Z), efiko (Z), ideo (Z), famo (Z), fino (Z), akiro (Z), metio (Z), humoro (Z); kion bonan alportis la Ligo? (Z); deziri al iu ĉion bonan (Z); ŝi vivis en bona stato (Z); bonan tagon, vojaĝon!; bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu (Z); fremda manĝo havas bonan guston (Z).
(iu) Preta doni helpon; sentanta kompaton; penanta feliĉigi: bona najbaro (Z), frato (Z); bona anĝelo (Z); la bona Dio (Z); troviĝas bonaj homoj en la mondo (Z); lia bona genio; (analoge) bona koro, bonaj sentoj; esti bona al iu, kontraŭ iu; estu tiel bona k diru [...].
(iu, io) Konforma al la moralaj postuloj de difinita socio: bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas (Z); favorkoreco estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn (X); bonajn morojn k scion instruu al ni (X).
bone
En bona maniero: bone labori; bone fari al iu; bone scii (Z), memori (Z), veturi (Z), agi (Z), aspekti (Z), balai (Z); kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu (Z); pli bone (prefere) fleksiĝi, ol rompiĝi (Z).
Konsentite: nu, bone, iru (Z); bone, bone, ni vidos (Z); nu, bone, mi nenion faros al vi! (Z).
Adv. uzata kiel aproba takso de tasko: ĉiuj, kiuj havis la noton 'tre bone' aŭ 'bonege', ricevis [...], SED TIUJ, KIUJ HAVIS 'MEZE BONE' AŬ 'NE TUTE BONE' DEVIS [...] (Z).
bone estas Estas profito en tio: bone al ni estas, ke vi alvenis (Z); estus bone, se en ĉiuj urboj estus kreitaj rondetoj por kune labori (Z); ne estas bone, ke la homo estu sola (X); estos bone, ke unu homo mortu por la popolo (N); plej bone estos, se vi ĝin forgesos (Z).
bono
Tio, kio estas bona, rigardata en abstrakta, absoluta maniero: ekkonado de la belo, vero k bono (Z); la arbo de sciado pri bono k malbono (X).
Avantaĝo, profito, utilo: la homoj senĉese celadas al sia bono (Z); tio estas tre grava por la bono de nia afero (Z); por via bono vin regalas bastono (Z); oferi ion al la komuna bono (Z).
Helpo, bonfaro: plej kruela estas redono por farita bono (Z); malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas (Z).
Bonaĵo 2: ĉia dono estas bono (Z); bono posedata ne estas ŝatata (Z); tro da bono ne turmentas (Z); kiu laboron evitas, bonon ne vidas (Z); dum la homoj, kiuj okupas sin je sensencaĵo en modo, ĝuas ĉiujn bonojn de la vivo [...] (Z).
bonaĵo
Sensebla manifestiĝo de bono: la bonaĵo en tio estas, ke [...] (Z); liajn bonaĵojn ni rekompencis per bonaj aĵoj (K).
Havaĵo, valoraĵo: denove plenigos niaj urboj per bonaĵo (X).
boneco Eco de tio, kio estas bona: ili ne volas atendi, ĝis ilia ellaborota lingvo venkos per sia boneco (Z); havu la bonecon alporti [...] (Z); M. per la boneco de la koro divenis la novan embarason (Z); en ŝia brust' boneco (indulgo) mia naskas deziron arogantan (Z); atesto pri la kvanto da boneco k kompatemeco troviĝanta en lia koro (Z); multaj homoj proklamas pri sia boneco (X) (virto).
bonega Aparte, ekstreme bona: tio estas bonega solvo; bonege respondi.
bonigi Fari bona: homoj k ĉevaloj kuŝis enterigitaj k bonigis (grasigis) la teron (Z); ĉiun fojon, antaŭ ol mi ilin (versaĵojn) presas, mi ilin devas iom bonigi (Z); la lango de saĝuloj bonigas (agrabligas) la instruon (X); mi esperas, ke la tempo ĉion bonigos (Z) (aranĝos); ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo (Z); la detaloj estas facile bonigeblaj per la decidoj de la societo (Z).
bonulo
Afabla, senmalica homo: la bonulo ridetis al la knabo k donis al li moneron.
Virtulo: bonulo akiras favoron de la Eternulo (X).
malbona
(io) Ne havanta la ecojn necesajn por kontentiga uzado: malbona aero (Z) (haladza), monero (falsa), nutraĵo, ovo (Z) (putra), vesto (Z) (eluzita), rado, plumo, vojo (Z), veturilo, ĉevalo. aĉa, difekti, senvalora.
(iu) Ne posedanta la ĝustajn kapablojn, por kontentige fari sian taskon: malbona laboristo, reĝo, pafisto, mastro, lernanto; malbona poeto (Z), aktoro (Z); (analoge) malbona paganto (Z). fuŝa, malvirta.
(io) Haviganta malprofiton, ĉagrenon, doloron: malbona herbo, vetero, tago; malbona konsilo, novaĵo, ŝanco, gusto, famo, ŝerco; vidi en ĉiu afero nur la malbonan flankon (Z); havi malbonajn okulojn, krurojn, malbonan stomakon; mortintoj al neniu faras ion malbonan (Z); vi havos tre malbonan finon, kiel ĉiuj aliaj (Z) (mortos).
(iu) Ema suferigi aliajn, malica: malbona, kruela sorĉistino (Z); malbona virino diablon superas (Z); malbonaj infanoj amas turmenti bestojn (Z); la malbona knabo! tiele pafi sur la maljunan poeton, kiu tiel afable akceptis lin! (Z); malbona kamarado; malbona spirito (B) (diablo), (analoge) malbonaj pensoj k avidoj (Z); malbona vivo, ago, ekzemplo (Z); malbonaj moroj (Z), trajtoj de karaktero (Z).
RIM. 'bon' k 'malbon' estas ofte uzataj pref-e: bongusta, bonhavo, bontrovo, bonfari, bonvoli ktp; malbonfara, malbonĝusta, malbonintenca, malbonsona, malbonodoro, malbonagi, malbonuzi ktp. mis.
malbono
Tio, kio estas malbona en si mem: donu al via servanto koron, kiu povoscius distingi inter bono k malbono (Z); ankaŭ en ni estas ne malmulte da malbono (B).
Malbona afero, ago: nur vivantaj malbonaj homoj faras al ni malbonon (Z); grandaj malbonoj grandaj rimedoj (Z); el du malbonoj pli malgrandan elektu (Z); kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu (Z).
malboneco Eco de io aŭ iu malbona: la malboneco de lia stilo estas neimagebla; vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino (Z).
malbonigi Fari malbona: oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron (Z); tro multe da salo malbonigas la manĝon (Z); eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj (Z); infanon malbonigas ne petolado, sed mala kamarado (Z).
nebona Ne donanta la atenditan kontentigon aŭ profiton: ili povas ŝanĝi ĉion, kion ili trovas nebona (Z); tie ĉi malbone, tie nebone (Z) (situacio sen eliro).
pliboneco Supereco: la grandega pliboneco de (la) lingvo antaŭ Volapük (Z).
plibonigi Fari pli bona: eĉ se efektive aperus la neceseco plibonigi E-on [...] (Z); plibonigi la sorton de la kamparanoj (B); plibonigoj ne povus esti farataj tiel facile, kiel ĝi ŝajnas teorie (Z); la plibonigistoj (Z) ( reformistoj).
rebonigi Meti denove en bonan staton: rebonigi difektitan horloĝon; ili ne volis rebonigi kanalon (B); rebonigi eraron (Z). reĝustigi, ripari. bona
Agi bonfare. Atendi bonan veteron. Atendi rekompencon por sia bona konduto. Ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato. Ĉu Via duka moŝto bonvolas ŝerci?. Dezirante plej bonan jaron al vi. Doni al iu bonegajn atestojn. Elekti bonan terenon por la manovro. En la bona malnova tempo. en la plej bona periodo (epoko) de. estas en bonaj manoj. Esti bonstata kaj en komforteco. Esti en bona stato, bonfarta. Esti fiera de sia kelo bone provizita. esti vigla kaj bonvida. Fari al iu bonan lavon. Fero bone kondukas la varmon. Fleksu arbon dum ĝia juneco. Frukto malpermesita estas plej bongusta. Havi bonan koron. Havi la noton : tre bone, bone, ne tute bone, meze bone. Havi ruĝan, bonan nazon. iras bone. Kiu volas mensogi, devas bone memori. Klareco estas la distingo (marko) de bona stilo. Komenco bona laboro duona. Konservu bone la sekreton. Konsideri ion laŭ ties plej bona flanko. Kontraŭ doloro helpas bona humoro. Kun bona sonoro. Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola. Kvietiga drogo, bone tolerata. La admono de la juĝisto al la kondamnito por pli bona konduto. La afero iras bone sen mia enmiksiĝado. La akuzito havas tre bonajn antecedentojn (se konsideri la antaŭaĵojn). La lakto de la patrino estas la plej bona nutraĵo por la beboj. La noto kvar signifas : bone. La stato de mia sano ne estas bona. La vestoj bonege sidas al vi. Laŭ via bontrovo. Li estas la bona humoro mem, ĉiam egala al si mem. Li havis bonan porvivaĵon, eĉ iom pli. Ligno estas bona brula materialo. Longaj konversacioj spicitaj bonhumoro kaj ŝercoj. Memorkapablo estas necesa por bona lernanto. Mensoganto devas havi bonan memoron. Mi deziras al vi sincere la plej bonan sukceson. Mi elportas el via urbo la plej bonan rememoron. Mi konas vin pli bone, ol vi mem konas vin. Mi sendas al vi miajn sincerajn bondezirojn, kondolencojn. Mia plano estas tia, ke mi esperas, ke ĝi bone fruktos. Murmuri tra la dentoj, en sian barbon. Ne havi bonan ŝancon. Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon. Ni,uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. Oferti je plej bonaj kondiĉoj. Pagi per bonaj, sonantaj taleroj. Plej bona defendo estas atako. Plej bone ridas, kiu laste ridas. plej bone rilati kun. Pli bona kuracilo estas la tempo. Pli bone ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto. Pli bone estas enviigi ol kompatigi. Pli bone estus al li ne veni en la mondon; se li neniam estus naskita. Pli bone fleksiĝi ol rompiĝi. Pli bone malfrue ol neniam. Pli bone pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. Pli bone silenti ol diri stultaĵojn. por ies bono, por komuna bono, laŭ sia kapo, laŭ sia bontrovo, laŭ sia oportuneco. Por signo de bona humoro, mi ---. Por vino bona sildo ne bezona. Ripetado estas la plej bona lernado. Si ne estis sufiĉe bona aktorino, por konvinki la edzon pri sia fideleco. Sin regali per bona manĝo. Solida horloĝo, kiu iras bone, laŭ la minuto, tro frue, fruas, iras tro malfrue. Suprenfaldi sian jupon (por pli bone kuri). Ŝi atendis bonan partion por sia filino. Tio aŭguras nenion bonan. Tio estas mil fojojn pli bona. Tiu ĉapelo ne bone sidas. Tiu unua sukceso estas bona aŭguro por la fina venko. Trafi bonan akcepton. Tre bone deklami kun estetika tono (instruisto pri deklamado). Vesto civila, ceremonia, hejma, dimanĉa, ĉifona, dekoltita (robo), Vestoj de bongusta, eleganta fasono. Vi venas en bona horo, frue je la sesa.