riski

*risk/i (tr)

  1. Elmeti ion al necerto aŭ danĝero: riski sian vivon en batalo (B), sian monon en ludo; li ne konsentis, kvankam li riskus nenion (Z); (abs) kiu ne riskas, tiu ne gajnas (Z).
  1. Elmeti sin al la ebleco de bedaŭrinda okazaĵo: en tiu afero ĉiuj riskas egale la morton; atentu, vi riskus fali (Z); pro mia virto mi ne povis riski fermi la okulojn (Z); kvankam mi riskas, ke mi aperos kiel utopiisto [...] (Z).
  1. Kuraĝi fari ion malgraŭ la ebleco de malsukceso aŭ malbona konsekvenco: la komitato ne riskos preni sur sin mem tiun taskon (Z); mi riskas diri, ke [...] ; tiun aserton ni ne riskas subskribi.
  • risko
    1. Ebleco de malprospero, perdo ks: li prenis sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto (Z); tiu presado prezentas por mi nenian perdon aŭ riskon de mono (Z); dubo gardas kontraŭ risko (Z); mi elmetas al risko mian animon (Z) (vivon); la risko estas tro granda, por ke mi ĝin akceptu.
    1. [FINANCO] ĉiu el la eventualaj damaĝoj, kontraŭ kiuj asekurkompanio garantias ĉe pagado de responda premiumo.
  • riska
    Elmetita al riskoj: se ni nur ne turnas al ni la kapon per iaj riskaj entreprenoj (Z); riska eksperimento (Z); riska aserto.
  • riskema
    Inklina submeti sin al risko: riskema generalo (B), spekulaciisto.
  • ĉiuriska
    (pp asekuro) Kovronta ĉiujn eblajn riskojn.
  • senriska
    Prezentanta nenian riskon: per la tuta senriska kaj sendanĝera vojo de neologismoj (Z); vi povas senriske veti, ke [...] ; senriskeco.
    sekura.
  • troriskema
    Inklina riski tro grandajn danĝerojn.

    riskx


    Iel rilatitaj:

    amx asekurx avertx aŭdacx danĝerx eventx ludx okazx