rilati

*rilat/i (tr aŭ al)


Havi ian rilaton al: Anneto sciis, ke tiu nomo rilatas ankaŭ al ŝi (Z), mi ne povas kompreni, kiel via konkludo rilatas al viaj premisoj; tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun juĝo memstara (Z); ni scias, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj (Z); 20 rilatas al 5, kiel 8 al 2; la adverba participo povas esti uzata nur tiam, kiam ĝi rilatas al la subjekto de la frazo (Z); en E. la adverba participo ĉiam rilatas al la subjekto de la ĉefa propozicio (Z); tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman (X); (abs) ne rilatas! (estas nenia rilato inter tiuj du aferoj).
  • rilato
    1. Ligiteco aŭ interefiko inter du aŭ pluraj aferoj aŭ inter persono kaj afero aŭ reciproke: estas nenia logika rilato inter tiuj du ideoj; la vorto 'mia' montras rilaton de posedo; la ideo, kiun mi intencas prezenti, havas rilaton al hilelismo (Z); akceptu en la programon nenian punkton, kiu havas ian rilaton al mia persono (Z); ĉiu, kiu havas ian rilaton al instruado aŭ lernado, havos nenian eblon alveturi (Z) (je tiu dato); kian rilaton tio havas al la kanalo? (B); tia Deklaracio estus utila ne sole en rilato al la mondo ekstera (Z).
    1. Maniero, kiel iu opinias pri io, reagas al io: malfacile estis atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero (Z); por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu aŭ alia politika demando (Z); en tiu rilato (de tiu vidpunkto); E. estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala (Z); la kontrakton kun H. mi trovis por mi ĉiam tre neoportuna en ĉiuj rilatoj (Z); ŝi asertis, ke ŝi estas en ĉiu rilato majstrino (Z); mi konfesas, ke en rilato praktika tiu ĉi opinio havas multe da praveco (Z); en certa rilato por mi efektive komenciĝis nova vivo (Z).
    1. (ofte plurale) Reciproka ligiteco de agado inter du personoj aŭ grupoj da personoj: esti en rilato kun iu (Z); ĉiuj, kiuj sciis la delikatan rilaton (sekretan amon), ekridis (Z); en rilato al via propra familio vi estas malbona patro (Z); tiam la rilatoj de aliaj personoj al li ne povas tamen subite ŝanĝiĝi (Z); diru al mi, kun kiu vi havas rilatojn, kaj mi diros al vi, kiu vi estas (Z); kiel oni povas al infanoj paroli pri familiaj rilatoj! (Z); komercaj rilatoj (B); interhomaj rilatoj ( [FINANCO] esplorfako en entrepreno, kies celo estas tiel informadi la homojn, ke estiĝu ekstere favora klimato al la entrepreno kaj interne bonaj rilatoj inter dungantoj kaj dungitoj); montri la grandan utilon de nia lingvo por la rilatoj inter la laboristoj de la tuta mondo (Z); la abomenindaj intergentaj rilatoj, kiuj regas nun en mia lando (Z); tuj poste li komencis la rilatojn kun la Feniciano (B); faciligi la internaciajn rilatojn (Z); rompi, restarigi la rilatojn kun iu.
    1. [MATEMATIKO] Subaro de la kartezia produto de du aroj: se a kaj b havas la rilaton R, oni diras, ke a, b rilatas per R, kaj ofte skribas aRb anstataŭ (a,b) [ISLAMO] R.
  • rilato de ekvivalento
    Rilato refleksiva, simetria kaj transitiva.
  • orda rilato, rilato de ordo
    Ordo 5: la rilato 'a dividas b' estas rilato de ordo en la aro de la pozitivaj entjeroj.
  • refleksiva rilato
    Rilato tia, ke ĉiu elemento havas la rilaton al si mem.
  • simetria rilato
    Rilato tia, ke aRb implicas bRa.
  • malsimetria rilato
    Rilato tia, ke aRb kaj bRa eblas nur, se a = b.
  • transitiva rilato
    Rilato tia, ke aRb kaj bRc implicas aRc.
  • *rilata
    1. Havanta ian rilaton al: tiu letero estas rilata al la striko.
      analoga, koncerna, najbara, parenca, proksima, simila.
    1. Rima.
  • rilate
    1. En rilato al: kiel li povas esti tiel blinda rilate sin mem? (Z); simpatio rilate la ideon, por kiu ni laboras (Z); la devoj rilate mian familion (Z); okazis unu ŝanĝo, sed nur rilate la lokon de loĝado (Z); pli bone la homoj ofte ne agis eĉ rilate siajn proksimulojn (Z).
    1. (ark.) Relative: oni faris al si la rilate malgrandan penon (Z).
  • rilatigi
    Estigi ian rilaton inter du aferoj aŭ personoj: krei metaforon estas rilatigi du malsimilajn aferojn per ia nova rilato; rilatigi al si ian aludon.
  • rilatumo
    [MATEMATIKO] Proporcio 4: rilatumo de endentaĵo (la rilatumo de la nombroj de la dentoj de du radoj konsistigantaj radoaron); [TELEKOMUNIKOJ] rilatumo de atenuo.
  • ekrilati
    Komenci, starigi rilatojn kun iu.
  • interrilatoj
    Rilatoj 3: knabo, kun kiu Georgo estis en amikaj interrilatoj (Z); personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn (Z); interrilatoj kun la popolo de Dio (hebreoj) ne estis mia amataĵo (Z); en la interrilatoj ili estas tute enuigaj (Z).

    rilati


    Esprimoj

    Ama bileto, frenezo, rilato(j), ekstazo.
    Amike rilati kun iu.
    Diru al mi kun kiu vi havas rilatojn, kaj mi diros al vi, kiu vi estas.
    Du rilatas al kvar, kiel unu al du.
    Eksterleĝecaj amrilatoj.
    Esti en amikaj rilatoj kun iu.
    Mi ne povas kompreni kiel via konkludo rilatas kun viaj premisoj.
    Ni scias, ke vi kutimas rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj.
    Tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo serioze kaj kun juĝo memstara.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    amikaj rilatoj,ekrilati,ekvivalento-rilato,ekvivalentrilato,firmaj rilatoj,idento-rilato,interna rilato,interrilatoj,inversa rilato,malsimetria rilato,n-argumenta rilato,orda rilato,ordo-rilato,plej bone rilati kun,refleksiva rilato,rilata,rilate,rilati,rilati kun iu,rilatigi,rilato,rilato de ekvivalento,rilato de ordo,rilatumo,sensaj rilatoj,simetria rilato,transitiva rilato

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ligi
    opiniiproportcio
    reagi
    reciproke
    refleksiva

    Ankaŭ vidu:


    afero. amiko. ami. bileto. bona. edzo. havi. kalkuli. koni. konsili. matematiko.rilativo scienco.

    Iel rilatitaj:

    -a absolutx adjektivx aferx agx al amikx amx biletx bonx de edzx havx kalkulx konsilx konx ligx matematikx opinix pri reciprokx refleksivx sciencx sintenx