sveni

*sven/i (ntr)

  1. Perdi dum kelkaj momentoj la konscion kaj movkapablon: la malsanulo svenis, rigardante la preparojn al la operacio (Z); la bela Sara kuŝis sveninte (Z); ĉiu barelo malbonodoras tiel, ke la homoj svenas de tiu odoro (Z).
  1. (f) Malaperi, disperdiĝi: la nebulo svenis ĉe la sunleviĝo; rigardi la fumon sveni en la aero; la ĉarmo de la originalo ne svenas en ĉi tiu traduko.
  • sveno
    1. Provizora perdo de la konscio: ŝin subite atakis sveno (Z); la sveno de Sara havis tute apartan kaŭzon (Z).
    1. Malapero, foriĝo: la sveno de la lastaj notoj de la muziko en la nokto.
  • sveneto
    Vazomotora perturbo, kun svena impreso.
  • svene
    En svena stato: fali svene (Z); (f) la vortoj duonsvene forsonis preter liaj oreloj (Z).
  • svenigi
    Fari, ke iu svenas: duone svenigita per la bato, li falis (B); tia fetoro tuj svenigos min.

    sveni


    Iel rilatitaj:

    amx mankx okulx pensx