komenci

*komenc/i (tr)

  1. Fari la unuan parton de afero aŭ de ago: komenci konstruon, laboron, poemon; komenci profesion (Z), proceson (Z), amaĵon (X), sian deksesan jaron (Z); komenci legi, disputi, paroli; mi komencas per tio, ke mi diras [...] (Z); multe komencite, malmulte plenumite (Z); li komencis sian paroladon per sonoraj frazoj; komenci per Dio kaj fini per diablo (Z); ni komencis per nenio (sen mono); en tiu tago mi komencos kaj finos (X); ni komencos de ekzemploj, kiujn ni ne aprobas, kaj finos per tiuj [...] (Z); ĝi scias, ke komencante de morgaŭ ŝi pasigados sian vivon en soleco (Z); mi amindumas lian edzinon kaj filinon, mi nur ne decidis ankoraŭ, de kiu el ili mi devas komenci (Z).
  1. Transiri en novan staton: mi komencis maljuniĝi (B); kiam komencos taĝiĝi, ni forflugos (Z); komencis neĝi (Z).
  1. Konsistigi la unuan parton de io: tiu vorto komencas la frazon; la versiklo, kiu komencas la Biblion.
    ek/, alpaŝi, inaŭguri, malfermi, veki.
  • komenca
    Rilata al la komenco, staranta en la komenco: liaj komencaj vortoj; la komenca litero (Z), sono (Z); komenca inklino (Z), instruado (Z).
  • komence
    En la komenco: disputu komence, vi ne malpacos en fino (Z).
  • komenco
    1. Ago de iu, kiu komencas: ĉiu komenco estas malfacila (Z); plej granda potenco kuŝas en la komenco (Z); en la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron (X); ili venis je la komenco de la rikolto de hordeo (X); ni jam faris tiel bonan komencon (Z); ĉe la komenco de tiu ĉi historio (Z).
    1. Unua parto de io: en la komenco de vorto (Z); en la komenco de ĉiuj stratoj (X); en la komenco de lia vojo (X); la komenco de la milito; tuj de la komenco.
    1. Unua stadio de io evoluonta: la komenco de la saĝo estas timo antaŭ Dio (X); ĝi estu feliĉa komenco de estonta granda organo de kuracistoj (Z); mia forto kaj komenco de miaj suferoj (X); (plurale) mi volus instrui la komencojn de historio (Z) (elementoj).
  • komencaĵo
    [BIBLIO] Primico.
  • komenciĝi
    Iĝi komencita, eniri en sian unuan parton: komenciĝis la milito (Z); kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos (Z); putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo (Z); la nomoj de la leporo kaj de la limako komenciĝas per L (Z).
    debuti, eksplodi, naskiĝi.
  • rekomenci
    Denove komenci ion, kio jam finiĝis: rekomenci la fumadon.
  • rekomenciĝi
    Denove komenciĝi: morgaŭ ĉio denove rekomenciĝos (Z); la pluvo rekomenciĝas.
    refari.
  • monatkomenco
    [RELIGIO] Festo, kiu ĉe iuj antikvaj gentoj estis celebrata je ĉiu reapero de la luno: viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas (X).
  • vortkomenca
    Staranta ĉe la komenco de vorto: granda vortkomenca litero (Z) (inicialo).

    komenci


    Esprimoj

    Kiam komencos tagiĝi.
    La periodo de elektado komenciĝos la ---.
    La suno komencis subiĝi.
    Li komencis dronigadi siajn pensojn kaj sin mem en brando.
    Li komencis sian paroladon per sonoraj vortoj, frazoj.
    Li ne sciis kiel li komencu la aferon.
    Oni komencas per ŝteletoj, oni finas per ŝtelegoj.
    Por mi komenciĝis nova vivo.
    Proceso komenciĝas.
    Tuj de la komenco.
    Ĉiu komenco estas malfacila.
    Ŝi staris ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    komenca,komencaĵo,komence,komenci,komenciĝi,komenco,monatkomenco,movokomenca,rekomenci,rekomenciĝi,vortkomenca

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ek!
    antaŭkuranta
    nove
    unue

    alpaŝi
    debuti

    eksplodi
    envojiĝi
    evolui
    inaŭguri
    inici
    iniciati
    instigi
    malfermi
    naskiĝi
    refari (rekomenci)
    veki

    aŭguro
    inicialo
    iniciativo
    iniciatoro (iniciatinto)
    pioniro
    primico (komencaĵo)

    Ankaŭ vidu:


    afero.
    agi.
    ankoraŭ.
    elekti.
    facila.
    fari.
    lerni.
    paroli.
    pensi.
    tempo.
    vivi.
    vojo.

    Iel rilatitaj:

    -ek aferezx aferx agx akronimx amx ankoraŭ aŭgurx de debutx ek eksplodx elektx entreprenx evolux facilx fariĝx farx fermx finx inaŭgurx inicialx iniciativx iniciatorx iniciatx inicx instigx kurx lernx naskx novx parolx paŝx pensx periodx pionirx primicx tempx unu vekx vivx vojx ĉesx