lasi

*las/i (tr)


I- Toleri apartiĝon (k pli precize:)
  1. Ne preni kun si, restigi post si: li lasis sian veston ĉe mi kaj forkuris (X); lasi libron, monon sur la tablo; lasi infanon hejme; lasi al najbaro la ŝlosilojn de la domo; se la Eternulo ne lasus al ni restaĵon (X); li ekstermis ilin, li lasis neniun restanton (X); la beroj lasis post si en la mano makulon (Z); (f) se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas (Z); la febro lasis min; sufiĉe pri tio, mia amata, ni lasu ĝin! (Z); la floroj estis tute lasitaj al si mem kaj kreskis sovaĝe (Z).
  1. Ne teni plu ĉe si, ne devigi resti de si: lasu min! ekkriis Marta [...] kaj ŝi ektiris sian brakon (Z); lasu min for por du monatoj (X); (f) mi lasis lin al la kaprico de lia koro, ke li iru laŭ siaj intencoj (Z); ni lasas ĝin (E-on) nur al tiu natura evolucio, kiu regas ĉiun naturan lingvon (Z).
  • II- Toleri ies staton aŭ agon (k pli precize:)
  • 3 Ne malhelpi, ke iu aŭ io restu en ia stato: lasu ĝin trankvila! (Z); lasu min sola (Z); lasi lokon neokupita, libera (Z); ĉu mi povas lasi tion sen puno? (Z); feliĉaj, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo! (X).
    1. Ne malhelpi, ke iu aŭ io estu ie aŭ iru ien: ĝi (struto) lasas sur la tero siajn ovojn (X); lasu lin ĉe lia tasko (Z); ŝteliston neniu lasas en sian domon (Z).
    1. Ne malhelpi, ke io okazu: ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi? (Z); kaj vi volas lasi, ke viaj talentoj en vi aerdisiĝu! (Z).
    1. (kun infinitivo ntr aŭ abs) Ne malhelpi, ke iu aŭ io faru ion: lasu min dormeti (Z); li min lasos libere iri (Z); mi pacience lasis lin paroli (Z); li lasas antaŭiri ĥlestakovon (Z); lasi fali la manojn (Z); zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian (Z); lasu min nur agi (Z); lasu la infanojn veni al mi (N); la reĝo lasis la infanojn ludi kun lia sceptro (Z); ŝi lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj (Z); eĉ inter la garboj lasu ĝin kolekti (X); ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj (Z).
  • RIM. 1 Se en tia konstruo oni uzus transitivan inf-on kun objekto, oni estigus konfuzon inter ties subjekto kaj objekto, ambaŭ akuz-aj; tial, aŭ oni devas sk. la semantikan subjekton de la infinitivo: mi preferus lasi derompi al mi la brakojn; mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi (Z); aŭ tiun subjekton oni esprimas en nerekta formo: ni lasu al la amasoj taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo (Z).
    RIM. 2 ĉe la sk-o de la semantika subjekto, Z. rigardas la verbon 'lasi' kaj la sekvantan inf-on kiel unu solan kunmetitan verbon, kaj uzas la refleksivon en rilato al la subjekto de 'lasi': ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno? (Z); li ne lasis esplori sin (Z).
    RIM. 3 Kiam la semantika subjekto de la infinitivo estas la sama, kiel tiu de 'lasi', la infinitivo akiras pasivan sencon, kaj la triapersona pronomo iĝas refleksiva: mi lasis min kapti neatendite (Z); ŝi lasis sin peli de la ondoj, kien ili volis (Z); pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo (Z); nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj (Z); ĉi tiu viro ne lasis sin fortimigi (Z); li ne lasis sin konsoli (Z); la ĉefpastro ne lasis sin distri de siaj ideoj (B); ŝi lasis sin trompi de li.
    RIM. 4 La diferenco inter 'igi' kaj 'lasi' estas, ke 'igi' signas volon, ordonon, efikan agon, dum 'lasi' signas cedon, rezignacion, ne-kontraŭstaron; Kp: mi lasos fari mesojn (mi ne malpermesos tion) k: mi igos fari mesojn (mi pagos por ili). Tiun distingon Z. plurfoje preteratentis, ekz.: (ark.) vi lasis min voki (vi vokigis min).
  • las (ad)o
    Ago de tiu, kiu lasas: lasado ne estas permeso.
  • lasadi
    Daŭre, ripete lasi: tiam ŝi lasadis sin voki kaj konduki (Z); la fiŝoj lasadis sin karesi (Z).
  • lasitaĵo
    Tio, kion oni lasis: ili levis la lasitaĵojn de sur la planko.
  • allasi
    1. Lasi veni al si: li nevolonte allasas intervjuistojn.
    1. (pp io) Esti akordigebla kun: teksto, kiu allasas plurajn signifojn; tiu regulo allasas esceptojn; tiu interpretado de la leĝo ne estas allasebla.
  • delasi
    Ne teni plu, ne malhelpi, ke iu aŭ io falu, foriru: mi tenis lin kaj ne delasis lin, ĝis [...] (X); la mantelon ŝi delasis kun rideto; la pentrita pordo ankoraŭ delasas farbon; [ŜIPOJ] delasi kablon; kun bruo la ankroj estas delasitaj (Z).
  • ellasi
    1. Lasi eliri, elkuri: tiam mi ellasos la hundojn (Z); la rabistoj terurite ĝin ellasis (Z); Noa malfermis la fenestron [...] kaj li ellasis korvon (X); nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, laŭ Via vorto, en paco (N).
      forliberigi, forpermesi.
    1. Lasi eligi: vazo fendita ellasas sian akvon; ellasi larmojn, sangon; ellasi krion, la lastan vivelspiron; (f) ellasi sian ĝojon.
    1. [LINGVOSCIENCO] Lasi neesprimita: la objekton en tiu okazo vi povas ellasi.
  • ellaso
    Ago de homo aŭ aparato, kiu ellasas ion: la ellaso de la vaporo; ellasa klapo de vapormaŝinoj. [VIDU] ellastubo.
  • ellasilo
    1. [ELEKTRO] Mekanismo en ŝaltilo por estigi rompon de cirkvito.
    1. [TEKNIKOJ] Dentrada mekanismo, funkcianta tiel, ke, de ĉiu movo de la pendolo aŭ de la balanciero, ĝi lasas turni po unu dento la ĉefradon de horloĝo.
    1. (pp piano) Tiu peco de la mekanismo, kiu puŝas la martelon ĝis 2 mm de la kordoj kaj lasas ĝin libere frapi.
  • enlasi
    Lasi eniri, penetri: oni enlasis min internen (Z); li ne enlasas puŝon en sian buŝon (Z); enlasi hundon en la ĉambron (B).
  • forlasi
    1. Forirante, restigi iun sola: tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija (X); ŝi ne povis esti certa, ke li ŝin ne forlasos (Z); mia Dio, kial vi forlasis min? (N); oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo (Z); (analoge) li diris kaj forlasis la ĉambron (Z); birdo, kiu forlasis sian neston (X); (f) tamen la pensoj ŝin ne forlasis (Z); (tiu ideo) neniam min forlasadis (Z); vero vin ne forlasu! (X).
    1. (f) Rezigni pri, demeti de si, ne plu okupiĝi pri: forlasi sian intencon (Z); tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin (X); forlasu la malsaĝaĵon kaj vivu (X); ili forlasis la interligon de la Eternulo (X); ĉiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion (X).
  • forlaso
    Ago de tiu, kiu forlasas: forlaso de edzino, de la hejmo; post paso de sep jaroj faru forlason (X) (de ŝuldoj).
  • forlasita
    Senigita je ĉia akompano aŭ helpo: forlasita (sengepatra) infano.
  • forlasito
    1. Iu forlasita: la forlasitino havos pli da infanoj (X).
    1. [ŜIPOJ] Vaganta aŭ grundinta ŝipo, forlasita de sia ŝipanaro.
  • forlasiteco
    Stato de io, iu forlasita: granda estos la forlasiteco (dezerteco) en la lando (X).
  • neforlasebla
    Tia, ke oni ne povas forlasi: neforlasebla enspezfonto.
  • netralasa
    Hermetika.
  • postlasi
    Restigi post si: postlasi heredaĵon, monsumon al institucio; lia vizito postlasis fortan impreson.
  • postlasaĵo
    Tio, kion oni postlasis: testamenta postlasaĵo (Z).
  • preterlasi
    1. Lasi iun preteriri: neniu volis halti, por preterlasi la alian.
    1. Lasi netuŝita; ne preni preterpasante; ne atenti pasante: tiaspecan okazon mi ne volas preterlasi (Z); preterlasi vorton dum la kopiado; en lingvaj demandoj la principoj estas tiel delikataj kaj tiel multaj, ke estas preskaŭ neeviteble, ke kelkaj estos preterlasataj (Z).
      neglekti, salti. [VIDU] orfo.
  • relasi
    Post agado, funkciado ks, lasi reveni al la antaŭa stato: relasi la vaporon, la tension, la premon; (f) sin relasi (malstreĉi la muskolojn, la mensan aktivecon); relasado de la tuta korpo.
  • tralasi
    Lasi iun, ion trairi: tralasi hundon tra la florbedoj; maldensa kurteno, kiu tralasis la lumon; terpoto, kiu tralasas la akvon (
    liki).
  • tralas (ant)a, tralas (iv)a
    Tia, ke ĝi tralasas fluidon, likvon ktp: tralasa grundo, membrano, tavolo; lumtralasa vitro (
    diafana, travidebla). SIN. permeabla, trairebla.
  • duontralas (ant)a, duontralasiva
    [KEMIO] (pp membrano) Retenanta la koloidajn substancojn kaj tralasanta la kristaloidajn. SIN. duonpermeabla, duontrairebla.
  • flanklasi
    Meti flanken, neatentante; malzorgi pri io.
  • fumellasilo
    Aranĝaĵo, por ellasi fumon de fajro.
    kameno.
  • liberlasi
    Lasi libera: ĝardeno liberlasata al si mem (Z).
  • sangellaso
    Sangeltiro.

    lasi


    allasi sin al drinkado. ellasi.esti tralasiva,flankenlasi.Forlasi la mondon de la vivantoj.GRUNDO riĉa, fekunda, sterila, kompakta, lozal, tralasiva (permeabla),kruda, plugebla, sabla, torfa, torfa, argila, roka, ŝlima, malgrasa,arida.Io lasas profundan sulkon en lia koro.Kokino metas, demetas, ellasas ovojn, kovas.La fortuno sin turnis kontraŭ li, lin forlasis, perfidis.La instinkto de memkonservado ne tute ŝin forlasis.lasi lokon.Lia memoro rifuzas lin servi, forlasis lin.Malaperi komplete sen lasi spurojn. Ne povi lasi tiun provokon senreago. Neniu volis halti por preterlasi la aliajn.Oni avizis min, ke mi devos delasi mian apartamenton post tri monatoj.Pordon fermi, ŝlosi, barikadi, rigli ; lasi larĝe, duone malfermita.Postlasi heredaĵon al institucio.preterlasi okazon.preterlasi.sin forlasi.
    forgesi. heredi. lasi. memori. morti. perdi. preni. resti. teni.

    Iel rilatitaj:

    aferezx akceptx amx detenx forgesx forlasx heredx lasx memorx metx mortx okazx perdx prenx restx sen tenx