freneza

*frenez/a

  1. (iu) Perdinta la prudenton pro mensa malsano: Izrael ekscios, ĉu freneza estis la viro inspirita! (X); furiozfreneza alkoholulo.
  1. (iu) Perdinta la sinregadon pro pasio; malsaĝega: li estis freneza pro ĵaluzo, ĝojo.
    furioza.
  1. (io) Malsaĝega, sensenca: freneza amo, deziro, elspezo (B).
  • frenezo
    Stato de homo freneza: atako de frenezo; li (avarulo) estas malsana, tio estas senĝoja frenezo (Z).
    demenco, ekstravaganco, deliro, manio.
  • frenezi (ntr)
    Esti freneza (pf): li frenezas de senespera amo.
  • frenezaĵo
    Ago de iu freneza: li volas kredigi, ke li estis en la domo, kaj ĉi tiun frenezaĵon oni ne povas elpeli al li el la kapo! (Z).
  • frenezeco
    Stato de iu freneza.
  • frenezeta
    Ne tute prudenta, iom ekstravaganca.
  • frenezigi
    Fari iun freneza: tiu ĉi pendindulo min frenezigos! (Z); freneziga situacio.
  • freneziĝi
    Iĝi freneza: la furioza Mads denove freneziĝis! (Z).
  • frenezulo
    Homo freneza: hospitalo por frenezuloj.
  • frenezulejo (ark)
    Domo, kie oni gardas kaj flegas frenezulojn: li mortas, enŝlosita en frenezulejo (Z).
  • frenezumi (ntr)
    Strange paroli aŭ konduti, kvazaŭ frenezulo. [VIDU] muŝo, zumi.

    freneza

    REVO: [freneza]
    Ekverku tie ĉi la novan paĝon.

    Iel rilatitaj:

    alienx amokx amx beladonx berserkx cerbx delirx demonx ebrix psikologix timx