brako

  1. [ ANATOMIO] (brachium) parto de la supra (aŭ antaŭa) membro de homo k simio, de la ŝultro ĝis la kubuto. [vidu] humero.
  1. [KOMUNUZO] Tuto de la supra (aŭ antaŭa) membro de homo k simio: levi la brakon; porti ion sub la brako (Z); preni iun je la brako (Z); prezenti la brakon al virino; ŝi paŝis sub la brako de sia edzo (Z); iri brako en brako (Z) (p, f: en plena akordo); porti ion en la brakoj (Z); ŝi prenis la infanon en siajn brakojn (Z); ricevi iun kun etenditaj brakoj (bonvene).
  1. Tiu membro, rigardata kiel simbolo de forto: la ŝtonisto rompas al si la brakon (de laciĝo), por plenigi la ventron (B); li estas forta brako en batalo (Z); Mi rompos vian brakon, ke ne estos maljunulo en via domo (X); super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo? (X).
    mano.
  1. (f) Parto de objekto, kiu etendiĝas flanke de ĝi, kiel brako: brako de cirkelo, gruo, lustro, levilo, apogseĝo; la sepbraka templa kandelabro (Z); brako de rivero.
    branĉo.
  • brakoj
    La spaco inter tiuj du membroj, rigardata kiel simbolo de amoro: (ŝi estis) bela statuo, kiu ricevis vivon en miaj brakoj (Z); ili ekdormis kun virinoj ĉe la brakoj (B); el miaj brakoj ŝi saltadis rekte en la konfesejon; ŝi ĵetis la filinon en la brakojn de riĉa bankiero (B).
  • braka
    Rilata al brako (j): braka arterio, plekso, braka muskolo (kiu fleksas la antaŭbrakon al la brako) (M. brachialis).
  • brakumi (tr)
    Premi en siaj brakoj: brakumi malamikon, sed nur por lin sufoki!; per ardaj ĉenoj ligu nin brakumo! (K).
    ĉirkaŭpreni.
  • brakfaldo
    Tiu loko, kie la antaŭbrako faldiĝas al la brako.
    kubuto.
  • antaŭbrako
    [ANATOMIO] Parto de la supra homa membro, de la kubuto ĝis la mano.
    radiuso, ulno.
  • enbrakigi
    Brakumi: kial vi volas [...] enbrakigi (virinon) ne apartenantan al vi? (X).
  • subbrako
    Akselo.
  • apogbrako
    Tiu parto de seĝo, sur kiu sin apogas la brakoj: li metis la libron sur la larĝan apogbrakon de la seĝo (Z).
  • krucbrako
    [ELEKTRO] Transversa tenilo, fiksita konzole de flanko ĉe fosto de supertera lineo, por teni izolilojn.
  • levbrako
    (de forto rilate al rotacicentro) [ FIZIKO] La distanco inter la apogpunkto de levilo k tiu punkto, kie agas la koncerna mekanika forto.
    momanto.
    brako

    brako


    Esprimoj

    Apogi sin sur la kubutoj.
    Havi rompitan brakon.
    Iri mano en mano, brako en brako, interkroĉite per la etaj fingroj.
    La atingo de mia brako ne estis sufiĉa por kapti la libron el la
    Porti ion sub, (en) la brakoj.
    Preni, kapti iun ĉe (je) la brako, ĉirkau la korpo.
    Resti, sidi kun krucitaj brakoj.
    Sin apogi sur ies brakoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    amfibraka, amfibrako, antaŭbrako, apogbrako, braka, brakbendo, brakfaldo, brakhorloĝo, brako, brakoj, brakringo, brakseĝo, braktruo, brakumi, enbrakigi, krucbrako, levbrako, subbrako, tribrako, ĉirkaŭbraki

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto

    forta, atrofiita brako.
    akselo
    alo
    anatomio
    branĉo
    humero
    korpo
    kruci, disŝovi, streĉi la brakojn.
    kruro
    kubuto
    mano
    membro
    radiuso
    ulno
    ŝultro

    Eble rilatitaj:

    amx, antaŭ, apogx, brakumx, fingrx, fotelx, horloĝx, opinix, ostx, seĝx,