esperi

*esper/i (tr)

Atendi, kun fido, la realiĝon de tio, kion oni deziras: esperi heredaĵon (B), flaton (Z), panon (Z), filon (Z), feliĉon, la venkon; esperi ion de iu; en plej alta mizero al Dio esperu (Z) (fidu al li, ke li vin helpos); mi esperas, ke mi mem min helpos (Z); mi esperas, ke nia voko ne restos vana (Z); ŝi esperis, ke ŝi edziniĝos; tia rapida sukceso ne estis esperata de ni; prikalkuli la esperatan laborenspezon (Z); ne atendita, ne esperita ofte venas subite (Z); ne esperite, ne sonĝite (Z) (tute surprize); (abs) en malfeliĉo esperu (Z); malpli esperu, pli konsideru (Z); mi staras antaŭ vi, ne esperinte (Z).
aŭguri, fidi, sopiri, antaŭvidi.
  • espero
    1. Stato, sento de esperanto: ŝiaj okuloj ekbrilis per espero (Z); ne perdu la esperon (Z); mi ne povas doni al vi la plej malgrandan esperon ricevi lokon (Z); mi ne povas havi esperon ricevi oficon (Z); meti sian esperon sur iun (Z); espero logas, espero mensogas (Z); espero panon ne donas (Z); restis al mi nenia espero saviĝi; esperdona; esperplena.
    1. Io esperata: doni grandajn esperojn (Z); detrui ies esperojn (Z).
    1. Persono aŭ afero, pri kiu oni multon esperas: la sola filo, ilia espero por la estonteco (Z); la povoscio de la franca lingvo estis ŝia sola espero (Z).
    1. [KRISTANISMO] La dua el la tri teologiaj virtoj, per kiu kristano konfide atendas de Dio la eternan feliĉon k la rimedojn por ĝin atingi.
  • la Espero
    Poemo de Zamenhof k E-ista himno.
  • esperanto
    Homo, kiu esperas: per laboro de la esperantoj (Z).
    Esperanto.
  • esperebla
    Povanta esti esperata: rapida resaniĝo estas esperebla, en tiaj kazoj.
  • espereble
    Laŭ tio, kion oni povas esperi: espereble li venos.
  • esperigi
    Naski, inspiri esperon en: li esperigis nin pri lia veno, esperigis al ni lian venon.
  • esperiga
    Donanta esperojn, promesplena, bonaŭgura: esperiga florado, debuto; multesperiga infano; la okuloj, kiuj antaŭ momento esprimus esperigan meditadon (Z).
  • *malesperi (ntr)
    Tute ne havi esperon: ni ne devas malesperi pri la homaro; hom' malesperas, Dio aperas (Z).
  • malespero
    Sento, stato de malesperanto: malantaŭe mizero, antaŭe malespero (Z); ŝi estis tute en malespero (Z); elmeti al malespero (Z); enfali en malesperon (Z); malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano (Z).
  • malespera
    Rilata al malespero: fajro de malesperaj pensoj (Z); malespera krio (Z).
  • malesperigi
    Senigi je espero.
  • senespera
    Tia, ke oni ne plu konservas esperon: senespera kazo, malsanatako; treni senesperan ekzistadon (Z).
  • senespereco
    Stato de iu, io senespera.

    esperi


    Esprimoj


    Diri adiaŭ al siaj lastaj esperoj.
    Enfali en malesperon.
    Estas nenia motivo por malesperi.
    Esti trompita en siaj esperoj.
    Estingiĝis ŝia lasta espero.
    Fajrero da espero.
    Gardi esperon.
    Kie estas sufero, tie ankaŭ estas espero.
    La espero cedis lokon al plena, disreviĝo.
    La sep ĉefaj virtoj estas kvar naturaj (justeco, saĝo, modereco kaj kuraĝo) kaj la tri teologiaj (kredo, espero kaj karitato).
    La sola filo, ilia espero por la estonteco.
    Li melankolie rigardis la ruiniĝon de siaj lastaj esperoj.
    Li ne esperu pardonon.
    Lia espero montriĝis trompa.
    Liaj esperoj disfalis, forfalis en la abismon.
    Luliĝi en la espero.
    Maldolĉa sento de neplenumita espero.
    Meza espero de vivo.
    Mi esperas, ke mi min helpos.
    Mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalo.
    Mia plano estas tia, ke mi esperas, ke ĝi bone fruktos.
    Multesperiga infano.
    Ne perdu la esperon.
    Ni ne devas malesperi pri la homaro.
    Niaj esperoj falis en abismon.
    Nur la espero tenas lin vivanta.
    Nutri, dorloti, flegi (belan) esperon.
    Pala lumradio, lumstrio de espero.
    Prikalkuli la esperatan enspezon.
    Realigi, plenumi la esperojn sur lin metitajn.
    Rezigni pri ĉiuj esperoj.
    Tiu helpo estis pli ol mi kuraĝis esperi.
    Vana, detruita, neplenumita, iluzia, efemera, kaduka espero.
    Ĉerpi esperon el io.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    esperanto,esperebla,espereble,esperi,esperiga,esperigi,espero,la espero,malespera,malesperi,malesperigi,malespero,senespera,senespereco

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    Bonespero
    Esperantisto
    Esperantlingva
    Esperanto
    antaŭvidi
    atendi
    bonaŭgura
    despero (malespero)
    deziri
    fidi
    konfide
    optimismo
    pesimismo
    promesplena
    sopiri

    Ankaŭ vidu:

    admoni, agi, ami, deziri, infano, jaro, justico, labori, lerni, montri, pardoni, pensi, preferi, religio, riproĉi, saluti, tempo, tribunalo, vivi, voli

    Iel rilatitaj:

    Bonesperx Esperantx admonx agx amx atendx aŭgurx baldaŭ desapontx desperx devx dezirx fidx infanx jarx justicx justx konfidx kuraĝx laborx lernx montrx optimismx pardonx pensx pesimismx planx preferx promesx religix revx riproĉx salutx saĝx sopirx tempx timx tribunalx vidx vivx volx ĝojx