konsenti
*konsent/i
- (ntr) Havi la saman opinion, esti en akordo pri: pri tio ili ambaŭ konsentas (Z); la mastrino tuj konsentis kun li (Z); mi ne konsentas kun li en tio (Z); mi tute konsentas kun vi, ke [...] (Z); sed en tio ili ĉiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas [...] (Z); mi konsentas, ke vi estas prava (Z); (analoge) pri tio ĉiuj opinioj konsentas (Z).
aprobi, koncedi, konfesi, samopinii.
- (tr) Ne rifuzi proponon: mi ĉion konsentos, ĉion en la mondo (Z); tian aferon mi ne povas konsenti (Z); mi konsentus tian pagon, se oni akceptus min kune kun mia filineto (Z); konsenti peton (Z); (abs) vane vi tentas, mi ne konsentos (Z).
akcepti, jesi.
- (+ infinitivo) Ne rifuzi fari: ni konsentis inter ni neniam plu tuŝi tiun objekton (Z); oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝon per servisto (Z); ĉu vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la tablo? (Z); ĉar ni zorgas pri la feliĉo de nia infano, ni konsentas doni ŝin al vi (B); li ne konsentas tro suferi pro siaj ideoj.
cedi, obei, toleri.
- (tr) Akcepti doni, volonte doni: konsenti favoron (Z) al iu; konsenti prunton, krediton.
cedi, jesi.
konsento - Akordo, samopinieco inter personoj: la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian (Z); laboru en konsento! (Z); konsento konstruas, malpaco detruas (Z); veraĵo akceptita de la universala konsento.
- Akordo inter aferoj: tio, kion ŝi legis, plene estis en konsento kun liaj propraj pensoj (Z); provoj meti en konsenton ion kun iu el la filozofioj konataj de li (Z); tiuj ĉi horloĝoj iras en preciza konsento (Z).
- Akcepto de propono: ili ridis lin pro lia peto, tamen donis al li sian konsenton (Z); ŝi donis al la bela reĝo sian konsenton (Z) (pri edziĝo); silento estas konsento (Z).
konsentado
Ago de tiu, kiu konsentas ion: la konsentado de privilegio al negocisto. konsenta
Karakterizata de konsento: eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri la kaŭzo [...] (Z); sen tia severa konsenta fado nia afero baldaŭ disfalus (Z); li faris nenian konsentan geston (Z). konsente
En konsento: por ke ni ĉiuj laboradu ĉiam tute konsente (Z); konsente movi la kapon. konsentebla
Tia ke ĝin oni povas facile kaj racie konsenti: tiu konkludo estas la sola konsentebla; ne estas konsenteble, ke [...] . konsentema
Tia, ke tiu facile konsentas.
cedema. konsentigi - Fari, ke iu konsentu: mi ne povas konsentigi ŝin iri en la ĉambron (Z).
- Fari, ke du aŭ pluraj aferoj akordiĝu inter si: konsentigi inter si diversajn principojn (Z); por konsentigi tiujn ĉi du postulojn, oni devas [...] (Z).
konsentiĝi
Eniri en konsenton: ne venis al ili en la kapon konsentiĝi, ke [...] (Z); kun rezervo de privata konsentiĝo (Z).
akordiĝi. konsentite
Kvazaŭekkrio, por esprimi konsenton: konsentite, vi povas mendi la ĉapelon! interkonsenti (ntr) - Esti en akordo, akorde agi: perfide, sekrete interkonsenti (Z).
- Konsenti pri io dum traktado de afero: ĉu vi al la reĝ' raportis la vortojn, kiujn ni interkonsentis? (Z); ĉiuj estroj [...] interkonsentis, ke oni devas elirigi dekreton (X); interkonsentu do kun Li kaj vi havos pacon (X).
interkonsento
Aranĝo farita laŭ reciproka konsento inter la partioj: kontrakta interkonsento; multflanka interŝtata interkonsento; la striko finiĝis post interkonsento inter la sindikatoj kaj la dungantoj; pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento (Z); la interkonsento estis farita (Z); ili estas en interkonsento kun David (X); ni faris komunan interkonsenton, ke ni plu ne iru (Z). malkonsenti - (ntr) Havi diferencajn, kontraŭajn opiniojn aŭ dezirojn: okazas ofte, ke fratoj malkonsentas inter si; malkonsenti kun iu pri io; forpelu blasfemulon kaj ĉesiĝos malkonsento (X); internacia malkonsento.
- (tr) Malakcepti proponon aŭ peton: mi esperas, ke neniu malkonsentos plenumi mian peton (Z); ni esperas, ke ili ne malkonsentos, se mi hodiaŭ sciigos publike [...] (Z); Klaro malkonsente skuis la kapon (Z).
malkonsento - Kontraŭa opinio aŭ vidpunkto.
- Malakcepto de propono aŭ peto.
RIM. 'Akordi' esprimas naturan kutiman komunecon de opinioj; 'konsenti' signifas tian saman komunecon, sed pri speciala punkto, kaj akiritan nur post hezitado aŭ diskutado.
Esprimoj
De ĉiuj konsentita veraĵo.
Doni sian konsenton al edziĝo.
Eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri tio.
Finfine la tuta malkonsento reduktiĝas al diskuto pri la senco de unu vorto.
Finveni al kompromiso, al interkonsento.
Kiu nacio konsentos malarmi sen ia garantio ?.
La konsento pri tiu privilegio estas tute provizora.
Li malkonsentis, ke oni lin esploru.
Li ne konsentas tro suferi pro siaj ideoj.
Mi konsentas, ke vi estas prava
Mi prenas kiel konsentite, ke la spaco estas senfina.
Okazas ofte ke fratoj malkonsentas inter si.
Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
Pri tio, ĉies opinioj konsentas.
Silenta interkonsento.
Tiu konkludo estas la sola konsentebla.
Tiuj ĉi horloĝoj iras en preciza konsento.
Vane vi tentos, mi ne konsentos.
Veraĵo akceptita de la universala konsento.
Ĉar ni zorgas pri la feliĉo de nia infano, ni konsentas doni ŝin al vi.
Ĉiuj homoj konsentas, ke du kaj du estas kvar.
Kelkaj kunmetaĵoj
interkonsenti,interkonsento,konsenta,konsentado,konsente,konsentebla,konsentema,konsenti,konsentigi,konsentite,konsentiĝi,konsento,malkonsenti,malkonsento
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
akcepti
akordiĝi
aprobi
cedi
jesi
kapjesi
obei
samopinii
silenti
toleri
por
mal-:
batali
heziti
kapskui
kvereli
malpaci
procesi
protesti
rezisti
rezigni
ĉikani
kontraŭ
Ankaŭ vidu:
ami. aŭdi. aŭskulti. demandi. diskuti. dokumento. elekti. justico. kongreso. opinii. paco. paroli. voli.
Iel rilatitaj:
akceptx
akordx
amx
aprobx
aranĝx
aŭdx
aŭskultx
batalx
bonx
cedx
certx
degnx
demandx
diskutx
dokumentx
edzx
elektx
hezitx
jes
justicx
justx
koncertx
kongresx
kontraŭ
kredx
kverelx
ne
obex
opinix
pacx
parolx
por
procesx
protestx
rezignx
rezistx
silentx
skux
tolerx
volontx
volx
ĉikanx