pasio

*pasi/o

  1. [FILOZOFIO] Emocio, de kiu la vola elemento iĝis tiel forta deziro, ke ĝi superas ĉiujn ideojn kaj tendencojn kontraŭajn, ne atentante la sekvojn: saĝo batalas kontraŭ pasioj; muziko estas lia sola pasio; pasio al ludo, por vino, de la vero; furioza puŝo de pasio (Z); malplaĉas nenio, se taksas pasio (Z).
  1. Arda kaj senbrida amo: ŝi havis voluptan pasion al ili (X); favori ies pasion (Z); ĉu furioza puŝo de pasio atakis nun subite la pastrinon? (Z); tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj (N).
  • pasia
    1. Rilata al pasio: la pasiaj fortoj; pasia krimo.
    1. Plena de pasio: voluptemaj pasiaj ĉevaloj (X).
  • *pasie
    En pasia maniero: la reĝo, kiu pasie amis tiujn ludojn (Z).
  • pasiigi
    Fari iun, ion pasia: pasiiganta disputo (B)
  • pasiiĝi
    Iĝi pasia: oni ne povas diskuti kun li, li tuj pasiiĝas.
  • senpasia
    Sentanta nenian pasion.
    objektiva, malvarma, senpartia.

    pasio


    Iel rilatitaj:

    adorx amx ardx barbadenx delirx dezirx ebrix florx korx sangx varmx volx