certa

*cert/a

Ne havanta ian dubon, k konsekvence:
  1. Nedubanta: mi estas certa pri tiu informo, pri la sukceso; mi estas certa, ke la E-istoj alte taksos la gravecon de tiu fakto (Z); mi ne estas certa, ĉu vi revenos (B); tiam ni nenion faros al vi, vi povas esti certa! (Z); la reĝo, certa, ke ili jam estas tute bakitaj [...] (B).
    fidi, konvinkita.
  1. Nedubebla: sciigo, profito certa; la afero estas tute certa; la estonteco de E. kiel estonta lingvo de la mondo jam estas tute certa (Z); vi proponas ne ion pretan k certan, sed nur supozojn (Z); vojo difinita k certa (Z); plej certa laboro, laboro per oro (Z); lia intenco estas certa, ĝin vi ne ŝanĝos.
  1. (senpere antaŭ subst.) Iu difinita: mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj k ĉio ŝanĝiĝos (Z); la E-ismo estas forte ligita kun certa interna ideo (Z); se tiuj insektetoj ne estus mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj (Z); kapon oni devas havi, certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo (Z); ĉu vi pensas, ke oni estas kapabla ami certajn edzojn? (Z); mi estas en certa grado... mi estas edzinigita! (Z).

RIM. Laŭ la ĉi-supraj ekz-oj, 'certa' ne havas la sencon ne difinebla, sed nur tute difinita en la penso de la parolanto, kiu tamen ne sentas la bezonon pli precizigi. Por eviti konfuzon inter la sencoj 2a k 3a, oni akcentu la duan signifon per la antaŭmeto de adv.: havi tute certajn informojn (aŭ: tutcertajn).
unu.
  • certe
    1. En certa maniero: certe, kiel duoble du kvar (Z); kiu iras sperte, iras certe (Z); li certe ne restos ne punita (X).
    1. Nepre, ja (uzata por plifortigi jeson aŭ neon): konscienco-ho jes, certe! (Z); ŝi certe konsentus akcepti laborenspezon eĉ malgrandan (Z); ĉu vi povas tion ĉi dubi? certe ne! (Z); (ironie) certe mi alportis arĝentan vazon speciale, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! (Z).
    1. Konsentite (uzata por enkonduki kontraŭargumenton): el la talento certe naskiĝas inspiro, sed [...] (Z); tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de higieno, k tamen [...] (Z).
      sendube.
  • certo
    Nedubebla scio: oni ja ne havas absolutan certon, ĉu la evoluado de la homa specio okazis ĉie k ĉiam laŭ sama maniero (L).
  • certaĵo
    Io certa: certaĵo k leĝo, kiel amen en preĝo! (Z); vi povas rigardi promeson de tia persono kiel certaĵon.
  • certeco
    1. Stato de iu, kiu kredas posedi la veron: pli da okuloj, pli da certeco (Z); ni kun plena certeco povas antaŭdiri, ke [...] (Z); kun certeca tono de voĉo (B).
      aplombo.
    1. Eco de io, pri kio oni ne povas dubi: certeco de atesto; ofte la certeco de historia fakto estas malfacile kontrolebla.
  • certi
    Esti aŭ montriĝi certa.
  • *certigi
    1. Fari iun certa: disputo (diskuto) kredigas, sed ne certigas (Z); mi certigas vin, ke li venos (B); tiuj onidiroj tute ne certigas min pri lia vera intenco; ili aŭtoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte (Z); kortegulo faris al ŝi pri sia amo certigan klarigon (Z).
      aserti, konvinki.
    1. Fari ion certa: certigi la funkciadon de io; certigi ies feliĉon, sorton (B), sukceson (B), savon; tiu ruzo certigis la venkon; plej diligente klopodu, por certigi vian vokon k elekton (N).
  • certiĝi
    Fari sin, aŭ iĝi certa: ili certiĝis, en tio estas pri li (X).
  • malcerta
    Tute ne certa.
  • memcerta
    Havanta, aŭ montranta certecon pri si mem, sia supereco ktp.
  • necerta
    Duba. [VIDU] necerteca principo (Vd principo).
    certa

    certa


    Esprimoj

    Absoluta certeco.
    Certe kiel duoble du estas kvar.
    Certe okazis al li malfeliĉo.
    Certeco de atesto.
    Certigi al la laboristoj justan salajron.
    Intrigi por certigi la elektiĝon de kandidato.
    Ju pli frue, des pli certe.
    Lian elekton oni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco.
    Marŝi per (kun) piedoj hezitaj, malcertaj.
    Matematika certeco.
    Mi estas certa, ke.
    Mi ne estas certa, ĉu.
    Oni ne havas absolutan certecon, ĉu.
    Pli da okuloj, pli da certeco.
    Pli ol certe.
    Preskaŭ certe konverĝa.
    Subpremi ribelon por certigi la stabilecon de la reĝimo.
    Tiu ruzo certigis la venkon.
    Vi estas certe je duono de kapo pli alta ol mi.
    Vigla kiel lacerto.
    Ĉe li oni neniam povas esti certa pri io.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    certa,certaĵo,certe,certeco,certi,certigi,certiĝi,certo,malcerta,memcerta,necerta,necerteca principo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ia
    ioma
    ja
    kelka
    ne difinita
    tute certa
    tute difinita

    difineble
    konsentite
    nepre

    asekuri
    aserti
    atesti
    dubi
    fidi
    garantii
    konfirmi
    konvinki
    promesi

    aplombo
    vero

    iu
    unu

    nebula
    necerteca principo

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    -ebl absolutx aferx amen amx aplombx asekurx asertx atestx aŭtentikx difinx dubx eventualx evidentx facilx fidx garantix helx hezitx iom ja kazx kelkx konfirmx konsentx konvinkx mezx nebulx neprx okazx opinix pravx preskaŭ principx promesx supozx verx verŝajnx ŝajnx