plendi

*plend/i (ntr)

  1. Esprimi per vortoj sian doloron, malplezuron: ĉe multaj oni vidas la konjunktivon sufiĉe forte ruĝiĝinta kaj tamen ili plendas pri nenio (Z); la malsanulo plendas pri kapdoloro (B); li stoike suferas, ne plendante.
    ĝemi, lamenti, plori, sopiri, vei.
  1. Esprimi per vortoj sian malkontentecon, ĉagrenon: infano plendas al la patrino kontraŭ kamarado (B); ĉu vi scias, ke tiu sama oficisto, al kiu vi plendis, edziĝas nun kun mia filino? (Z); mi ne plendas kontraŭ la sorto (Z); maljunaj virinoj plendas pri la facilanimeco de la junularo (Z); li estas ĝuste tiu, kiu plendis al mi pri tio (Z); oni plendas, ke nia Lingva Komitato nenion faras (Z); (tr, ark.) multaj plendas la sonon j (Z).
  1. [JURO] Klopodi ĉe juĝa instanco por ricevi kompenson pro malagrablaĵo, mistraktado ks: plendi ĉe la tribunalo; se neniu plendas, neniu defendas (Z); ili aljuĝis monkompenson al la plendinto; (tr, ark.) plendito, kion vi povas diri por via praviĝo? (Z); (f) tio plendos kontraŭ mi antaŭ la juĝa seĝo de Dio! (Z).
  • plendo
    Ago, vortoj de tiu, kiu plendas:
    1. ĉu ŝi ĵetis al la ĉielo suferplenan plendon? (Z); de plendo kaj ploro ne foriĝas doloro (Z); la plendoj ordinare estas la plej grandaj vespere (Z); aliaj la kuraciston simple elturmentas per siaj plendoj (Z);
    1. plendoj de apartaj grupoj kontraŭ la ago de la komitato (Z); via plendo kontraŭ s-ro Boirac estas tute ne justa (Z); tiun ĉi plendon ni ricevas de diversaj flankoj (Z); senfara plendo ne estas defendo (Z); aŭdiĝis granda plendado pri difektitaj kolkrispoj kaj laŭta ridado (Z);
    1. fari plendon ĉe la polickomisaro; meti plendon kontraŭ iu ĉe la tribunalo.
  • plenda
    Rilata al plendo; esprimanta plendon: plenda krio; plenda sento kontraŭ la homoj ekbrulis en ŝia brusto (Z); treege plende sonis la tonoj (Z).
  • plendinda
    Inda, ke oni plendu pri ĝi: plendinda estas stato de virino (Z).

    Meti, deponi plendon ĉe la tribunalo, ĉe la jugisto. Senfina litanio da plendoj.
    ĉagreno. doloro. grumbli. ĝemi. jeremiado. kompati. krii. lamenti. litanio. plori. protesti. sopiri. suspiri; vespiri, sopirĝemi. vekrii.
    ĝemi. konsoli kritiki. malfeliĉa. suferi.

    Iel rilatitaj:

    amx kompatx konsolx kritikx malfeliĉx parolx protestx suferx ĝemx