sekreto

*sekret/o

  1. Io, kion devas scii neniu aŭ nur limigita nombro da personoj: konservu bone la sekreton (Z); lerneja sekreto ne iru al gazeto (Z); nenia peketo restas longe sekreto (Z); sekreton de aliulo ne malkaŝu (X); li perfidas la sekretojn de la templo (B); babili sekreton (B); tenado de sekreto (Z); eltiri de iu la sekreton (Z); teni ion en sekreto (Z); kontraŭ li mi havas neniajn sekretojn (Z); esti en la sekreto (el la personoj, kiuj ĝin devas koni); publika sekreto (Z) (ekkonebla de ĉiuj); ŝtataj sekretoj (B) (kies malkaŝo malutilus al la ŝtataj interesoj); profesia sekreto ( [JURO] leĝa devo de profesiuloj-ekz. kuracistoj, advokatoj k.a.-ne malkaŝi sekretojn, kiujn ili eksciis en la plenumado de sia funkcio).
  1. Mistera afero, kies klarigo estas vane serĉata: la sekretoj de la Naturo.
  1. ĝusta, sed ne ĝenerale rekonita metodo atingi ion: la sekreto de la bonfarto estas la modereco; la sekreto de la sukceso, de la feliĉo; malkaŝi al iu la sekretojn de la versarto.
  • sekreta
    1. Tia, ke ĝi estas konata de neniu aŭ de ne ĉiuj: sekreta amo; vundo sekreta doloras plej multe (Z); sekreta partia agitado (Z); mi vojaĝas kun sekreta komisio (Z); sekreta donaco (X); mi transdonos al vi trezorojn sekretajn (X); meblo kun sekreta seruro; sekreta inko; nova sekreta armilo.
    1. [POLITIKO] Ne kontrolebla de la normalaj buĝetaj instancoj ne publikigita de la registaro: la sekreta polico; monsumoj por la sekretaj servoj; la parlamento konsiliĝis en sekreta kunsido; (analoge) sekreta societo (kiu tenas sekreta siajn celojn aŭ/k metodojn de agado).
  • sekrete
    En sekreta maniero: sekrete vorton diri (Z); mi sekrete aŭskultis la interkonsenton (B); la fortojn de la naturo oni devas primastri sekrete (Z); mi tre volas fari la aferojn sekrete (Z).
  • sekreti (ntr)
    Fari sekreton el io; sekrete paroli: pri kio amikoj sekretas ili vian juĝon ne petas (Z); vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino (Z); pri kio tiu venta kapo sekretas? (Z); li ne sekretas; ke li malŝatas tiun homamason (K).
  • sekretaĵo
    Afero sekreta: estos tre amuze, ĉar la edzo eĉ ne suspektos la sekretaĵojn (Z).
  • sekreteco
    Eco de io sekreta: protekti la sekretecon de la konsiliĝoj.
  • sekretema
    Inklina sekreti: pastrino devas esti sekretema (Z).
  • sekretigi
    Teni sekrete.
  • ensekretigi
    Meti en la sekreton: mi estos ensekretigita en la pretigado (Z).
    inici.
  • malsekretigi
    Malkaŝi, diskonigi ion sekretan.
  • prisekreti (tr)
    Teni sekrete: tial mi ne petis vin prisekreti mian leteron (Z).

    sekreto


    “Ne ŝovu la nazon en fremdan vazonâ€?.“Neĝo kaŝas nur ĝis printempoâ€?.
    arkano.inici.kaŝi.malkovri.mistera.kripta.enigmo.diveni.konjekti.kamufli.subaŭskulti.subrigardi.ĉifro.spiono.

    Iel rilatitaj:

    adeptx amx apokalipsx arkanx aŭdx kaŝx konfidencx meblx misterx pensx ĉifrx