perdi

*perd/i (tr)

Nevole senigi je posedaĵo, kaj pli precize:
  1. Akcidente ĉesi posedi havaĵon: perdi sian ŝlosilon, monujon; perdi siajn harojn; dum lia malsano li perdis ses kilogramojn (de sia pezo); perdi brakon en batalo; perdi ambaŭ okulojn; pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri (Z); perdi la kapon (Z), la propran felon (Z) (morti); vi perdis belegan filon (Z); (analoge) perdi la voĉon, la spiron, la apetiton, la dorman ripozon, (Z) la sanon (Z), la vivon (Z).
  1. Akcidente ĉesi posedi ian bonon, avantaĝon: perdi la saĝon (Z), sian feliĉon (Z); mi perdis la okupon en la kudrejo (Z); perdi influon, forton, la kuraĝon (Z), la konscion (Z); perdi ies favoron (B), konfidon (G); ŝi perdis sian fidon (Z); perdi la konfidon al iu (Z); (f) tie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienon (Z); tiu argumento perdis nun sian valoron; la lingvo de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoro (Z); la entrepreno perdas ĉian sencon kaj celon (Z).
  1. Ne gajni ion, kion oni povus ekposedi: vi ne multon perdos per via foresto; perdi la batalon (esti venkita); perdi la ludon; perdi veton, proceson; kiu koleras, tiu, perdas (Z); tio nemulta, kio estas gajnata per la natureco de la gramatiko, estas cent kaj mil fojojn perdata per la sennatureco de la vortaro (Z); prokrastita ne estas perdita (Z).
  1. Vante uzi: imiti grandsinjoron-perdi baldaŭ la oron (Z); kelkaj timas, ke la mono publika estos perdita (Z); (f) kiel estas eble tiel karan tempon perdi por ili (kartoj)? (Z); kaj kiel Tito li diris: Mian tagon mi perdis!; vane vi perdis viajn vortojn (Z); vi perdos viajn penojn, provante min konvinki.
  1. Ellasi akcidente; ne plu teni, vidi, senti iun, ion malaperanta: [...] , perdinte teron el sub la piedoj, falis en riveron (K); perdi en la kunpuŝado sian infanon; perdi iun el la okuloj (Z), el la vido; mi perdis mian hundon dum la ĉaso; (f) perdi sian vojon en la arbaro (B); pli bone estas reiri, ol perdi la vojon (Z).
  • perdo
    1. Seniĝo, per akcidento, de tio, kion oni havis, posedis, ĝuis: perdo de naztuko (B); perdo de la vidsento (B); tuj, sen perdo de la tempo (Z); akiro kaj perdo rajdas duope (Z); kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas (Z); kompensi siajn perdojn.
    1. [FIZIKO] Tiu parto de mekanika, elektra k.a. energio, kiu forigas ĉe iu procedo senutile, ĉar ĝi estas konsumata kaŭze de la varmiga efiko, de kirlokurentoj, de kontraŭmagnetigo k.a.: ekz. dielektrikaj perdoj; perdo je la tero.
      liko.
  • perdigi
    Fari, ke iu perdu: vi perdigas al mi la tempon, la paciencon.
  • perdiĝi
    Iĝi perdita: perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono (Z); la letero perdiĝis en la poŝto (B); ili unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasoj (Z); pro karta preno perdiĝis bieno (Z); elserĉi perdiĝintan ŝafon (Z); (f) lia voĉo perdiĝis en la bruego (Z); li perdiĝas (staras senhelpe) en malgravaj detaloj; mil semoj perdiĝas (Z); ekzistas estonteco kaj via espero ne perdiĝos (Z); kial lasi tian talenton perdiĝi?
  • perdiĝo
    Stato de iu, io perdiĝanta: (f) la homo de peko, la filo de perdiĝo (N); iri la vojon de perdiĝo.
  • perdita
    (f) Tia, ke restas nek rimedo, nek helpo: ni estas perditaj senrevene (Z); ĉio estas perdita (Z); vi estas perditaj (B) (venkitaj).
  • disperdi
    Perdi, disigante: kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon (X); la disperdiĝo de la varmo.


    akcentperdo. Akiri, perdi feliĉon. Amare bedaŭri la perditan tempon de la juuneco, la forpasintan junecon. Azilo por perditaj hundoj. Bono farita ne estas perdita. disigi. ellasi. Feliĉo pura, perfekta, nemiksita, sennuba, ekstaza, perdita, facile atingebla. Gajni, perdi la partion. Ĝui, detrui, perdi la sanon. Harojn kombi, tondi, flegi, perdi. Konservi, perdi, oferi sian virgecon. konsumi. La disperdiĝo de la varmo. La perdita paradizo. La vivo estas tro valora, ke oni perdu ĝin en disputaĉoj. Li perdis sian laboron, kaj de afliktiĝo li malsaniĝis. malaperi. memorperdo. Militon deklari, fari, gajni, perdi. Ne estas inde perdi tempon por tio. perdi la kandelon el la kapo, la kapon, la pensfadenon, la saĝon la esperon, la tempon, la apetiton. perdiĝi en nuboj. posedi. Prokrastita ne estas perdita. Rekonkeri la perditan terenon. resti. seniĝo. Suferi grandajn perdojn. Ŝajnas, ke la aktoro duiĝas, perdante preskaŭ sian personecon kaj akirante novan.
    bedaŭri. forgesi. havi. malfeliĉa. memori. tempo. trovi.

    Iel rilatitaj:

    akirx amnezix amx anosmix asekurx atentx bedaŭrx damaĝx degenerx degradx flux forgesx gajnx harx havx kombx lasx ludx malfeliĉx mankx manĝx memorx pensx posedx tempx trovx