protekti

protekt/i (tr) (1)

  1. Helpi iun per sia influo kaj aŭtoritato: kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas (Z); ni ne estas tiaj homoj, kiuj protektus sian filinon en malbonaj faroj (Z); protekti iun al ofico (B); ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta moŝto! (Z).
  1. Defendi, gardi kontraŭ minaco: unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas (Z); vundan lokon protektis, alian difektis (Z); protekti tiajn trezorojn kontraŭ detruo; protekti la ŝipindustriojn kontraŭ la konkurenco; estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo (Z).
    kovri, ŝirmi. [VIDU] remparo, ŝildo, flugilo.
  • protekt (ad)o
    Ago de tiu kiu protektas: ĝi volis preni min sub sian protekton (Z); la granda honoro, kiun li faris al ni, prenante sur sin la altan protektadon de nia kvara kongreso (Z); ne rifuzu al ni vian protektadon (Z).
  • protekta
    Esprimanta, konsistiganta protekton: ŝi diris kun protekta tono (Z); protekta rideto; lia protekta ĉeesto kuraĝigis min.
  • protektanto
    Tiu, kiu protektas: naturprotektanto (ekologiisto).
  • protektato
    Tiu, kiun iu protektas: mi elektu el la nombro de viaj protektatinoj (Z).
  • protektema
    Inklina al protektado: afekte protektema sintenado (Z).
  • protektismo
    Ekonomika doktrino, kiu favoras la meton de altaj doganaj impostoj sur importaĵojn, por protekti la enlandan industrion, kultivadon aŭ komercon: protektismaj tarifoj.
  • mediprotektado
    [EKOLOGIO] protektado de la medio per leĝoj kaj aliaj institucioj aŭ agoj de individuoj kontraŭ malbonigo de la medikvalito.

    protekti

    REVO: [protekti]

    Esprimoj:

    Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas (Z);
    Ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe liaeminenta moŝto! (Z).
    Unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas (Z);
    La granda honoro, kiun li faris al ni, prenante sur sin laaltan protektadon de nia kvara kongreso (Z);

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    protektanto, protektato, protektema, protektismo, mediprotektado,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    protekti (defendi, ŝirmi, helpi iun kontraŭ malbono aŭ danĝero)
    alŝultrigi.
    antaŭaverti.
    antaŭŝirmi.
    apogi.
    asisti.
    defendi.
    favori.
    gardi.
    helpi.
    konservi,
    kovri.
    helpi
    minaci.
    patroni.
    rekomendi.
    subteni.
    ŝirmi (protekti aŭ defendi ion aŭ iun kontraŭ io malbona aŭmalutila,metante sin inter la kaŭzo kaj tio aŭ tiu)

    apogo.aprobo.
    egido.fajroprotektilo.
    gardanta anĝelo.
    kuratoro.liberalismo.
    preventa.profilaktiko.
    protektorato.providenco.
    remparo.rifuĝejo.sin antaŭqardi kontraŭ.
    subteno.ŝildo.
    tutelo.valoratestilo.

    Rilatitaj:

    armilo. bona. defendi. favora gardi. helpi. kovri. savi. tegmento.

    Eble rilatitaj:

    am, mantel, rekomend,

    Iel rilatitaj:

    amx armilx asekurx aŭspicix bonx citofilaktx defendx favorx gardx helpx kovrx mantelx rekomendx robx savx tegmentx