fajro

*fajr/o

  1. Fizika-kemia fenomeno, ĉe kiu pro vigla oksigeniĝo de ia materialo produktiĝas lumo kaj varmo: ekbati fajron (Z) (per fajrilo); fari fajron (Z); ŝi ekbruligis sur la kameno gajan fajron (Z); ne ekzistas fumo sen fajro (Z); sen fajro ne brulas eĉ pajlo (Z); tro akra fajro estas sen daŭro (Z); esti kiel fajro kaj akvo (neakordigeblaj); dishaku ĝin kaj metu sur la lignon, sed fajron ne submetu (X); doni fajron al iu (por ekbruligi cigaredon).
  1. Materialo konsumiĝanta de fajro: forno, en kiu brulis fajro (Z); arbo, kiu ne donas frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron (N); kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro (Z); riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas (Z); fali de la pato en la fajron (en ankoraŭ pli malbonan situacion); fajro de ĝojo (Z). [VIDU] fajroprenilo.
  1. Tia fenomeno, rigardata kiel rimedo de detruo: li pasis akvon kaj fajron (Z) (transvivis ĉiajn danĝerojn); pasi tra la fajro por iu (riski ĉion por li); (pf) ludi kun la fajro; li rigardis la fajron (brulegon), kiu ekflamis en la domo (Z); la greka fajro (incendia kemiaĵo, ne estingebla de akvo); venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis ilin (X); iu, kiu trairigas sian filon tra fajro (X) (kiel viktimon); la dek ordonoj, kiujn la Eternulo diris el meze de la fajro (X); nia Dio estas fajro konsumanta (N); kondamni iun al la fajro (ŝtiparo); dezertigi per fajro kaj glavo (Z).
  1. Vigla lumo, simila al tiu de fajro: la fajroj de diamanto, de ruĝa vino; bengala fajro (speco de fajraĵo); fajro de Sankta Elmo (meteologia fenomeno, kaŭzata de atmosfera elektro).
  1. (f) Granda ardo, ekscito, fervoro: diskuti kun fajro; reblovi en iu la fajron de la venĝemo (Z); tio ĉi enblovos fajron en viajn vejnojn, se nenio alia vin plu entuziasmigas (Z); verŝi oleon sur fajron (B) (eksciti jam tre fortan pasion).
    flamigi, vervo.
  • fajra
    1. Konsumata de fajro: la internaĵo de Tero konsistas el fajra maso; fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo (X).
    1. Havanta la aspekton, ecojn de fajro: subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj Elija suprenflugis en la ĉielon (X); fajraj okuloj (Z); (f) fajra deziro (B).
      arda, flama.
  • fajre
    En fajra maniero: fajre paroli, ami; fajre brulaj liaj ĉirkaŭprenoj (Z).
  • fajri (ntr)
    Elĵeti fajron, konsumiĝi de fajro.
  • fajraĵo
    Arta fajro, konsistanta el raketoj, petardoj, bengalaj fajroj ks: li aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojn (Z).
    pirotekniko.
  • fajreco
    Viva ekscitiĝo.
  • fajrego
    Tre granda fajro.
    incendio.
  • fajrejo
    1. Loko, en kiu fajro brulas: la Eternulo, kies fajrejo estas en Jerusalem (X). [VIDU] fajrej-inaŭguro.
    1. Loko en forĝejo, en granda malnova ĉambro, en primitiva kabano, kie la fajro brulas.
  • *fajrero
    1. Tre malgranda parteto, elĵetita de brulanta korpo aŭ de batita siliko: el la fajraĵo restis fajrero, kiu faris brulon (Z); unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon (Z); (f) se eĉ unu fajrero da espero ie aliloke bruletas por vi [...] (Z); liaj okuloj ĵetis fajrerojn.
    1. Sparko.
  • fajreri (ntr)
    Brili per fajreroj: la brulanta pajlamaso fajreris en la vento; tio estas la artrito, kiu fajreras antaŭ miaj okuloj (Z).
  • fajreto
    Malgranda, malakra fajro.
  • fajrigi
    Ekbruligi.
  • fajrilo
    1. Ilo, konsistanta el silikŝtono kaj ŝtalpeco, kiujn oni interbatas, por estigi fajrerojn kaj tiel ekbruligi tindron, meĉon ktp: la fajreroj ekflugis el la fajrilo [...] (Z).
      alumeto.
    1. Skatoleto, kun mekanismo kiu, ĉe premo de butono, ekbruligas benzinan aŭ gasan flameton.
  • fajrujo
    1. Parto de forno, stovo aŭ kameno, destinita por enteni la fajron.
    1. Ujo, pelvo por la sama uzo.
  • fajrhaltiga
    Tia, ke ĝi baras la disvastiĝon de fajro: fajrhaltiga materio, pordo.
  • fajreltena (Z), fajrimuna
    [KEMIO] [TEKNIKOJ] Tia, ke ĝi povas rezisti kontraŭ la efiko de fajro: fajreltenaj kestoj (Z), potoj; fajrimuna materialo.
  • fajroloko
    Fajrejo: el la cindro de ĝiaj estingitaj fajrolokoj la patraj dioj releviĝu! (Z).
  • artfajro
    Spektaklo, konsistanta en la bruligo de artfajraĵoj.
  • artfajraĵo
    Eksplodaĵo, arte komponita, destinita krei belajn vidaĵojn en mallumo.
  • ĉielfajro
    Fulmo.
  • ĝojfajro
    Granda fajro, ekbruligita meze de placo, kiel signo de popola festo.
  • okulfajro
    Brilego de pasiaj okuloj: la viro, kies okulfajro penetras en ŝian koron (Z).
  • tendarfajro
    Fajro, bruligata de skoltoj meze de la tendaro, ofte loko de komunaj kantoj, dancoj ktp.

    fajro


    Esprimoj

    Ami plej kore, el la tuta koro, fajre.
    Atingi sian celon per fero kaj sango, per fajro kaj glavo.
    Diskuto kun fajro (pro miskompreno).
    Ili akordas kiel akvo kaj fajro.
    Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
    Ligno imuna kontraŭ la fajro.
    Ne ekzistas fumo sen fajro.
    Reaktivi la fajron, inciti la fajron.
    Reblovi en iu la fajron de l'venĝo.
    Ricevi fajrobapton.
    Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.
    Trafi de Scilo al Ĥaribdo, el pluvo en riveron, el sitelo en barelon, el fajro sub flamon.
    Verŝi oleon sur fajron.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    artfajraĵo,artfajro,fajra,fajrargilo,fajraĵo,fajre,fajreco,fajrego,fajrej-inaŭguro,fajrejo,fajreltena,fajreltena,fajrelĵeta,fajrera efiko,fajrerado ,fajreri,fajrero,fajrestinga,fajrestingisto,fajreto,fajrhaltiga,fajri,fajrigi,fajrilo,fajrimuna,fajro,fajrobirdo,fajrobrigado,fajrocimo,fajrofungo,fajrohoko,fajrohundo,fajrokrado,fajroloko,fajropikilo,fajroplato,fajroprenilo,fajropunktoj,fajrorezista,fajrosoldato,fajrostango,fajroŝirmilo,fajroŝtono,fajrujo,lignofajro,okulfajro,tendarfajro,turnofajraĵo,ĉielfajro,ĝojfajro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    AMO blinda, arda, fajra
    inkandeska
    stelo fajreranta
    ĉevalo arda, fajra

    ardi
    bruli
    detrui
    estingi
    flagri
    forĝi
    fumi
    hejti
    konsumiĝi

    alumeto: fajrilo, bastoneto por fajrigi
    ardo
    braĝo
    braĝujo
    brulaĵo
    cindro
    eksplodo
    elektra fajrero
    fervoro
    flamo
    forno
    fuelo
    fulgo
    fumo
    fumvoluto
    incendio
    kameno
    ligno
    lumo
    meĉo
    oksigeno
    oleo
    sparko
    stimulstango (fajrostango)
    varmo
    vervo
    voluto

    Ankaŭ vidu:

    armilo, blovi, bruli, estingi, fiziko, kuiri, militi, ruĝa, stelo, suno, varma

    Bildvortaro


    82-01 -04 : fajrobrigadejo
    82-01 : rulpordo; ŝutra pordo
    82-02 : brigadanejo; kazerno de brigadanoj
    82-03 : tuboturo; hosoturo; ekzercoturo
    82-04 : fajrosireno; alarmsireno
    82-05 : izola ŝirmvesto; kontraŭĥemiaĵa skafandro
    82-06 : ambulanco; savaŭto
    82-07 : ambulanca kuracistino
    82-08 : unufojuzaj gantoj; forĵetgantoj
    82-09 : savasistanto; ambulanca helpanto
    82-10 : senkonsciulo, akcidentito
    82-11 : kormasaĝo
    82-12 : spiriga masko; spiraparato
    82-13 : perfuzobotelo
    82-14 : sukursako; unuahelpa sako
    82-15 : sangopremomaniko; tensimezura brakbendo
    82-16 : pansada materialo; pansaĵo
    82-17 : okulolava botelo
    82-18 : sukura kofro
    82-19 : fajrobrigadano (20-26)
    82-20 -25 : ŝirmvestoj
    82-20 : fajrobrigada kasko kun nukŝirmilo
    82-21 : fajrobrigada jako kun rebrilaj strioj
    82-22 : savoŝnuro kun portilo
    82-23 : fajrobrigada pantalono
    82-24 : fajrobrigadaj ŝirmobotoj
    82-25 : sekurzono
    82-26 : oksigenbotelo; spirgasa botelo
    82-27 : brulanta domo; incendiiĝinta domo
    82-28 : fumnubo
    82-29 : rompita fenestrovitro
    82-30 : teleskopa turna eskalo
    82-31 : eskalkorbo; eskalplatformo
    82-32 : hidraŭla motoro
    82-33 : hokeskalo
    82-34 : fajrobrigadestro; operacestro
    82-35 : mantelefono; portebla telefono
    82-36 : fajrobrigada ŝirmovesto kun rebrilaj strioj
    82-37 : subtera hidranto
    82-38 : startubo
    82-39 : hidrantŝlosilo; turnilo de hidrantkrano
    82-40 : distribuilo
    82-41 : premdukto
    82-42 : estingotaĉmenta veturilo
    82-43 : blua avertlumilo intermita
    82-44 : signalkorno; sonavertilo; veturilsireno
    82-45 : kablotamburo
    82-46 : saltotuko en kesto
    82-47 : materialo por stratblokado
    82-48 : manlaboriloj
    82-49 : altpovuma ventolilo
    82-50 : savhakilo
    82-51 : ekipaĵveturilo
    82-52 : generatoro
    82-53 : hidraŭla pumpilo
    82-54 : enŝoveblaj ilar- kaj necesaĵkofroj
    82-55 : portebla signallumoj avertolampo
    82-56 : veturiltegmento
    82-57 : klapŝtupo
    82-58 : savogruo, teleskopgruo
    82-59 : gruobrako
    82-60 : levohoko
    82-61 : grustirejo
    82-62 : hidraŭla apogpiedo
    82-63 : flava turnoluma avertolampo
    82-64 : grandciterna kamiono
    82-65 : ŝaŭmkanono
    82-66 : fronta akvo- aŭ ŝaŭmoŝprucilo
    82-67 : manestingilo
    82-68 : kontrolmarko
    82-69 : sukursako; sukurtornistro
    82-70 : pansaĵorulaĵo; bandaĝrulaĵo
    82-71 : bandaĝtondilo
    82-72 : sterilpakitaj unufojaj injekciiloj
    82-73 : kompreso
    82-74 : medikamentbotelo
    82-75 : hidraŭla savtondilego kun disstreĉilo (76, 77)
    82-76 : hidraŭla aldukto
    82-77 : disstreĉeblaj tranĉovangoj
    82-78 : estingoŝalupo
    82-79 : enfiksebla lampo
    82-80 : premaerbotelo
    82-81 : spirmasko
    82-82 : nebulŝprucilo

    Iel rilatitaj:

    Sunx alumetx amx ardx armilx artx asbestx blovx braĝx brezx brilx brulx cindrx detrux domx eksplodx elektrx estingx fervorx ferx fizikx flagrx flamx fornx forĝx fuelx fulgx fumx hejtx incendix inkandeskx kamenx karbx konsumx kuirx lignx lokx lumx materialx meĉx militx oksigenx olex pordx ruĝfx sparkx stelx stimulx terx varmx vervx volutx