teruro

*terur/o

  1. Tre forta timo: promorta teruro estas pli malbona ol la morto (Z); Moor resaltas kun teruro (Z); okuloj viaj larĝiĝas de teruro (W); tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro (Z); atakis teruro, ektremis la kruro (Z); ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj (X).
  1. (f) Persono, kiu kaŭzas tian teruron: li estas la teruro de la regiono, de la lernantoj.
  • terura
    1. Tia, ke ĝi elvokas teruron: terura estas tiu ĉi loko (Z); ili havis teruran aspekton (Z); ili rakontis terurajn historiojn pri rabobirdoj (Z); kiam la kuracisto kun la terura ekmovo de la ŝultroj diros al vi: Homa helpo estas vana! (Z); tiuj kalumnioj donis terurajn fruktojn (Z); terura estas la stato de la aferoj (Z); ĉio supermezura estas terura (Z).
    1. (f) Tre forta: ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna (Z).
  • terure
    1. En terura maniero: terure krias la noktuo (Z); ĉu estas vi, kiu tiel terure krias tra la ĉambroj, ke ĉiuj dormantoj vekiĝas? (Z); estis tiel terure al la malfeliĉa Inger! (Z); al la malgranda knabino estis terure vidi tion (Z); terure! diris la cikonia patrino (Z).
    1. (f) Ekstreme, eksterordinare: ili terure multe kisadis ĝin (Z); ili estis terure fieraj pri li (Z); terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj (Z); terure malbona vetero (Z); tiu forto de inercio terure malhelpis ĉiun nian paŝon (Z); tio estis terure grava afero (Z); terure, kiel mi volas manĝi! (Z).
  • teruri (tr)
    Inspiri al iu egan timon: Bongo teruras, Bongo forkuras (Z); Dio estas la forto de mia vivo: kiu povas min teruri? (X); la Miss nedeflorebla teruras la dancistojn (W); kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin! (Z); ektremas la terurita pekulo (Z); tute apude de la terurita vikingedzino sidis [...] (Z); ili kuras terurite (X).
  • teruraĵo
    Io, vidaĵo, okazo ks, kiu teruras: la teruraĵoj de la milito.
  • terureco
    Eco de io terura: nun mi plene sentas la tutan terurecon de l' danĝero, en kiun mi ĵetis miajn karajn (Z); la bildoj de la nokto jam estis releviĝontaj en ŝi, kun sia plena terureco (Z).
  • teruriĝi
    Subite eksenti teruron.

    teruro


    Esprimoj

    For! vi kava, terura, konvulsia rigardo de la morto!
    Hundoj terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris.
    Li terure punis la kulpulojn.
    Mi revidas ĉiam en mia memoro la bildon de tiu terura nokto.
    Nun mi plene sentas la tutan terurecon de l' danĝero.
    Nura ombro teruris lin.
    Okuloj dilatitaj de teruro.
    Terurege suferi.
    Tiu forto de inercio terure malhelpis ĉiun nian paŝon.
    Tiuj kalumnioj donis terurajn fruktojn.
    Vi trovos ĉion terure malorda.
    Ĵetadi teruron sur la popolon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    terura,teruraĵo,terure,terureco,teruri,teruriĝi,teruro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    eksterordinare
    ekstreme
    timo

    Ankaŭ vidu:

    bildo. danĝero. diktaturo. hundo. morti.

    Iel rilatitaj:

    amx apokalipsx atakx bildx br! danĝerx diktaturx ekstremx ha! hundx mortx noktx ordinarx timx