ardi

  • Esti varmega ĝis koloro ĝenerale ruĝa aŭ blanka: en eleganta kameno ardis karboj (Z); ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj? (X); ardas fera stango en la fajro; bovo (bronza), en kies ardanta ventro la homeco rostiĝas (Z); ĉiuj skribitaj literoj momente ekardis, k malaperis en la flamo (Z).
    fajri, flami.
  • (f) Esti tre pasia, ekstreme viveca, fervora: siaj ardantaj okuloj (Z); febra volo ardas en liaj vejnoj; interna kolero, ĝojo ardis sur liaj vangoj; al li tutprave ŝi ardis kolere (G).
    boli.
  • arda
  • Varmega: arda forno (Z); ruĝarda, blankarda drato de inkandeska lampo; [geologio] ardaj nuboj.
  • Tre fervora, pasia: mi ebriigos vin per miaj ardaj kisoj (B); arda ĉevalo; arda atako; homo arda en la diskutado; ardaj deziroj.
  • ardo
    Varmego: oni ne povis elteni la ardon de la fajro; (f) li elverŝis sur lin la ardon de sia kolero (X).
  • ardato
    Io ardanta.
  • ardego
    Ekstrema ardo: kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego? (X).
  • ardeta
    Iomete arda: la ardeta lumo en la Crookes-tubo.
  • ardigi
    Meti en ardan staton: ardigi cindrigitan precipitaĵon; la forno estis ardigita treege (Z).
    hejti.
  • ardilo
    Inkandeska mufo.
  • alpardo
    Ruĝiĝo de la altaj pintoj de Alpoj tuj post la sunsubiro.
  • seksardo
    Perioda fiziologia impulso, kiu instigas la mamulojn (ekz. cervoj, kaproj) kopuli.
    amoro. [VIDU] oestro.

    Iel rilatitaj:

    alumetx amorx amx bolx braĝx fajrx fervorx flamx fornx inkandeskx korx lampx mufx oestrx pasix ruĝx varmx vivx