lerni

*lern/i (tr)

  1. Akiradi sciojn pri scienco, arto, metio ktp: lerni fremdan lingvon, la kalkulon, muzikon, komercon, la filozofion, la atomsciencon; lerni glitkuri (B), kudri (Z), pentri (Z), danci; rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo (Z); lerni el, per bona lernolibro; ĝi estis lernata de ili tri jarojn (Z); kio estas lernita, ne estas perdita (Z); tio estas lernita (ne propramova) ordono (Z); (abs) instruante, ni lernas (Z); lernu juna, vi scios maljuna (Z); suferinto pli valoras ol lerninto (Z).
    esplori, parkerigi, reciti, studi.
  1. Akiradi ag- aŭ pens-manieron per sperto: lerni prudenton (X), saĝon (X); mi lernis obeadi (Z); lernu paroli konvene! (Z); taksi la sanon ni lernas en malsano (Z); homo lernas la tutan vivon (Z); li multe lernis el siaj vojaĝoj; saĝa filo lernas de la patro (X); li lernos timi min ((Z); lernu esti forgesita kaj tamen vivi (Z); ho patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon? (Z); de tiuj fremduloj la popolo lernis malŝati la egiptajn diojn (Z).
  • lerno
    Ago lerni: lernojaroj, lernlibro, lerntempo.
  • lernadi
    Longe lerni: tage kaj nokte li nur lernadis (Z); lernadi kiom eble plej da vortoj (Z).
  • lernado
    Ago de tiu, kiu lernadas: lernado sen fruktoj ne restas (Z); ripetado estas la plej bona lernado (Z); lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon (Z); la lernado de la fremdaj lingvoj; vi estas liberigita de la lernado de multege da vortoj (Z). [VIDU] lernatingi, lernofako, lernoknabo.
  • lernaĵo
    Tio, kion oni lernas: peceto de talmuda komentario estas multe pli malfacila, ol ĉiuj aliaj lernaĵoj (Z).
  • *lernanto
    Tiu, kiu lernas: lernanto en la liceo, en la hejmo; li promenadis, akompanata de siaj lernantoj (Z); la ortografio [...] prezentas veran krucon por la lernanto (Z); se la lernanto scius bone sian lecionon [...] (Z); kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi! (Z).
  • *lernejo
    1. Loko, destinita por lernado: lernejo elementa, mez (grad)a, duagrada (SIN. mezlernejo), supera, teknika, komerca, politeknika (Z), faka, konfesia, laika; li devas forpreni sian filinon el la lernejo (Z); vizitadi lernejon; (f) viziti la vagantan lernejon.
      instituto, gimnazio, kolegio, liceo, seminario, vartejo.
    1. (f) ĉio, kio donas scion kaj sperton: li trapasis la severan lernejon de la vivo (ricevis instruadon de memsperto); instruita ĉe la lernejo de la malriĉeco (Z), malfeliĉo; tio estis la lernejo de sperto (Z).
  • lerneja
    Rilata al lernejo: lernejaj kursoj, lecionoj, knaboj (Z); lerneja sekreto ne iru al gazeto (Z).
  • lernejestro
    Direktoro de lernejo.
  • lernema
    Ema al lernado.
  • lernigi
    1. Fari, ke io estu lernata: oni lernigu al ili la skribadon (X); li lernigis al ŝi mortkanton (Z); lernigu al viaj filinoj funebran ploradon (X); lernigi al la infanoj respekton al maljunuloj.
    1. Fari, ke iu lernu: la sturno fajfis, kiel oni lin lernigis (Z); ili lernigis sian langon paroli malveron (X); sperto lernigas; mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj (X).
      instrui.
  • ĉeflernanto
    Lernanto, aparte progresinta, elektita de la instruanto por helpi al siaj kamaradoj.
  • *ellerni
    Lerni ĝis plena sciado: gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro (Z); 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro (Z); la ellerno de la novaj formoj (Z); arta lingvo estas nekredeble facila por ellernado (Z).
  • kunlernanto
    Kamarado de lernejo.
  • mallerni
    Malkutimiĝi je tio, kion oni lernis: mallerni malĝustan elparolon estas multe pli malfacile, ol lerni bonan.
  • memlerninto
    Tiu, kiu lernis mem, sen helpo; aŭtodidakto.
  • postlerneja
    Okazanta post la normala lernejtempo: postlerneja kurso, instruado.
  • senlerna
    Akirebla sen lernado: la senlerna uzebleco de la vortaro (Z).
  • *tralerni
    Lerni ĝis la fino de la libro.
  • faklernejo
    Lernejo, en kiu oni lernas difinitan fakon.
  • metilernanto (Z)
    1. Junulo, lernanta metion.
    1. La plej malalta el la tri rangoj de framasonoj.
  • mezlernejo
    Lernejo, destinata al studado post la unuagrada lernejo. SIN. duagrada lernejo.
  • stirlernejo
    Lernejo, kie oni instruis stiri veturilojn.
  • vartolernejo
    Lernejo, kie oni vartas, distras kaj preparas la infanojn al la ordinara lernejo.
    infanĝardeno.

    lerni


    analfabeta.klera.eduki.varti.instrui.studi.lerni.el'lerni.pedagogo.lern'anto.studento.universitato.instituto.liceo.gimnazio.infan'ĝardeno.vart'ejo.lern'ej'o.lern'ano.kurso.klas'o.klas'ĉambro.leciono.lekcio.prelegi.lerno'libro.lern'ilo.vort'aro.scienco.slojdo.tasko.ekzerco.respondo.demando.ripeto.ekzemplo.konsulti -n.ekzamen'i.ekzamen'iĝi.poento.sukceso.fini.diplomo.tabulo.kreto.montr'ilo.tabelo.teko.kajero.krajono.skrap'gumo.
    Abisma, nesondebla nesciado.Abituriento.Admoni lernanton pro lia maldiligenteco.admoni. akiritaĵo.Al fiŝo ne instruu naĝarton.Altigi la nivelon de la ekzamenoj.Angulmezurilo aplikataj ekzercoj.apliki.arto.Asimili novajn sciojn.Asistanto de botaniko.aspiranto.Atendi kun streĉita atendo la rezulton de la ekzameno.Atendi rekompencon por sia bona konduto.Atesto pri lernado, pri kapableco (de instruado).averti.avertita.averto .Aŭskulti ies instruon.Aŭtodidakto.bakalaŭro.Bakalaŭro (posedas bakalaŭrecon).bublernejo.Cirkelo.cirkulero.civitana edukado.debutanto.Dediĉi multan tempon al lernado de lingvo.Dediĉi sin al instruo.denaska sciado.Deprimita de sia malsukceso (depresio).didaktiko.diplomi.Diplomo.Direkti ies studojn, lernanton.disĉiplo.docento.dogmaro.dogmema.dokta.Doktora tezo.doktoro.doktrino.edukado.eduki.edukisto.edukiteco.eduko.ekaŭdi.ekscii.eksperimentaj sciencoj.eksperto.Ekspliki tekston malfacilan, ekstemporale.ekzaktaj sciencoj.ekzameni.Ekzameniĝi.ekzameno.ekzercado.ekzerciteco.Ekzerco de legado, skribado.elementa lernejo.Elimina ekzameno.Elimini kandidaton.Ellerni.enmemorigi.erudicia.erudicio.Erudiciulo (profunda erudicio).erudiciulo.esplorado.esplori aferon.Esti anĝelo inter la homoj sed satano en la domo.Estri siajn afekciojn estas pedagogia postulato.etudo.fakinstruisto.fakkonanto.Faktoro de sukceso.fakulo.Fakultato pri beletro, juro, medicino.fakultato.Fari siajn klasikajn studojn.Fari ĉion necesan por sukcesi.farscio.fizika edukado.Forgumi krajonan noton.formi.fosi.freŝbakito.Frotgumo.funde esplori.fuŝmagiisto.gimnaziano.gimnazio.guverni.Gvidi, fari korespondan, vesperan, perfektigan fakultativan kurson.Havi fidon pri la sukceso.Havi la noton : tre bone, bone, ne tute bone, meze bone.Homo lernas dum sia tuta vivo.Honordoktoro.infanĝardeno.Infanĝardeno.informi.informita.informservo.Instituto.Instruado estas por ŝi vera apostoleco.instruado.Instruante, ni lernas.instruejo.Instrui ion al iu, instrui iun pri io.instruisto.instruita.instrukcio.Inteligenta : nivelo (debilulo, malfruiĝinto), kapablo(j).Inteligenteco.Intuicia scio.Juraj studoj.Kampanjo kontraŭ analfabeteco.kandidato.kapablo.kaŝslipeto.katedro.kateĥizi.katekizi.Kiom mi konas mian infanon, li sukcesos.Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.klarigo.klaso.klera.klerigi.Klerulo (lia profunda klereco).klerulo.Kolegio, liceo, gimnazio.kolegio.komencanto.kompetenco.kompetenta.komplika.kompreni.komprenigi.Konfesia, troloĝata, faka.koni.konstanta edukado.kursano.kurso.kutimo.La filozofian ŝtonon, la pulvon li ne elpensis.La frueco de lia inteligento estas mirinda.La honoro de nia familio.La noto kvar signifas : bone.La troŝarĝado de la lernejaj programoj.laika instruado.lekcio.lektoro.Lernanto naturdotita, diligenta, boha, atenta, pigra, nove bakita ; laplej forta (en ĉio, en sia klaso), "asidua" (al la lernejo).lernanto.Lernejo elementa, mezgrada, duagrada, supera, teknika, komerca,politeknika.Lernejo por malfruiĝintoj.lernejo.Lerni el la propra damaĝo.lerni.lernoknabo.lernolibro.lernoservo.lerta.lerteco.Li havas ĉiujn atutojn por sukcesi.Li ne estas aglo.Li neniam venkis la alfabeton.Li ricevis du nulojn ĉe la ekzameno.Li sukcesis ĉe la ekzameno, sukcese trapasis la ekzamenon.Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.Libraj scioj.liceano.licencio.licenciulo.liceo.Likvidi la analfabetecon ĉe la popolo.Liniilo.magilernanto.magistro.malfacila.malŝati.Marko de bona konduto.mastro.memkono.Memorkapablo estas necesa por bona lernanto.memuaro.metilernado.metodo.mezgrada instruisto.Mi deziras al vi sincere la plej bonan sukceson.Ministerio pri Nacia Edukado.Multesperiga infano.naturaj sciencoj.Natursciencoj, homaj sciencoj.Ne povi distingi inter sia dekstra kaj maldekstra mano.nekomprenebla.Neniu scias ĉion.neofito.Nesatigebla sciavido.nesufiĉa instruiteco.novico.observo.Ortilo.Ovo kokinon ne instruas.Papage ripeti gurditan lecionon.Parkeri la regulojn sen asimili ilin.Parkerigi.pedagogiisto.Pedagogio estas arto (aktiva, pasiva pedagogio).pedagogio.pedagogo.pentrostudento.Pluvas punoj.povoscii.praktiko.prelego.Preni privatajn lecionojn pri la angla lingvo.preskribo.prezenti.Prezentiĝi antau ekzamenonto.prihomaj sciencoj.privata lernejo.privatdocento, libera docento.Profesora tono, aŭtoritato.profesori.Profesoro de (pri) matematiko.profesoro.profundigi.progresi.progreso.publika instruado.publika lernejo.rajdarto.Realigi, plenumi la esperojn sur lin metitajn.Reciti sian lecionon.rekomendo.rektoro.religia instruado.Ricevi la plej altan noton.Rikolti laŭrojn.rimedo.Ripetado estas la plej bona lernado.sciado.scioplena.scipovi.scoienculo.seksa edukado.Sensukcese kandidatiĝi.sistema.sistematiko.skizo.skolnaski.skolo.Skribopuno.Slojdo.sperta.spertado.sperti.sperto.spertulo.Stipendio.strukturi.studejo.Studento pri botaniko.studento.Studi sub profesoro K.suflorslipeto.supera instruisto.superaj lernejoj.Superi la rivalon per du poentoj.Supoze ke ĉio prosperos, vi sukcesos.supraĵa kono.ŝati.Tarnistro.teorio.Testi lernanton.tezo.tinturo.Tiu unua sukceso estas bona aŭguro por la fina venko.Trapasi ekzamenon.trejnado.trejnekzercoj.tutsperta.uzindikoj.uzinstrukcioj.Vartejo.Viziti la vagantan lernejon.zorge ekzameni.
    instrui.

    Bildvortaro


    72-01 -46 : klasĉambro de elementa lernejo; klasĉambro de bazlernejo
    72-01 : tablo por kvaropo; gruptablo
    72-02 : lernejanoj, grupe sidantaj
    72-03 : respondpeto per manlevo; respondpeto
    72-04 : instruisto
    72-05 -08 : instruista tablo
    72-06 : klaslibro
    72-07 : skribilpleto
    72-08 : skribsub(met)aĵo; subplato por skribado
    72-09 : montrilo; montrobastono; indikbastono
    72-10 : skribtabulo triparta; triptikeca tabulo
    72-11 : mapohoko
    72-12 : kretujo; kretobreto
    72-13 : kretoj
    72-14 : tabuldesegnaĵo
    72-15 : skema desegnaĵo; skemo
    72-16 : flanka turnebla tabulo; klapebla flankotabulo
    72-17 : projekciekrano
    72-18 : triangula liniilo; ortangulilo; ortilo
    72-19 : angulmezurilo
    72-20 : gradigo; divido laŭ gradoj; gradaro
    72-21 : tabulcirkelo; kretcirkelo
    72-22 : spongujo; spongopelvo
    72-23 : spongo
    72-24 : klasoŝranko
    72-25 : mapo; murmapo
    72-26 : brika muro; brikmuro
    72-27 : surfenestra pentraĵo, per fingrofarbo
    72-28 : desegnaĵoj de gelernantoj
    72-29 : lernejaj tornistroj; lernejaj dorsosakoj
    72-30 : antaŭfako; antaŭpoŝo
    72-31 : ŝultrorimenoj
    72-32 : lerneja teko
    72-33 : tenilo; anso
    72-34 : ŝultrorimenoj
    72-35 -40 : skribilujo; plumujo
    72-36 : zipo
    72-37 : fontoplumo
    72-38 : krajono
    72-39 : feltoskribilo
    72-40 : farbokrajono
    72-41 : vakskrajono
    72-42 : ringokajero
    72-43 : legolibro
    72-44 : ortografiolibro
    72-45 : ekzerckajero
    72-46 : skribokajero
    72-47 -85 : praktikejo; ĉambro por manlaboroj
    72-47 : labortablo; stablo
    72-48 : ŝraŭbopremilo; vajco
    72-49 : premstango; kverstango
    72-50 : tondilo
    72-51 : glusurfaco
    72-52 : glutubo
    72-53 : tubofermilo; tuboĉapo
    72-54 : arabeskosegilo
    72-55 : segilklingo
    72-56 : lignoraspilo; lignofajlilo
    72-57 : enpremita, premfiksita lignaĵo
    72-58 : gluujo; glupoto
    72-59 : glupeniko
    72-60 : tabureto
    72-61 : balabroso
    72-62 : polvoŝovelilo
    72-63 : rompopecoj; fragmentoj; rubaĵoj; defalaĵoj
    72-64 : elektra emajliga forno
    72-65 : kupra krudpeco
    72-66 : emajlopolvo
    72-67 : fajna kribrilo
    72-68 -81 : laboraĵoj de lernantoj
    72-68 : argilaj objektoj; argilaj figuroj
    72-69 : kolorvitra ornamaĵo fenestra; fenestra ornamaĵo el kolorvitro
    72-70 : mozaikbildo el kolorvitro; vitrala objekto; vitralo
    72-71 : mobilo
    72-72 : kajto; flugdrako
    72-73 : ligna konstruaĵo
    72-74 : plektaĵo el dratoj; dratplektaĵo
    72-75 : marionetoj
    72-76 : argilaj maskoj
    72-77 : kandeloj; fandokandeloj; vakskandeloj
    72-78 : lignaĵoj; lignoskulptaĵoj
    72-79 : argila kruĉo
    72-80 : geometriaj figuroj
    72-81 : lignaj ludiloj
    72-82 -85 : rezervo de laborilmaterialoj
    72-82 : lignostoko
    72-83 : farbo por lignogravuraĵoj
    72-84 : farbopenikoj
    72-85 : sako kun gipso
    73-01 -40 : duagrada lernejo (specoj: duagrada bazlernejo; 10-klasa bazlernejo; gimnazio; liceo)
    73-01 -13 : instruado de kemio; instruado de ĥemio
    73-01 : ĥemiĉambro kun ŝtupare aranĝita benkaro)
    73-02 : ĥemi-instruisto
    73-03 : eksperimenta tablo
    73-04 : akvokonekto; akvokrano
    73-05 : kahelita laborsurfaco
    73-06 : deflua pelvo; elverŝa lavabo
    73-07 : vidigilo; ekrano por instruprogramo
    73-08 : tablo por lernanto kun eksperimenta ekipaĵo
    73-09 : elektra konekto (konektingo)
    73-10 : retroprojekciilo (tagluma projekciilo) (11, 12)
    73-11 : metloko por travideblaj folioj; objektotablo; tralumiga plato
    73-12 : optika aparataro; projekcia optikaĵo kun angulspegulo; aparataro kun turnospegulo
    73-13 : projekcia tablo
    73-14 : biologia kabineto
    73-15 : skeleto; ostaro
    73-16 : kranikolekto kun modeloj kaj muldaĵoj de kranioj kaj kranikalotoj de diversaj evoluperiodoj de la homo
    73-17 : prepartablo
    73-18 : flakonoj kun ĥemiaĵoj
    73-19 : gasokonektilo
    73-20 : petripelveto*; bredoskatoleto por mikroorganismoj
    73-21 : mezurcilindro
    73-22 : laborfolioj (lernmaterialo)
    73-23 : lernolibro
    73-24 : bakteriologia kultivaĵoj
    73-25 : kovilo; inkubatoro
    73-26 : sekigrako por provtuboj
    73-27 : gaslava botelo
    73-28 : akvopelvo
    73-29 : deflua lavabo
    73-30 : lingvolaboratorio
    73-31 : murtabulo
    73-32 : instruista aparataro kun centra ŝaltejo
    73-33 : kapaŭdiloj
    73-34 : mikrofono
    73-35 : orelkonko
    73-36 : remburita aŭdilbendo; aŭdilarko
    73-37 : kaseda registrilo por instruaj kasedoj
    73-38 : laŭtecregilo por voĉo de lernantoj
    73-39 : laŭtecregilo por instruprogramo
    73-40 : ŝaltiloj; regklavoj; ŝaltbutonoj; regbutonoj

    Iel rilatitaj:

    abocx akademix amx aŭtodidaktx edukx ekzamenx ekzemplx esperx esplorx facilx fakx fizikx fundx infanx informx instinktx instrux inteligentx jarx kajerx kapablx klarx knabx komencx kompetentx komplikx komprenx konstrux konx korespondx kursx kutimx lecionx legx librx lingvx matematikx memorx metodx montrx necesx nivelx notx pedagogix pensx perfektx praktikx prelegx presx prezentx profesorx programx proprx regulx rekomendx religix ripetx sciencx scix servx signifx sistemx spertx strukturx studx sufiĉx sukcesx taskx tekstx tempx teorix universitatx verx vortx