-em

*-em/


I- Sufikso , montranta ĝenerale inklinon al io k uzata por signifi:
  1. Inklina je: laborema (Z), kolerema, babilema (Z), mondema; timema (Z); dormema (Z); falsema buŝo (Z); purema (Z); verema (Z); muzikema (Z); virtema (Z); gastema (Z); ekonomiema (Z); dogmema (Z); altrudiĝema, bataleme (Z); singardema (Z); kredema; drinkemulo (Z).
  1. Kapabla je: eksplodema substanco; inventema menso; produktema grundo.
    iv/em.
  1. Elmetata al: mortema (Z), erarema (Z), rompiĝema (Z); mortemulo (Z).
  • RIM. 1 Kun rad. , esprimanta econ, abstraktaĵon aŭ personon, oni povas ankaŭ uzi suf-e anst. 'em' la rad-on 'am', kiu tamen pli insistas pri la konscieco k volateco de la inklino: verama, varmama, gastama, ekonomiama, glorama (amanta veron, varmon ktp).
  • RIM. 2 La suf. 'em' havas ordinare la sencon de daŭra aŭ kutima inklino: kolerema; ŝparema (Z); nelacigema spirito (Z); kiel rapidemaj bildoj de magia lanterno (Z); ŝi forpuŝadis tiujn dubojn de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por siaj fortoj (Z). Sed, ĉe kelkaj rad-oj, kies signifo tion ebligas, 'em'-vorto, uzata en kunteksto, esprimanta provizoran staton (ekz. kun verboj 'havi', 'senti' ks), povas esprimi nedaŭran, laŭcirkonstancan inklinon: senti dormemon, vomemon, venĝemon; mi esprimas [...] dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi (Z).
    RIM. 3 En tiaj subst-aj kunmetaĵoj, Z. plej ofte almetis la suf-on 'ec' al la suf. 'em' (konservemeco, malkaŝemeco ktp); tiu pleonasmo malaperis.
  • II- Memstare uzata morfemo, signifanta prefere nedaŭran inklinon al io: mi estas ema akcepti vian proponon; mi estas ema al akcepto je via propono; ne havi la plej malgrandan emon al io; mi estas laca k emas dormi; lia sintenado emigis min al pardono.
    tendenco.

    -em

    PMEG: [em]

    daŭra aŭ kutima inklino. elmetata al. -iv. senti. sufikso. tendenco.

    Iel rilatitaj:

    agordx amx facilx