trinki

*trink/i (tr)

  1. Preni en la buŝon kaj gluti (likvon): trinki akvon, lakton, kafon; trinki sian urinon (X); trinki vinon el vazoj (X), akvon el puto (X); la maljunaj virinoj trinkas brandon (Z); la urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj (Z); la gastoj trinkis po glaseto da vino (Z) (trinkis vinon po glaseto); mi trinkis ja unu solan glason da punĉo (Z); trinki glason da teo (Z); manĝu de mia pano kaj trinku el la vino, kiun mi enverŝis! (X); (abs) kiel soifanto sonĝas, ke li trinkas (X); kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas (Z); la vilaĝano trinkis kaj fariĝis bonhumora (Z); manĝi kaj trinki (1 vivteni sin; 2 festeni; 3 kunvivi); ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos (X); la Fariseoj diris al la disĉiploj: Li manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj! (N).
    drinki.
  1. Fari tiun agon, kiel signon de bondeziro: la reĝo tiam trinkos pro la sano de sia fil' Hamleto (Z); la reĝino feliĉon vian trinkas nun! (Z); tempas manĝi kaj trinki sanon de Juĝisto! (G); la ĉampano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de la novaj gefiancoj trinkita (Z).
    tosti.
  1. (f) Partopreni en io: trinki la akvon de Leteo (forgesi); trinki el la fonto de la Muzoj (inspirigi); nun mi volonte trinkus sangon (Z) (mortigus homojn); Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero! (X); homo abomeninda, kiu trinkas malbonagojn kiel vinon (X); kiom da miloj, kiuj trinkis ĝis plena ebrieco el la pokalo de la volupto! (Z); ĉiu, kiu neinde trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro (N).
  • trinko
    Ago de iu, kiu trinkas: de lia viv'aranĝo estas trinko kaj manĝo (Z); akcepti nur unu trinkon da alkoholo.
  • trinkado
    Ripeta aŭ daŭra trinko: la trinkado estis en ordo (X); trinkado de vino devas ĉiam resti modera; ĉi tie la trinkado estas multekosta. [VIDU] trinkangulo, trinkokuraco.
  • trinkaĵo
    Tio, kion oni trinkas: alkoholaj, senalkoholaj trinkaĵoj; varmaj trinkaĵoj; glaciigita trinkaĵo; la trinkaĵon oni donadis en oraj vazoj (X); aroma trinkaĵo (X).
    refreŝigaĵo.
  • trinkebla
    Tia, ke oni povas ĝin sendanĝere trinki: krano por trinkebla akvo.
  • trinkejo
    1. Loko, kie oni povas ricevi trinkaĵojn.
      drinkejo.
    1. Loko, kie la bestoj trinkas.
  • trinketi
    Trinki per malgrandaj glutoj: ili trinketadis vinon (Z).
  • trinkigi
    1. Fari, ke iu trinku, doni al iu trinki: trinku kaj mi trinkigos viajn kamelojn (X); volu trinkigi nin! (Z); vi min manĝigos, mi vin trinkigos (Z) (servo postulas reservon).
    1. Fari, ke io estu trinkata: trinkigu al li akvon (X); mi trinkigus al vi la spicitan vinon (Z).
  • trinkujo
    Trogo, el kiu la brutoj trinkas.
  • eltrinki
    Malplenigi per trinko: eltrinki per unu tiro (Z); la ŝaŭmantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo (X); Roller rapide eltrinkas botelon da brando (Z).
  • maltrinki (fm, ŝerce)
    Urini.
  • amtrinkaĵo
    Magia trinkaĵo, por inspiri amon: M. kredeble povoscias fari amtrinkaĵojn, se ĉiuj knabinoj tiel enamiĝas je ili (Z); la amtrinkaĵo de Tristano.
  • birdotrinkejo
    Dipsako.
  • laktotrinkejo
    Butiko, kie oni trinkas nur lakton kaj laktaĵojn.
  • lektrinki
    Trinki, deprenante la likvon per la lango: kiel lektrinkas hundo (X).

    trinki


    Esprimoj

    Eltrinki per unu tiro.
    Havi bezonon trinki.
    Kun kiu vi festas, tia vi estas.
    Kunfrapi, tintigi la glasojn (honore al iu).
    Levi sian glason.
    Prediki akvon kaj trinki vinon.
    Preni bieron, kafon.
    Trinki akvon el glaso, el kavigita mano.
    Trinki pro ies sano.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    amtrinkaĵo, birdotrinkejo,eltrinki, laktotrinkejo, lektrinki,maltrinki,trinkado,trinkakvo, trinkangulo,trinkaĵo,trinkebla,trinkejo,trinketi,trinki,trinkigi, trinkmono,trinko, trinkokuraco,trinkujo, trinkvazeto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    likvo
    akvo
    alkoholo
    biero
    brando
    kafo
    kakao
    kefiro
    koktelo
    konjako
    kvaso
    lakto
    suko
    teo
    vino
    ĉampano

    ebria
    sobra

    drinki
    gluti
    soifi
    suĉi
    tosti

    dipsako (birdotrinkejo)
    kompoto
    refreŝigaĵo (trinkaĵo)

    Ankaŭ vidu:

    glaso, taso, kaliko, kamelo

    Iel rilatitaj:

    akvx alkoholx amx angulx aperitivx bierx birdx botelx brandx buŝx cidrx citronx dipsakx drinkx ebrix festenx festx freŝx fruktx glasx glutx honorx hotelx kafx kakax kalikx kamelx kefirx koktelx kompotx konjakx kuirx kuracx kvasx laktx legomx lekx likvx manĝx monx satx sobrx soifx spicaĵx sukx suĉx tasx tex tostx trogx urinx vazx viandx vinx ĉampanx