intima

*intim/a

  1. Ekzistanta tute interne, ne aperanta ekstere; nepublika: intimaj sentoj, konvinkoj; la intima vivo; intimaj aferoj; intima (senceremonia) vizito, festo.
  1. Karakterizata de profunde komunaj sentoj kaj plena konfido kaj senĝeneco: intima amiko (Z); vivi kun iu en intima amikeco (Z); intimaj interrilatoj; intima interparolado; (f) E. estas al li egale intima (malfremda, senĝene uzata) kiel la gepatra lingvo.
    familiara, hejmeca.
  • intime
    En intima maniero: intime konata; io intime konsciata; (f) intime miksi du substancojn.
  • intimaĵo
    Io konata nur de oni mem, aŭ de intimaj amikoj.
  • intimaĵoj
    1. Senĝenaj gestoj, amikaj karesoj.
    1. [JURO] Seksaj interrilatoj.
  • intimeco
    Eco de io intima: vivi en intimeco kun iu; en la intimeco de sia ĉambro; intimece briletis la literoj (Z).
  • intimismo
    Skolo, eco de intimistoj.
  • intimisto
    1. [BELETRO] Poeto, kiu celas esprimi la plej intimajn kaj diskretajn emociojn.
    1. [BELARTOJ] Pentristo, kiu kutime prezentas intimajn, hejmajn scenojn.
  • intimulo
    Persono alligita al alia per reciprokaj sentoj kaj plena konfido.
    konfido, konfidenculo.

    intima


    Iel rilatitaj:

    aferx amikx amx fratx hejmx mi pensx