trafi

*traf/i (tr)


I-
  1. (iu ion konkretan) Atingi per ĵetita objekto tion, kion oni celis: trafi iun per kuglo (B); li trafis la Filiston en lian frunton (X); trafi du celojn per unu ŝtono (Z) (pf); celi anseron, trafi aeron (Z); li batis nur la malplenan aeron, la kulojn li ne povis trafi (Z); (f) trafi per la parolo rekte en la vizaĝon (Z); (abs) homo pafas, Dio trafas (Z); (analoge) fusilo, kiu trafas ĝuste.
  1. (io iun aŭ ion konkretan) ĵetite aŭ movate, atingi ion celitan: la kuglo trafis lin meze en la frunto; fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis (Z); la sago trafis rekte en la celtabulon; ĉiuj frapoj lin trafis; (abs) vidas okulo, sed mano ne trafas (Z); (f) la mateno trafis ilin en ĥebron (X).
    kapti, tuŝi.
  • II-
    1. (iu aŭ io ion konkretan) Hazarde renkonti ion, kio difektas, endanĝerigas aŭ minacas: li trafis tripiedon kaj vundis brovon (Z); li trafis el sub la pluvo en riveron (Z); trafi de Scilo al ĥaribdo (Z) (de malbona stato al pli malbona); trafi per la vizaĝo en la koton (Z); la veturilo trafis en kavon; trafos hakilo al ligno malmola (Z) (pf); trafis pugno pugnon (Z); la kolumo okaze trafis en lavotan tolaĵon (Z); kelkaj el tiuj libroj trafis en la manojn de la imperiestro (Z); (f) trafi en malfavoron.
      fali.
    1. (io abstrakta iun) Hazarde koncerni, impresi, afekcii, kun malbona efiko: gripo ĵus min trafis; li estas trafita de kancero; ĝin trafis morto (Z); nenio malbona trafos virtulon (X); mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj min trafis (Z); malfeliĉo trafis lin (Z); ankaŭ en B, trafis tiam la hebreojn multe da suferoj kaj mizeroj (Z); neniu scias, kio morgaŭ lin trafos (Z); ĉio ĉi trafis min kiel tondro (B); tiuj vortoj trafis la koron de Inger (Z); ili lotis, kaj la loto trafis Jonan (X).
  • III-
    1. (iu iun aŭ ion) Hazarde renkonti, trovi ion bonan: la bovoj de tempo al tempo haltis, kiam ili trafis freŝan herboloketon (Z); en mia vagado mi trafis originalan homon; trafi la ĝustan vojon, respondon, sencon; trafi bonan akcepton (Z).
  • trafo
    Ago de iu aŭ io trafanta: la trafo de liaj sagoj estis ĉiam ĝusta; ne evitebla trafo de spado; li suferas trafon de sinusito; li povas moki min, mi estas indiferenta al liaj trafoj.
  • trafa
    Tia, ke ĝi ĝuste atingas la celon: trafa respondo, argumento, demonstro.
  • trafe
    En tute taŭga kaj alcela maniero: trafe juĝi aferon; trafe kopii ian manieron de parolado kaj irado (Z); trafe aŭ maltrafe (Z) (hazarde, laŭ la ŝanco).
  • trafebla
    Tia, ke estas eble ĝin trafi: celu nur trafeblajn celojn.
  • trafiĝi
    Iĝi trafita: li trafiĝis de falanta tegolo kaj mortis.
  • trafite!
    [SPORTO] Krio, sciiganta aŭ konfesanta, ke la celo estis trafita: (Ili skermas) Nun denove trafite! (Z).
  • maltrafi
    Kontraŭvole ne atingi la celitaĵon: kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon (Z); maltrafi leporon (B); kiu eĉ plej bone pafas, tamen iam maltrafas (Z); kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas (Z).
    malsukcesi.
    RIM. 'mal' prezentas la malon nur de la sencoj I- de la rad. kaj egalvaloras al 'mis'.
  • maltrafo
    Ago de iu, io maltrafanta: lia ŝerco montriĝis pura maltrafo.
    fiasko, mis/.
  • mistrafi
    Trafi ekster la celo.
  • nemaltrafebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin maltrafi: nemaltrafebla celo; tiu gago havas nemaltrafeblan ridefikon.


    Artilerio peza, longtrafa. atingi. Celi nur trafeblajn objektivojn. Ĉi tio trafis min kiel tondro. disreviĝi. Doni, maltrafi la replikon. Efika trafdistanco de kanono. epidemio : kiam infekta malsano trafas multajn homojn samloke kaj samtempe. Esti trafita en akcidento de aviadilo. fiaski. frapi. Fulmo : trafita de la fulmo ; altan arbon batas la fulmo. Fusilo, kiu trafas ĝuste. Ili lotis kaj la loto falis sur lin, trafis lin. ĵeti. Kuglo trafis lin meze en la frunto. La ŝerco maltrafis, retrotrafis. malsukcesi. maltrafaĵo. Meti la fingron sur ion (serĉante trafi ion). Pafi paseron, kaj trafi anseron. Suferi trafon de singulto, de brusta seka tuso. Tio trafis min kiel tondro. trafi : sukcesi atingi lokon celitan; kiam ĵetita ŝtono aŭ pilko aŭ pafita kuglo atingas la punkton, kiun oni volas, ke ĝi atingu; suferigi; sukcesi renkonti; hazarde renkonti. tuŝi, apudi, trafi, koncerni.
    celo. direkto. pafi. preciza. tuŝi.

    Iel rilatitaj:

    afekcix agx amx apud arestx atingx celx direktx fulmx hazardx pafx pilkx precizx ricevx trovx tuŝx