homo

*hom/o

  1. [ZOOLOGIO] G. (Homo) de mamuloj , karakterizata de vertikala teniĝo, forte evoluinta cerbo kaj parol kapablo; ĝi ampleksas la fosiliajn sp-ojn: lerta homo (Homo habilis), de -2,5 ĝis -1,6 milionoj j, en Afriko:
  • rekta homo
    (Homo erectus kaj H. elgaster), de -1,9 ĝis -0,3 miliono j, en Afriko, Azio kaj Eŭropo;
  • saĝa homo (Homo sapiens)
    kiu en Eŭropo unue troviĝas sub la formo de neandertala homo (H. sapiens neandertalensis) kaj ĉ. -38 000 j estis anstataŭita de la homo de Kromanjono (H. sapiens sapiens), moderna homo, samspecia kiel la nuna homo: kavernloĝantahomo; la longkrania, larĝkrania homo; la mediteranea, la pigmea , la alpa homo; (analoge) suno, kiu disfandas la neĝan homon (Z).
    1. Ano de tiu genro, rigardata kontraste al aliaj specioj: infano ne estas matura homo (Z); Dio kreis la homon [...] en formo de viro kaj virino (X); laŭ la leĝoj kaj moroj homaj, virino ne estas homo, virino estas objekto (Z); al hundo bastono, al hom' leciono (Z); homo proponas, Dio disponas (Z); mi estas nur homo! (mi ne faras miraklojn); la Filo de homo (N) (Jesuo).
    1. Individuo el tiu genro, rigardata kiel havanta apartajn ecojn: nun ŝi estas tuta homo (Z); la plej danĝera homo-malbona in' en domo! (Z); kvankam reĝo, li estis tamen homo; kiom da homoj, tiom da gustoj (Z); vesto homon prezentas (Z); ĉiu homo amas sin mem (Z); malfeliĉo ofte kunigas la homojn (Z); homo bonkora (X), kulpa (X), kolerema (X), malpia (X), saĝa (X), honesta (X), malnobla (X); granda homo (Z); vi formetu la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj (N).
    1. Ano el tiu genro , rigardata kiel unuo inter multaj: vi ekstermos tiun ĉi popolon kiel unu homon (X); du homoj povas pli multe fari ol unu (Z); sur la bordo de la maro staris amaso da homoj (Z); suferoj sufokas kaj homoj mokas (Z); he! homoj! kaptu! tien kuris ŝtelistino! (Z); da homoj piedirantaj estas malpli (Z); jen mia homo de antaŭe! (Z); ekstere atendas homo (Z).
      persono , oni, iu.
    1. Servisto, domano: mi ne kuraĝis sendi iun el miaj homoj (Z); ili forsendis la sklavon de Abraham kaj liajn homojn (X).
  • *homa
    Rilata al homo: homa buŝo (X), prudento (X); homa svarmo (Z); ne ĉiam daŭras homa sufero (Z); la homaj sentoj; ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion (Z); homa ordono (X).
    humana .
  • homaro
    La tuto de la homoj: Z. estis bonfaranto de la homaro; peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro (Z); la bela sonĝo de l' homaro (Z); ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro (Z).
  • homarano
    1. Homo, konsideranta sin solidara kun la tuta homaro.
      internaciisto , kosmopolito , mondcivitano , sennaciulo .
    1. Membro de la homaranismo: homaranaj kunvenoj (Z), temploj (Z), kalendaroj (Z).
  • homaranismo
    Politika-religia doktrino, iniciatita de Zamenhof por servi kiel ponto inter la liberpensuloj el ĉiuj komunumoj: la homaranismo estas celado al pura eco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco (Z).
    hilelismo, interna ideo.
  • homeco
    Eco de la homo, naturo de homo.
    humaneco.
  • hometo
    Malalte kreskinta homo: malfeliĉa hometo! (Z).
  • homido
    [BIBLIO] Homo, simbole konceptata: kio estas homido, ke Vi pensas pri li? (X); Liaj palpebroj esploras la homidojn (X).
    filo de homo.
  • homiĝado
    [PALEONTOLOGIO] Tuto de la biologiaj kaj sociaj procezoj, kiuj ebligis la transiron de ankoraŭ besta praulo ĝis la moderna homo.
  • homino
    Ino de la specio homo.
  • homedoj
    [PALEONTOLOGIO] Familio (Hominidae) de primatoj , entenanta la ĉimpanzojn, la gorilojn kaj la homenojn.
  • homenoj
    [PALEONTOLOGIO] Subfamilio (Homininae) de homedoj, ampleksanta la aŭstralopitekojn, la praantropojn, la fosiliajn kaj la nunan homojn.
  • homizi
    [FARMACIO] (pp besta lakto) Industrie modifi, por ke ĝi laŭkonsiste estu kiel eble plej simila al la homa lakto.
  • homoideoj
    [PALEONTOLOGIO] Superfamilio de primatoj (Hominoidea) entenanta tri familiojn: la gibonedojn, la orangutanojn kaj la homedojn.
  • homamo
    Amo al la homoj: mi pro kristana homamo volas, ke [...] (Z).
  • homplena
    Plena de homoj de loĝantoj, pasantoj ktp.
  • ĉiuhoma
    Rilata al, koncerna je ĉiu homo sen diferenco de gento , nacio ktp.
  • interhoma
    Koncernanta la rilatojn inter homoj.
  • komunehoma
    Komuna al ĉiuj homoj: lingvo komunehoma (Z).
  • kvazaŭhomo
    1. Manekeno .
    1. ĉifonfiguro.
  • malhomo
    Malhumana homo, monstro : hontu vi, malhomoj! (Z).
  • nehoma
    Fremda al la vera homo.
  • prahomo
    La homo en sia primitiva stato.
  • senhoma
    Neloĝata de homoj: la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko (Z).
  • senhomigi
    Senigi je loĝantoj: pesto kaj milito senhomigis la tutan landon.
  • superhomo
    Homo havanta eksterordinare superajn kvalitojn, kapablojn, povojn: Niĉeo anoncis la alvenon de la superhomo; superhoma tasko.
  • grandhomeco
    Eco de granda homo, noblanimeco: manio de grandhomeco (Z).
  • multehoma
    Homplena: la urbeto ne estas tre multehoma (Z); formoj, kiuj post multehoma praktika uzado montriĝis nebonaj (Z); tie estas tiel malvarme, multehome! (Z).
  • afiŝhomo
    Homo, kiu iras sur la stratoj, portante afiŝtabulon sur la dorso.
  • kavernhomo
    Prahistoria homo.
  • pajlohomo
    Persono, sub kies nomo alia negocas aŭ komandas.
  • ranhomo
    Specialisto, kiu, ekipite per kaŭĉuka kombineo, spirmasko kaj aerujo, kapablas sin movi kaj labori sub la akvo dum iom longa tempo.
  • homo/
    [KEMIO] Prefikso , montranta homogenecon en la strukturo de molekulo, precipe pp polimero konsistanta el la sama mero: homopolimero, homopolisakarido.
    hetero/.
  • RIM. La vortkomenco 'homo' troviĝas en neanalizeblaj vortoj: homofono, homologa, homonimo k.a.

    homo


    Esprimoj

    Homoj ne ĉiam racie agas
    Ĉiu homo amas sin mem
    Tiom da homoj, tiom da gustoj.
    Malfeliĉo ofte kunigas la homojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

     grandhomeco, homa, homama, homamaso, homamo,homaranismo,homarano, homaro, homeco, homevitulo, homido, homino,homizi,homiĝado, homlaŭso, hommalamo, hommanĝanto, hommurdo,homoideoj,homplena, homunkulo, interhoma, kavernhomo, komunehoma,kvazaŭhomo,lerta homo, malhomo, multehoma, nehoma, neĝhomo, prahomo,ranhomo,rekta homo, saĝa homo, senhoma, senhomejo, senhomigi,superhomo,unuhome, ĉiuhoma

    Unuaj lernendaĵoj

    amiko , avo , doktoro, edzo , familio, filo , frato, fraŭlo , homo , infano , juna, knabo , kuzo, nepo , nevo, onklo , patro, persono , popolo , sinjoro , viro

    El la malnova greka ἀνθροπος (homo)

    antropo , antropocentra , antropofagismo, antropofago,antropoidoj,antropologio, antropologo,antropometrio, antropomorfa,antropomorfismo,antropomorfo, antropomorfoj,filantropio, filantropo ,mizantropeco, mizantropo , parantropo , pitekantropo ,praantropo, sinantropo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    homedoj
    homenoj

    homo primitiva

    antropopiteko
    aŭstralopiteko
    prahomo
    troglodito

    nigra homo

    pigmeo
    negro
    bantuo
    berbero
    mulato

    ruĝa homo

    indiano
    mestizo

    flava homo

    ajnuo

    mongoloida homo

    madjaro

    homo el pacifikaj insuloj

    aŭstonezia homo
    aŭstraloida homo
    maorio
    papuo

    blanka homo

    arjano
    kreolo
    heleno
    arameo
    judo
    bedueno
    cigano

    atikano
    germano
    batavo
    alemano
    balto
    kelto
    britono
    barbaro

    homo

    alpa
    larĝkrania
    longkrania
    matura
    mediteranea
    moderna
    neandertala

    antropocentra
    antropoido
    antropologo
    antropometrio
    antropomorfa
    antropofago
    antropopiteko

    animalo  
    besto
    dupiedulo
    estaĵo
    homenoj
    homo habilis
    homo sapiens
    kanibalo
    kavernulo
    kreitaĵo
    kromanjono
    mamulo
    vivulo


    ano
    adoleskant(in)o
    aliulo
    bonulo
    frunaskito
    geniulo
    homfrato
    individuo
    infano
    ino
    junulo
    manekeno
    paroĥano
    parokano
    privatulo
    proksimulo
    samspeculo
    similulo
    ulo
    persono
    pigmeo
    virino


    gibono
    gorilo
    orangutano
    parantropo
    primato
    simio
    ĉimpanzo


    beletristo
    internaciisto
    kosmopolito
    literaturisto
    mondcivitano
    multfakulo
    sennaciulo


    genro
    gento
    humana
    humaneco
    nacio
    socio


    antaŭnomo
    cerbo
    digesto
    iu
    lakto
    lingvo
    monstro
    nomo
    oni

    parolo
    rekte
    sekso
    vertikale


    aĝo .
    anatomio .
    esti .
    fiziologio .
    morto .
    korpo .
    sociologio .
    sekso .
    ŝajni .
    vizaĝo .

    Iel rilatitaj:

    -ul Adamx Kromanjonx aborigenx ajnux alemanx amikx amx anatomix animalx antropocentrx antropofagx antropoidx antropologx antropometrix antropomorfx antropopitekx antropx aramex arjanx artefaktx atikanx avx aĝx aŭstralopitekx baltx bantux barbarx batavx beduenx berberx bestx bonx britonx brutx buŝx cerbx ciganx digestx doktorx donx edzx estx familix filantropx filx fiziologix fratx fraŭlx genrx gentx germanx gibonx gorilx helenx homenx homx humanx ili indianx individux infanx internaciistx iu judx junx kanibalx keltx knabx korpx kosmopolitx kredx kreolx kromanjonx kuzx laktx leĝx liberpensulx lingvx literaturx loĝx madjarx mamulx manekenx manx maorix mediteranex mestizx mizantropx modernx mondcivitanx monstrx mortx mulatx nacix neandertalx negrx nepx nevx nomx oni onklx orangutanx parantropx parokanx parolx paroĥanx patrx personx pigmex pitekantropx plenx popolx primatx scix seksx sennaciulx simix sinantropx sinjorx sklavx sociologix socix trogloditx ulx vertikalx virx vizaghx ĉimpanzx ŝajnx