pardoni

*pardon/i (tr)

  1. Rezigni punon aŭ venĝon pro suferita ofendo aŭ maljustaĵo: pardoni ion al iu; pardoni iun pri io; pardoni al la malamiko lian kulpon (Z); kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu (Z); Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? (N); Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras (N); pardonu min, kara, amata Danielo! (Z); kiu (siajn pekojn) konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita (X); (abs) al homo pekinta senintence, Dio facile pardonas (Z).
    indulgi, korfavori, mizerikordo.
  1. Toleri ion senkolere: pardonu al mi, ke mi restis tiel longe (Z); pardonu min, ke mi nur aludas tion (Z); pardonu, ke mi ĝis nun ne respondis vian leteron (Z); pardonu, ĉu vi volas alproksimiĝi al mi la salujon?
  • pardono
    Ago, vortoj de tiu, kiu pardonas: pardono de iu al iu pri io; mi skribis al mia patro pri pardono (Z); pento, kaj tamen nenia pardono! (Z); fajron estingas akvo, pekon pardono (Z); li ne esperu pardonon! (Z); peti pardonon (pro ĝentileco). [VIDU] pardonpeti.
  • pardonebla
    Tia, ke oni povas ĝin pardoni: pardonebla eraro; nepardonebla krimo (B).
  • *pardonema
    Inklina al pardono: Dio favorkora, pardonema (X); pardonemeco superas justecon (Z); mi pardonemigos lin per donaco (X).
  • pardonigi
    Fari ke iu pardonu: humileco pardonigas eĉ grandajn krimojn (Z).
  • pardoniĝi
    Iĝi pardonita: per bono kaj vero pardoniĝas peko (X).


    Balbuti pardonon. Li ne esperu pardonon. Mi pardonas kondiĉe, ke vi neniam plu kulpu tiun kulpon. Pardonebla eraro, kulpo. Pardoni ĝis plena forgeso.
    Bati sin sur la bruston (pentosigne). Esti pura de peko. Kompreni la gravecon de sia kulpo. Konfesi sian kulpon. Pente bedaŭri. Prave punite, laŭmerite.
    admoni. riproĉi.

    Iel rilatitaj:

    -aĉ abomenx absolvx admonx amx bedaŭrx bonx dirx ekzemplx erarx esperx forgesx helpx konsilx kulpx lecionx malbonx mensogx moralx permesx promesx riproĉx saĝx stultx verx ĝentilx