fidi

*fid/i (tr)

  1. Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu en aferoj, kiuj koncernas nian sorton, feliĉon, sekurecon ks: forte sidas, kiu Dion fidas (Z); Dion fidu sed senfare ne sidu (Z); timiĝis la popolo kaj jam fidis nur je Ezopo (K); jam al mi fidu, ne maltrankviliĝu! (Z); blinde fidi al iu (Z); al amiko tro nova ne fidu (Z).
  1. Kredi al la efiko, taŭgeco aŭ valoro de io, kiel al garantio kontraŭ danĝero, risko ks: falos viaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis (X); jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita! (X); homo fidas, fortuno decidas; li fidis sian junecon, forton kaj laboremon (Z); vi fidis vian belecon (X), viajn proprajn fortojn (Z); fidu propran okulon (Z); mi fidas vian vorton (Z); kiam edzo fidas nian honestecon, ni prenas el la libereco nur tiom, kiom ni bezonas (Z); ne fidu heredon, fidu posedon (Z); ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu (Z); fidanta al vorto atendas ĝis morto (Z); fidata mono (akceptata de la publiko pro fido al la emisiintoj).
  • fido
    1. Tiu kormovo, per kiu ni fidas iun: meti sian fidon sur iun (Z); ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido (Z); trompi ies fidon (Z); ĉe plej granda fido memoru pri perfido (Z); (speciale pri Dio) al la Eternulo estu via fido (X); la fido, kiu estas en Kristo Jesuo (N).
      submetiĝo.
    1. Tiu sento de sekureco, kaŭzata de la kredo al la efiko, valoro de io: havi fidon pri la sukceso, pri sia estonteco.
    1. Religie bazita kredo 2: ni kredis en Kristo Jesuo, por ke ni praviĝu per fido al Kristo (N); fido aparte de faroj estas malviva (N).

    RIM. En tiuj ekzemploj 'fido' aspektas kiel sinonimo de 'kredo'. Sed la jena ekzemplo montras la diferencon: ankaŭ la diablo kredas je Dio, sed mankas al li la ĝusta fido.
  • fidebla
    Tia, ke oni povas ĝin fidi: la plano estas preta, fidebla, certa (Z); la elekto de fideblaj libroj (Z).
  • fidinda
    Tia, ke ĝi meritas fidon: fidinda amiko, metodo.
  • malfidi
    Tute ne fidi: malfidi ies promeson, kapablecon; li obstine malfidas la kuracistojn.
  • memfido (Z)
    Plena, senduba fido al sia saĝo, kompetenteco: lia memfido estas iafoje nervotikla.
    aplombo.
  • memfida
    Karakterizata de memfido: mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj (X); memfide alpaŝi la scenejon.
    fiera, memcerta.
  • mia (via...)fide
    Laŭ mia (via...) fido.
  • nefidinda
    Tia, ke ĝi ne meritas nian fidon: konante lian tro nefidindan karakteron, mi timas (Z); nefidinda espero (X).
  • tromemfida (Z)
    Ekscese, mise memfida.
    aroganta, fierega, malhumila.
  • bonafide
    [JURO] Agante kun honesta sincereco, sen intenco trompi.
  • malgrandfida
    [KRISTANISMO] Havanta ne sufiĉan fidon: ho malgrandfidulo, kial vi dubis? (N).

    fidi


    Al amiko tro nova ne fidu. Amikoj komunaj, fidindaj, nedisigeblaj, intimaj, ĉiamaj. fidinda. fidinde. fidi al, fidinda. Havi fidon pri la sukceso, pri sia estonteco. Konduki iun kiel ŝafidon al la buĉo. La spirito de nia armeo estas malfidinda. Ne fidu heredon, fidu posedon. Sajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.

    angulfidela. fidela. fideli. Jen la fidela bildo de mia situacio. Ĵuru al mi per Dio, ke vi ne agas malfidele. Malestime, abrupte, malfidele turni la dorson al iu. malfidela memoro Persisti, stari fidele ĉe siaj principoj. Resti fidela al siaj principoj. Si ne estis sufiĉe bona aktorino, por konvinki la edzon pri sia fideleco.

    konfidi. Mi montros min inda je via konfido. Oni ne devas havi tro da konfido al si mem. Postuli la konfidon de la Parlamento.

    La fortuno sin turnis kontraŭ li, lin forlasis, perfidis. Neglekti, malzorgi, perfidi amikon. Perfidi la edzinon, sekreton, sian aliancon, sian partion. Ŝtelisto ne perfidas ŝteliston.


    amiko. ami. bildo. edzo. elekti. feliĉa. fiksi. forgesi. justico. kredi. matematiko. memori. mensogi. ministro. opinii. paroli. politiko. valoro.

    Eble rilatitaj:

    aplombx, aŭtoritatx, bonx, bravx, certx, donx, -ebl, esperx, estimx, fidelx, juĝx, justx, komunx, konvinkx, monx, principx, sufiĉx, sukcesx, zorgx,