konfuzi

*konfuz/i (tr)

  1. Meti en tian malordon, ke oni ne plu povas distingi ion de alio: cindro sidis en liaj konfuzitaj haroj (Z); ni konfuzu ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia (X); liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, tamen ne frenezon montras (Z); subaĉeto konfuzas la aferojn de justuloj (Z); tio nur konfuzas la demandon; mi dankas vin, ke vi rakontas al la knabo historiojn, sed vi ne devas konfuzi liajn ideojn (Z); eble la varmego konfuzas viajn pensojn (B); ŝia kapo estis tiel konfuzita, ke ŝi ne povis rememori [...] (Z).
    impliki, kompliki.
  1. Intermiksi du similajn personojn aŭ objektojn: tiuj samformaj vortoj havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos (Z); vi konfuzis lin kun lia frato.
  1. (f) Kaŭzi la perdon de ies trankvileco, memcerteco, mensoklareco per subita aŭ neatendita interveno: tiuj unutagaj projektoj de L.I. konfuzas la publikon (Z); tio ĉi ja tute nin ne devas konfuzi, ĉar ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo (Z); konfuzita per la argumentoj de s-ro (B), mi konsentis (Z); (naciaj landnomoj) ĉiam konfuzos la kapojn eĉ de la plej honestaj civitanoj (Z); la homoj estis tiel konfuzitaj, ke ili preskaŭ troviĝis en sveno (Z); la ekzisto de la vorto 'akuŝistino' tute ne devas nin konfuzi (Z); la juĝisto tute konfuzis la krimulon per siaj demandoj (B).
    embarasi, konsterni, perturbi.
  • konfuzo
    Stato de iu, io konfuzita:
    1. nur unu objekto metita ne sur la ĝustan lokon faras konfuzon en la magazeno (Z); staris alligita la kokino, por ke ĝi ne forkuru en la ĝenerala konfuzo (Z); la pensoj en mia kapo zumas en granda konfuzo (Z); la konfuzo kaj nebuleco de la unua tempo pasis (Z);
    1. la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo (Z); tiu neologismo elvokas konfuzon kun aliaj vortoj (Z);
    1. mi devas kun konfuz' al vi konfesi [...] (Z); sur ŝia vizaĝo aperis miro, aflikto kaj konfuzo (Z); al lia antaŭa embaraso aliĝis iom da konfuzo kaj eĉ malpacienco (Z); la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran (X); la Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo (X).
  • konfuza
    1. Tiel senorda, ke oni nenion povas distingi: doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento (Z); konfuza murmuro, bruo de voĉoj; (f) konfuzaj ideoj, rememoroj; konfuza parolo, stilo.
    1. Konfuzita.
  • konfuze
    En konfuza maniero: per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja, en mi batas konfuze la koro (Z); malklare kaj konfuze rememori (Z).
  • konfuzaĵo
    Io konfuza: en tia konfuzaĵo, kiel rekoni la miaĵon?; stilaj konfuzaĵoj (Z); sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn konfuzaĵojn (Z).
  • konfuzegi
    ĵeti en plej grandan senordon: post li L. L. konfuzegita [...] (Z); la Eternulo konfuzegis ilin antaŭ Izrael (X).
  • konfuziĝi
    Iĝi konfuzita:
    1. ĉio konfuziĝis en lia spirito; la lingvoj mem, kunpuŝiĝante unu kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas (Z);
    1. se konfuziĝos li, tiam mi scios (Z); kaptite ĉe l' freŝa faro, li tute konfuziĝis; ĉiuj bonege povosciis babili, sed apenaŭ ili eniris tra la pordego de la palaco, ili tuj konfuziĝis (Z); liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li (X).
  • konfuzita
    Maltrankvila, perpleksa, senaplombigita: la konfuzita edzino apenaŭ povis lin rigardi (B); mia kara, ŝi komencis, balbutante kaj videble konfuzite (Z); liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon (Z).
  • konfuziva
    Kapabla ĵeti konfuzon en la menson: jen vere konfuziva demando.
  • interkonfuzi
    Intermiksi tiel, ke oni ne plu distingas: ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo (Z); ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn interkonfuzitajn harojn (Z); kuŝis la grandaj kaj la malgrandaj pupoj, ĉiuj interkonfuzite (Z); la komplikitaj gramatikaj reguloj interkonfuziĝis antaŭ ŝiaj okuloj (Z).
  • malkonfuzi
    Malmiksi, ordigi, malimpliki, klarigi: malkonfuzi ĥaoson da libroj, siajn ideojn, malsimplan demandon.
    distingi.
  • nekonfuzebla
    1. Ne povanta esti maldistingita de: la du kvalitoj estas nekonfuzeblaj.
    1. Ne povanta esti senaplombigita; malvarmsanga.
  • senkonfuza
    Tia, ke ĝi ne toleras konfuzon: la perfektiĝado (de nia lingvo) fariĝados [...] per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera (Z); la unueco kaj senkonfuza ordo estas por nia afero tiel gravaj! (Z).

    konfuzi

    REVO: [konfuzi]
    konfuzi vezikon kun lanterno. Mi devas kun konfuzo konfesi, ke. resti mirkonfuzita.
    blindigi. embarasi. embaraso. hontigi. intermiksi. kompliki. konsterneti. konsterni. malimpliki. malmiksi. malordigi. maltrankviligi. memcerteco. nekonfuzebla. ordigi. perpleksa. perpleksigi. senaplombigi. sendecidigi. senorda. spurkonfuzi.
    diferenci. dubi. erari. ĝeni. klara. miksi. ordo. paroli. respondi. scii. timi. vero.

    Iel rilatitaj:

    Babelx amx anamorfozx apartx atentx aŭdx be! diferencx dubx erarx klarx kombx komplikx miksx nebulx ordx parolx respondx scix timx verx ĝenx