manki

*mank/i (ntr)

  1. Ne esti aŭ esti en ne sufiĉa kvanto, por atingi normalan kompletecon: mankas la numeroj 2 kaj 8 de la jarkolekto; mankas klapo en lia kapo (Z); por gasto ne petita mankas kulero (Z); se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus (Z); nenio mankas al lia gloro; tamen mankis fraŭlino K, sed ŝi ne mankis en la pensoj kaj paroloj.
  1. Tute ne esti, aŭ esti en ne sufiĉa kvanto, por kontentigi la bezonon: homo, al kiu mankas pano (X); mankis al ŝi voĉo (Z); ombro mankas ĉi tie (B); mankas honestaj homoj (B); se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo (Z); ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero (Z); mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon (Z); en nia urbo la loĝejoj terure mankas.
  1. (kun ke) Doni senton de nenormaleco, nekompleteco, nekontenteco: tre mankis al ni, ke vi ne ĉeestis; (ironie) nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj! (Z).
  • ne manki
    Esti abunda aŭ en pli ol sufiĉa kvanto, por kontentigi bezonon, aŭ efektivigi agon: eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj (Z); kie pano estas, tie musoj ne mankas (Z); al malriĉulo infanoj ne mankas (Z); al la papero ne mankas tolero (Z); ne multe mankis, ke ili elparolu la tutan vorton (Z); jam ne multe mankis, ke mi faru tre fundajn esplorojn (Z); jam ne multe mankis, ke li falus.
    preskaŭ, apenaŭ ne.
  • manko
    1. Foresto de io aŭ iu necesa por kompleteco, normaleco: en la fina glosaro mi konstatis multajn mankojn; plenigi mankon; nigro sur blanko pruvas sen manko (Z).
    1. Foresto de necesa kvalito: internacia lingvo forigus tiujn mankojn; malgraŭ siaj mankoj li faras grandajn servojn (B); kio al unu ŝajnas esti manko, estas rigardata de alia kiel supereco; mi esperas, ke nia trupo estas libera de tiaj mankoj (Z).
      difekto.
    1. Foresto, nesufiĉa kvanto de io bezonata: eraroj de juneco kaj manko de pripenso (Z); manko de oro ne estas malhonoro (Z); li mortos pro manko de eduko (X); ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas (X); (abs) sur ĉiu flanko nur manko kaj manko (Z) ( [VIDU] eliro); kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon (X). [VIDU] mankolisto, mankomalsano.
  • manka
    Prezentanta manko (j)n: manka kolekto.
    magra.
  • mankanto
    1. (pp kurso) Tiu, kiu enskribiĝis kaj ne ĉeestas.
    1. [ARMEOJ] Soldato, pri kies sorto oni nenion scias.
  • mankigi
    Lasi, ke io manku; preterlasi: li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis (X); li ne mankigis eĉ unu vorton (Z); tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn [...] , nenion mankigante (X).
  • mankohava
    Manka.
  • mankoloko
    Loko, kie io mankas: ŝtopi mankolokon.
    truo, breĉo, fendo.
  • senmanka
    1. Kompleta, plena.
    1. Sendifekta, tute bona, perfekta: senmanka respondo; senmankaj rimoj, versoj.
  • senintermanka
    Seninterrompa, kontinua.
  • konscimanko, memormanko
    Pasema perdo de la memoro aŭ eĉ de la konscio, kaŭzata de troa laciĝo aŭ de toksiĝo per alkoholo, opio ks.
  • masmanko
    [FIZIKO] Diferenco inter la maso de atoma nukleo kaj la sumo de la masoj de ĝiaj eroj en libera stato.
  • nutromanko
    [BIOLOGIO] Manko de unu aŭ pluraj nutroelementoj nepre necesaj por la bonfarto kaj reproduktiĝo de vivuloj: edemo pro nutromanko; nutromankaj malsanoj.
  • profitmanko
    Perdo, konsistanta en la nericevo de iu profito.
  • tavolmanko
    [GEOLOGIO] Malesto de tavolo (j) en sedimenta serio. SIN. hiato 2.
    neakordo.

    manki


    Esprimoj

    Ĉe tre ĝentila ekstero mankas sincereco.
    Eraroj de juneco kaj manko de pripenso.
    Mia foriro de Parizo al provinco, pro monmanko, per vagonaro, laŭ plej rapida vojo.
    Municioj mankas.
    Nenio mankas al lia gloro.
    Nigro sur blanko pruvas sen manko.
    Ĉiu klopodu en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    konscimanko,manka,mankanto,manki,mankigi,mankloko,manko,mankohava, mankolisto, mankoloko, mankomalsano, masmanko, memormanko,ne manki, nutromanko, profitmanko,senintermanka,senmanka, spir(o)manka, spiritmanko, tavolmanko

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    bezono
    breĉo (mankloko)
    difekto
    fendo (mankloko)
    foresto
    forlaso
    hiato (tavolmanko)
    kontentigi
    lami
    magra (malgrasa)
    nesufiĉo
    pro manko de
    sinkopo
    suferi
    sveno
    truo (mankloko)
    senmanka

    Ankaŭ vidu:

    kvanto, memori

    Iel rilatitaj:

    abundx alix amenorex amx anoksix anoreksix apepsix apetalx apnex apodx astenix ataraksix ateistx atonix atrezix bezonx breĉx deficitx densx difektx estx fendx flux for forestx forgesx grasx havx hiatx kompletx konscix kontentx kontinux kvantx lamx listx lokx magrx masx memorx multx nenio neniom normalx nutrx perdx preskaŭ profitx pruvx restx riĉx sanx sen sinkopx spiritx spirx suferx sufiĉx superflux svenx tavolx tre trux volx ĝenx ŝutx