labori
*labor/i (ntr)
- Uzi siajn korpajn aŭ mensajn fortojn, por produkti aĵon, plenumi taskon, atingi efikon: labori fizike, mense; ŝi volonte laboras per siaj manoj (X); labori kun kondiĉoj (Z) (de salajro), por ia prezo (Z), pri io, super teksilo (Z), stablo (Z); laboru ankoraŭ iom super la muziko (Z); nur du provis efektive labori por sia projekto (Z); aliĝi al E. kaj labori por ĝia disvastigado (Z); la homaro, por kies bono ni laboras (Z); mi ne povas forĵeti lingvon tute pretan, super kiu mi laboras jam 20 jarojn (Z); laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage (Z); la historio diferencigos inter la laborintoj kaj la atendintoj (Z); (analoge) ĉiuj pumpiloj komencis labori (Z) (funkcii).
- [SOCIOLOGIO] Vivtenadi sin per iuspeca agado: labori produktive; labori tempopage, kvantopage; labori ĉe sinjorino Sz. (Z), en institucio (Z).
- Malfacile, pene funkcii: la radoj laboris en la sablo; laboranta koro; ŝipo, kiu laboras en malkvietaj akvoj.
- (pp vino, pasto) Fermenti.
laboro - Produktocela penado: mana, mensa laboro; la laboro de la virinoj (Z), de la infanoj, de la sklavoj, de la dombestoj; lignaĵa, serurista, masona laboro; mi estas kudristino-Malfacila laboro! (Z); la amplekso de la homaj laboroj (Z); afero, kiu englutis jam tiom multe da seriozaj laboroj kaj oferoj (Z); (abs) laboro kondukas al honoro kaj oro (Z); laboro lacigas (Z).
klopodo.
- Tia penado, aplikita al difinita farotaĵo: li ĉiam sidas super laboro (Z); kiam mi finos mian laboron, mi serĉos [...] (Z); la divido de l' laboro (Z); distribui la laboron al la servistinoj; havi sian laboron antaŭeltondita; la ĉiutaga laboro; ŝi estis tiel okupita de sia laboro (Z); metiisto sen laboro; herkula laboro; (honte), ke vi mem faras ĉi tiun simplan laboron! (Z); (plurale) sidi en la laboroj de la mastrumado, de la rikolto, de la kamparo; ministerio pri la publikaj laboroj.
tasko.
- Rezulto produktita de tia penado; materialo, al kiu ĝi aplikiĝas: apenaŭ iliaj laboroj iom moviĝas antaŭen (Z); restu tajloro ĉe via laboro (Z); kia estas via laboro, tia estas via valoro (Z); ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur la tablon (Z); ŝi levadis la okulojn for de la laboro (Z); via laboro [...] ne taŭgas por presado (Z); esti pagata laŭ sia laboro; (plurale) la laboroj de Heraklo.
faraĵo, verko.
- Tiu penado; kiel fonto de enspezo: plibonigi sian sorton per laboro (Z); mi bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas (Z); ŝi sentis sin sufiĉe forta, por iri al sia laboro (Z); de ĉiu laboro estas profito (Z); ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon (Z); laboro homon nutras (Z); diru, ĉu sinjorino S. trovos ĉi tie por si laboron (Z); laborakiro, laborenspezo, laborakcidento.
okupo, ofico, dungi. [VIDU] labordaŭro, labordonanto, laborjuro, laborkonflikto, laborkontrakto, labormerkato, labornekapablo, laborperejo, laborprenanto.
- [FINANCO] Unu el la faktoroj de la produktado.
kapitalo.
- [POLITIKO] La klaso de la laboristoj, kontraste kun tiu de la kapitalistoj: asociado de la laboro kaj de la kapitalo; la Laborpartio.
- [FIZIKO] Fizika grando, egala al linia integralo de forto laŭlonge de vojo trairata de punkto de aganta forto. SIN. energidiferenco; simbolo: A.
ergo, ĵulo, kilovathoro.
utila laboro
[FIZIKO] Tiu parto de laboro, kiun oni gajnas ĉe iu procedo. labora
Rilata al laboro: labora laciĝo; la labora leĝaro. *laboradi
Labori daŭre aŭ longatempe. laborado
Daŭra, longa laboro: k kio restas al la homo de lia tuta laborado? (X); ĉiuj parolas pri komuna laborado (Z); ĉiuj akiritaj fruktoj de 20-jara laborado (Z); la junaj homoj interrompis sian laboradon (Z). laboraĵo
Io produktita per laboro: laboraĵo de artisto (X); pretigi por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn (Z). laborant (in)o
Homo, kiu laboradas: bona kaj tre malkara laborantino (Z). laborejo - ĉia kovrita loko, kie oni laboradas: laborejo de kudristinoj, de juvelisto, de fotografio, de biblioteko.
- [FOTOGRAFIO] ĉiu aparta loko, en kiu oni pretigas la dekoraciojn, kostumojn, prilaboras la negativojn, muntas kaj projekcias la filmopartojn ktp.
- = laboratorio.
*laborema
Amanta laboradi: lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema (Z); laborema lernanto; pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco (Z).
diligenta. laborestro
Ekslaboristo, elektita de la mastro, por kontroli kaj gvidi la aliajn laboristojn.
submajstro. laborigi
Fari, ke iu aŭ io laboru: li laborigas sesdek laboristojn; oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo (Z); kiel ili laborigos la klakbekon! (Z). laborilo
Ilo, per kiu oni faras difinitan laboron: la malnovaj metiistoj elfaris mem siajn laborilojn; malbona laboristo kulpigas siajn laborilojn. laborist (in)o - Homo, kiu sin dungigas por laboro: simpla, specialigita, kvalifikita, alte kvalifikita laboristo; sendependa, fabrika, kampara laboristo; ferlaboristo, minlaboristo, terlaboristo, preslaboristo; S. ekspluatas la kompatindajn laboristinojn (Z).
proleto, salajrulo.
- [ZOOLOGIO] ĉe la abeloj, formikoj, iuj vespoj kaj termitoj, sterilaj insektoj, kiuj zorgas pri la nutrado de la larvoj, konstruado de la loĝejo ktp.
laborista
Koncernanta la laboristojn (konsistanta el laboristoj, defendanta la klasajn interesojn de la laboristoj ks): la laborista klaso; laborista ribelo; laborista organizaĵo, partio; Laborista E.-Asocio.
sindikato, laborpartio. laboristaro
La tuto de la laboristoj en urbo, regiono; lando aŭ en la mondo.
proletaro. laborulo
Laboranto. laborloko
Loko, destinita al difinita laboro. ellabori (tr) - Produkti per sia laboro: forĝisto, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn (X); ellabori al mi bonan guston (Z); vergo doloras, sed saĝon ellaboras (Z); ĝi devas ellaboradi en la junuloj amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco (Z).
- Labori super io, ĝis tio akiras sian definitivan, perfektan staton: mi ellaboris projekton de korporacia organizo (Z); ellabori al si la opinion, ke (Z) [...] ; nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj detaloj difinitajn regulojn (Z); lingvo longe preparita kaj ellaborita (Z); ili ne volas atendi, ĝis ilia ellaborota lingvo venkos per sia boneco (Z).
ellaborado
Agado de tiu, kiu ellaboras: unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo (Z). ellaboraĵo
Io, kio atingis la finan stadion de la produktado. ellaboriĝi
Iĝi ellaborita: tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo (Z); estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn [...] , ĉar nur tiamaniere nia lingvo plene ellaboriĝos (Z); lasante ĉion alian al libera [...] ellaboriĝado (Z). kunlabori (ntr)
Partopreni kun aliaj personoj en komuna laboro: kunlabori en gazeto, kun konata aŭtoro, pri teatra verko; tiu aŭ alia kunlaboranto de la vortaro (Z); kunlabori kun la okupanta armeo.
kontribui. kunlaborado
Agado de tiu, kiu kunlaboras: verko farita en kunlaborado kun [...] ; akiri ies kunlaboradon por revuo; (malbonsence) puni pro krimo de kunlaborado (sk. kun la malamiko). mallaborema
Ne volonte laboranta, maldiligenta: mallaborema servisto; mallaboremeco (Z). mallaborulo
Mallaboremulo: morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj (Z); mallaborulo diras: Leono estas ekstere! (X); mallaboremulo metas sian manon en la poton kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas (X). *perlabori (tr)
Akiri (monon) per sia laboro: ni povas meznombre perlabori ok dolarojn (Z).
lukri. pluslaboro
Laboro, farata trans la leĝa daŭro kaj pli alte pagata. porlabora
Interŝanĝa por laboro: porlabora pago (Z). *prilabori (tr) - Zorge labori super io, por ĝin plibonigi, perfektigi: li en somero prilaboradis sian plugokampon (Z); kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano (X); prilabori vazon el argilo, balrobon, kolĉenon el oro; prilabori poemon, paroladon; (f) oficisto prilaboras monumentan sekretariinon en la komputila ĉambro (JC); prilabori iun per bastono (Z) (por reformi lian konduton).
kultivi.
- Kulturi, ekzercadi: vi ne prilaboris sufiĉe vian talenton (Z); prilaborita menso (Z).
prilaborado
Agado de tiu, kiu prilaboras ion: vestornamoj, postulantaj delikatan prilaboradon (Z). prilaboriteco
La maniero, kiel objekto estas prilaborita: la prilaboriteco de juvelo (Z), de la stilo. reprilabori (tr)
Uzi la defalaĵojn de la unua prilaborado. senlabora
Ne faranta laboron: maljuna virino, kiu neniam estas senlabora (Z). senlaboreco
Stato de tiu, kiu ne laboras - pro propra volo: senlaboreco (mallaboremo) estas patrino de ĉiuj malvirtoj (Z); ŝi ne manĝas panon en senlaboreco (X) (
nenifarado);
- malgraŭ sia deziro, kiel konsekvenco de la kapitalisma sistemo: la infero de kontraŭvola senlaboreco (Z); ŝtata subvencio por senlaboreco. SIN. sendungado.
subdungiteco.
senlaborulo
Homo, troviĝanta en senlaboreco (plej ofte 2): la nombro de la senlaboruloj, kreskas; la aŭtomacio kreas senlaborulojn. trolabori
Labori tro longe kaj tro rapide: la trolaborado estas plago de la moderna vivo. ĉenlabori
Labori ĉe ruliĝanta stablo, ĉe kiu ĉiu laboristo faras nur unu solan kaj ĉiam la saman manipulon. fabriklaboristo
Laboristo en fabriko. gastlaboristo
Homo, kiu venis al fremda lando, por tie labori. hejmlaboro
Laboro farata hejme, kontraste kun tiu farata en laborejo, fabriko ks.
nigra, slojdo. manlaboro
Laboro, en kiu la korpaj fortoj havas pli gravan rolon ol la intelektaj: ŝi neniam eliras, ne prenante kun si manlaboron (Z). manlaboristo
Laboristo, kies metio estas manlaboro. punlaboro
Deviga laboro, kiun kulpulo estas kondamnita fari.
bagno, galerpuno, reedukado. ŝvitlaboro
Laboro, ĉe kiu la laboristoj estas ekspluatataj dum longaj horoj ĝis preskaŭ plena elĉerpiĝo. taglabori
Dungiĝi nur po tago, jen ĉe unu, jen ĉe alia dunganto. taglaboristo
Homo dungita por taglaboro: la filo de la taglaboristo (Z); por siaj kudraĵoj mia patrino havis taglaboristinon. tekstprilaborilo
Vd teksto. templabori
Labori kun tiu kondiĉo, ke oni estas pagata laŭ la daŭro kaj ne laŭ la produkto de la laborado. [VIDU] peco. vojlaboristo
Laboristo ĉe entrepreno de vojkonstruado.
Esprimoj
Abelo laborista.
Agi ŝultro ce ŝultro (kunlabori akorde).
Akceli la laboron, kiu alie povus senfine treniĝi.
Akiri sian vivpanon, siajn vivrimedojn.
Ami filon, amikon, hundon, kafon, liton, honoron, laboron, ĝuon, la novon.
Antaŭ la lango, laboru la cerbo.
Aperis granda strikondo.
Arbitracii konflikton socialan.
Avara je helpo.
Batadi venton.
Blokado de la salajroj.
Blovis vento de striko.
Certigi al la laboristoj justan salajron.
Doni al iu bonegajn atestojn.
Draŝi fojnon.
Efika helpo.
Egala pago por egala laboro.
Ek al la laboro: Kuraĝe entrepreni ion.
Ekspluatado de homo fare de homo, de homo al homo.
Ekspluati la proletaron.
El la tuta koro : ami, ĝoji, ridi, labori.
Elekti la pli facilan parton, flankon de la laboro.
Eluzi siajn fortojn por vanaj penoj.
En mia kampo kaŝas sin trezoro.
Erpi la maron.
Esprimi la bedaŭron ne povi helpi iun.
Esti absorbita de sia okupo.
Esti bolanta de energio.
Esti pagata laŭ sia laboro.
Esti superŝutita de laboro.
Farigi per sia frato sian malfacilan laboron.
Febre sin ĵeti al la laboro.
Frakcia laboro sub la influo de agitantoj, minacanta la unuecori de la partio.
Gajni sian vivtenon per la ŝvito de sia frunto.
Gapanta nenifarulo.
Gapanta nenifarulo.
Havi hororon de la laboro.
Havi multon por fari.
Havi neniun okupon.
Helpate de neniu, mi.
Heroo de la socialista laboro (laborbrigado).
Horpage, kvantopage labori.
Kabineto (por labori).
Kalkuli la muŝojn.
Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
Kio estas via okupo? Kiom eblas fari per homaj kapabloj.
Kiom vi "lukras"?.
Komenco bona laboro duona.
Konfesi la vanecon de siaj penoj.
Konscience fari sian taskon.
Kultismo (afekta, rafinita prilaboro de la stilo).
Kun la helpo.
Kunlabori ĉe gazeto.
Kurbiĝi de multa laboro.
La 40-hora semajno.
La 8-hora labortago.
La direkcio decidis redukti la nombron de la laboristoj.
La dunganto devas pagi la duonon de la sociala asekuro.
La kvina rado ĉe veturado.
La merkato pri laborforto.
La plena dungiĝado estas la ĉefa postulo de la sindikatoj.
Labori el la tuta koro.
Labori plu (= daŭrigi la laboron), per propraj fortoj, por malgranda salajro, laŭ la mezuro de siaj fortoj, por komuna utilo.
Labori ĝis elĉerpiĝo de sia forto.
Laboristaj centraloj.
Laboristo simpla, specialigita, alte kvalifikita.
Laboro estas balzamo kontraŭ ĉagreno.
Laboro finita, ripozo merita.
Laboro homon nutras.
Laboro lumas la solecon.
Laboro ne estas hontinda.
Laboro urĝas, premas, nobligas.
Laboro vana, intensa, laciga, herkula, sizifa.
Laboron! Panon!.
Laŭ sia laboro laboristo taksiĝas.
Laŭjara dungito.
Laŭnatura inklino al malpenado.
Leĝo pri minimuma peno.
Li faris mienon, kvazaŭ li laborus.
Li havas konsciencon, ke la fruktoj de lia laboro neniam pereos.
Li havis bonan porvivaĵon, eĉ iom pli.
Li ne kuras post la laboro.
Li perdis sian laboron, kaj de afliktiĝo li malsaniĝis.
Malasiduismo estas formo de sabotado.
Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj - doloron.
Mallaborema, "pigra".
Melki virkapron.
Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.
Metiisto, metilernanto (tempo de provado de metilernanto).
Mi estas nun absolute ne kapabla por iu laboro, ne kapabla je io.
Mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi.
Min doloras la nepovado helpi vin.
Morgaŭ estas la amata tago de la mallaboremuloj.
Multope ni pli frue finos la laboron ol unuope.
Ne faru hodiaŭ, kion vi povas morgaŭ farigi.
Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
Nenifari piedbalance.
Neniun helpanton plu mi deziras.
Ni povas meznombre perlabori ok dolarojn.
Niveli la klasojn sociajn.
Nomis la leporo la testudon pigra (fablo Kalocsay).
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
Oni devas taksi homon laŭ liaj meritoj.
Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.
Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo.
Pandona okupo.
Paroloj en vento.
Partoprenigi la laboristojn en la profitoj de la entrepreno.
Peni per ĉiuj fortoj.
Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
Plena dungiteco.
Plenumi la mastrumajn laborojn.
Por kiu okupo vi sentas vin kapabla?.
Porlabora pago.
Postuli akceladon de la laboro, de la laborkadencoj.
Postuli la prezon de sia laboro.
Preni la bovon per la kornoj (= iri rekte al la malfacilaĵoj).
Prikalkuli la esperatan enspezon.
Prilabori la teron.
Profundiĝi en la laboro.
Protestondoj leviĝis ĉie.
Publika asistado al la laborkripluloj.
Redukti la nombron de la laborhoroj.
Revalorigi la aĉetpovon de la laboristoj.
Rifuzi sian helpon.
Rolon lerni, provi, prilabori, forgesi.
Senlaboreco estas la patrino de ĉiuj malvirtoj.
Serĉi kudrilon en fojnstako.
Serĉi pretekston por nenion fari.
Sidi, droni en la laboroj, ĝis super la oreloj.
Socialigi la grandajn ŝtalfabrikojn (krizo atakis la pezan industrion).
Tio estas super ĉiuj homaj fortoj.
Triskipa laboro.
Tro da metioj, profitoj neniaj.
Unuigi la fortojn.
Vana teoria laboro kaj senutila batado de vento.
Vi trovos ĝin serĉante kun fervoro (fablo : Kalocsay).
Vino laboras (= fermentas).
Vivi de sia laboro.
Ĉerpi akvon per kribrilo.
Ĉiu klopodu en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
Ĝui tempeton de neokupiteco.
Kelkaj kunmetaĵoj
cerblaboristo,diagramo de neŝarĝita laborado,ellaborado,ellaboraĵo,ellabori,ellaboriĝi, fabriklaboristo, gastlaboristo, hejmlaboro, kamplaboristo,kunlaborado,kunlabori,labora,laboradi,laborado, laborakcidento, laborakiro,laborant(in)o,laboraĵo, laborborso, laborbrigado, labordaŭro, labordesegno, labordonanto,laborejo,laborema, laborenspezo,laborestro, laborforto, laborgrupo, laborhoroj,labori,laborigi,laborilo,laborist(in)o,laborista,laboristaro, laborjuro, laborkonflikto, laborkontrakto, laborkunsido, laborlibereco, laborloko, labormerkato, labornekapablo,laboro, laborpago, laborpaŭzo, laborpeco,laborperejo, laborprenanto, laborpunkto, laborsindikato, labortago, laborterapio,laborulo, lignolaboristo,mallaborema,mallaborulo, manlaboristo, manlaboro,perlabori, pluslaboro,prilaborado,prilabori,prilaboriteco, punlaborejo, punlaboro,reprilabori,senlabora,senlaboreco,senlaborulo, taglabori, taglaboristo, tekstoprilaborilo, tekstprilaborilo, templabori,trolabori,utila laboro, vojlaboristo, ĉenlabori, ŝvitlaboro
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
adapti
aleno
alezi
amboso
anso
aŭtomacio
bagno (punlaborejo)
bagno (punlaboro)
bastono
bolto
bori
borilo
cirkelo
cizeli
dampi
datumtraktado, datumprilaboro
desegni
deĵori
direktismo
drato
drilo
dungi
dungito
ekipi
ekspansio
emerito
enspezi
eskalo
fabriki
faceti
fajli
fajlilo
fandi
farbi
fendi
ferio
fiksi
filtr(il)o
filtri
fleksi
forĝi
fosi
fosilo
frezi
funelo
fuŝi
garni
glui
haki
hakilo
hardi
honorario
instrumento
kalfatri
kariero
kojno
konstrui
kontrakto
kriko
krisolo
lanterno
lasero
liberalismo
liniilo
lubriki
lukra okupo, posteno
luti
martelo
masoni
maŝino
mediacio
metio
mezuri
modli
mueli
muldi
munti
ofico
ortilo
pagi
paternalismo
paŭzo
peniko
pensio
pesi
pesilo
peza laboro
pinĉi
pinĉilo
pisti
plekti
plialtigi la salajron
poluri
posteno
premi
produkti
profesio
proleto
pumpi
pumpilo
raboti
rabotilo
ripari
salajro
salajrulo
segi
segilo
semajnfino
skrapi
smirgo
spili
stablo
striko : sovaĝa (nesindikata), loktena (la laboristoj restas sur la laboriokoj), lanteca (ili laboras "lante"), surpriza
stringi
subdungiteco
tag-, noktoskipo
tani
tasko
tenajlo
tondi
tondilo
tordi
torni
tranĉi
tranĉilo
trulo
utila laboro
vajco
vana laboro
vortludo: Kontraŭknalo : labori fiŝe kaj muse ; Labori fuŝe kaj mise
ĉizi
ĉizilo
ŝmiri
ŝnuro
ŝraŭbilo
ŝtata, privata dungoficejo
ŝtopi
Ankaŭ vidu:
abelo. agi. agrikulturo. ekonomio -estr. fabriko. fari. financo. havi. helpi. komerco. pagi. politiko. profesio. socio. tekniko, uzi.
Iel rilatitaj:
-estr
-il
abelx
adaptx
aferx
agrikulturx
agx
akcidentx
akirx
alenx
alezx
altx
ambosx
ansx
artefaktx
atentx
aŭtomacix
bagnx
bastonx
benkx
boltx
borsx
borx
brigadx
butx
cerbx
cirkelx
cizelx
dampx
datumx
daŭrx
desegnx
deĵorx
direktx
donx
dratx
drilx
dungx
ekipx
ekonomix
ekspansix
emeritx
energix
entreprenx
eskalx
esperx
fabrikx
facx
fajlx
fandx
farbx
farx
fendx
ferix
festx
fiksx
filtrx
financx
fleksx
fortx
forĝx
fosx
frezx
funelx
fuŝx
gajnx
garnx
gastx
glux
grupx
hakx
hardx
havx
hejmx
helpx
honorarix
horx
industrix
instrumentx
jurx
kalfatrx
kampx
kapablx
karierx
klopodx
kojnx
komercx
komunx
konfliktx
konstrux
kontraktx
kostx
krikx
krisolx
kulturx
kuponx
lacx
lanternx
laserx
liberalx
liberx
lignx
linix
lokx
lubrikx
ludx
lukrx
lutx
manx
martelx
masonx
mastrx
materialx
maŝinx
mediacix
meritx
merkatx
metix
mezurx
minimumx
modlx
monx
muelx
muldx
muntx
oficx
okupx
ortx
pagx
paternalismx
paŭzx
pecx
penikx
pensix
pensx
penx
pesx
pezx
pinĉx
pistx
plektx
plus
politikx
polurx
postenx
postulx
premix
premx
prenx
prezx
produktx
profesix
proletx
proprx
pumpx
punktx
punx
rabotx
rimedx
riparx
salajrx
segx
semajnx
sidx
sindikatx
skipx
skrapx
smirgx
socix
spezx
spilx
stablx
strikx
stringx
sukcesx
tagx
tanx
taskx
teknikx
tekstx
tempx
tenajlx
terapix
tondx
tordx
tornx
traktx
tranĉx
trovx
trulx
urbx
utilx
uzx
vajcx
vanx
verkx
vojx
ĉenx
ĉizx
ŝmirx
ŝnurx
ŝraŭbx
ŝtopx
ŝvitx