desegni

*desegn/i (tr)

  1. Imiti per krajonaj, plumaj aŭ penikaj strekoj la formon, sed ne la koloron, de io; aperigi la konturojn de io: desegni hundeton (Z), bildeton (Z); la vizaĝo de la juna patrino estas desegnita de vi kun sentemeco (Z); skizo desegnita de fama desegnisto (Z); la revuo bezonis personon, kiu scias desegni (Z); desegni laŭ la naturo, laŭ la memoro.
    pentri, skizi.
  1. [TEKNIKOJ] Fari la liniojn de plano: desegni hospitalon, maŝinon, aviadilon; (analoge) li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo (X).
    plani.
  1. (f) Montri, priskribi la ĉefajn trajtojn de io, la distingilojn de io: li ne estas tiel terura, kiel oni lin desegnas (B).
    figuri, priskribi.
  • desegno
    1. Ago desegni: mirinda facileco de desegno (Z).
    1. Rezulto de tiu ago: via desegno ne estas sufiĉe [...] preciza (Z); vivantaj desegnoj (en filmarto). [VIDU] desegnarto.
  • desegnado
    Ago de desegnanto: ilaro por desegnado (Z); instruisto de desegnado (Z).
  • desegnaĵo
    1. Bildo, farita per krajono aŭ plumo: la desegnaĵo prezentis kelke da arboj (Z); la teknika valoro de la desegnaĵo (Z); pluma desegnaĵo (Z); kovrilo por desegnaĵoj.
      figuro konturo, silueto.
    1. [TEKNIKOJ] Bildo montranta la ĉefliniojn de plano, maŝino ktp laŭ difinita skalo: desegnaĵo laŭ la ekstera vido, laŭ la sekcaĵo.
      profilo, projekciaĵoz

    desegniĝi
    1. Esti desegnita.
    1. Montri siajn konturojn: la montoj desegniĝis ne tre klare (B).
  • desegnilo
    [KOMPUTIKO] Komputila eligilo, kiu desegnas movante skribilon sur papero.
  • desegnisto
    Tiu, kiu profesie desegnas.
  • redesegni
    Refari desegnon, i.a. (f): ni redesegnu la strategion (LF).
  • flordesegna
    Prezentanta desegnojn de floroj.
  • labordesegno
    Geometria desegnaĵo (de maŝino ks).
  • ŝablondesegni
    Desegni, sekvante per la krajono la liniojn montritajn de submetita ŝablono: ŝablondesegni bluzon, jupon.
  • tuĉdesegno
    Desegno farita per tuĉado.

    Iel rilatitaj:

    anamorfozx arabeskx artx bildx bodonix bosx detalx figurx konturx kopix krajonx laborx mapx montrx notx paperx penikx pentrx planx plumx polurx portretx priskribx profilx siluetx skizx strekx tabulx trajtx tuĉx vidx ŝablonx