libera

*liber/a

  1. (iu) Povanta iri laŭ sia plaĉo, ne haltigite de baroj: libera kiel birdo aera (Z); lasi la hundon libera en la korto; vi povas forlasi min, vi estas libera; post dutaga arestado, li fariĝis denove libera; ligu lin kaj estu liberaj! (Z); la rajto libere promeni en la parko.
  1. (iu) Povanta agi laŭ sia volo, ne malhelpate de socia, morala regulo: vi estas libera akcepti aŭ rifuzi; vi estas nun tute libera fari al vi justecon (Z); vi fariĝas tro libera (Z) (petolema); infanoj eldiras libere, kion ili havas en la koro (Z); plenumu mian peton libere, kiel diktas via koro (Z); vivu mizere, sed vivu libere (Z); favorato, kiu volas nur havi la privilegion libere paroli kun ŝi (Z); libere diskuti pri la seksaj aferoj.
    arbitra, spontanea.
  1. Politike sendependa: libera mi naskiĝis, kiel viro (Z); libera civitano de libera respubliko; Baĥaraĥ [...] scipovis konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝon (Z); la libera imperia urbo Frankfurto (Z); UN organizis liberajn elektojn en Orienta Timoro, en Kosovo.
    aŭtonoma, aŭtarkio.
  1. Kapabla memstare pensi: la homo sentas sin libera; Lanti estis unu el tiuj liberaj spiritoj, kiujn timigas nenia revolucia ideo; havi liberan elekton inter [...] (Z); [FILOZOFIO] la libera volo.
  1. (io) Kapabla moviĝi sen baro, sen ĝeno: liberaj haroj; la libera moviĝado de ŝia talio; kapabli liberan elparoladon de la lingvo; doni liberan kuron al mono (Z); [TEKNIKOJ] libera rado de biciklo (rivoluanta per inercio;
    idli); [FIZIKO] libera energio; liberaj atomoj; la sonoriloj pendas inter du traboj ekstere kaj libere (Z); li certiĝis, ke la ponardo libere ludas en la ingo; (f) tiam ni ekspiros tute libere (Z); lasi libere flui la kritikojn.
    facila.
  1. [BOTANIKO] Ne kuniĝinta: liberaj karpeloj, stamenoj, sepaloj, petaloj.
  1. (iu, io) Disponebla, neokupita: mi venis al li, kaj mi trovis lin libera (Z); ŝia mano estas ankoraŭ libera (ŝi ne edziniĝis); havi la koron libera (ne ami); ĉu la seĝo estas libera?; ĉu vi havas ankoraŭ liberan ĉambron?; lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia (X); la vespero restas libera por la vizito de la urbo; mi havas nenian liberan tempon; s-ro R. en liberaj minutoj eldonas [...] cirkulerojn (Z); (f) estu virino tute, donu vin libere (senrezerve) al la instinkto (Z); lia kor' libere sin fordonis al la ĝojo (Z).
    vaka.
  1. (pp spaco aŭ tempo) Ne prezentanta barojn, malhelpojn: ili rajdis eksteren al la libera stepo (Z); sur la libera maro naĝis ŝipeto (Z); sub la libera ĉielo (Z); juĝi en la libera aero; ni elatendis la tempon, kiam la vojoj fariĝis liberaj (Z); sola vojo libera al la fundo rivera (Z); [FERVOJO] vojo libera (inter du signaliloj); (f) ĉiun libron en la lingvo internacia libere povas kun vortaro en la mano legi ĉiu (Z).
  1. (io) Ne submetita al specialaj leĝoj, difinitaj kondiĉoj: libera aliro al (publika) ĝardeno (Z); libera eniro (ebleco eniri, sen devo pagi aŭ aĉeti); libera importado, komerco (sen dogano kaj limigoj); libera trafiko; certigi la liberan plenumadon de la diversaj kultoj; lando, en kiu la gazetaro estas libera; E. estas libera apartenaĵo de la tuta mondo (Z); libera amo (ne sankciita de ekleziaj aŭ ŝtataj instancoj); liberaj versoj (ne sekvantaj la kutimajn metrikajn regulojn); libera traduko (ne laŭvorta); ĉiu povas libere, petante nenies permeson kaj nenion al iu pagante, eldoni en aŭ pri E. (Z); ne facile tradukeblajn frazojn tute elĵeti aŭ traduki ilin libere (Z).
  1. (iu, io) Senigita je, ŝirmita kontraŭ: nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj (Z); mi estas libera de mia peko (X); esti libera de maltrankvileco (Z), de zorgoj (B), de ĉia pasio; libera de ŝuldoj, de promeso; la E-a gramatiko estas libera de esceptoj; spirito libera je antaŭjuĝoj; varo libera je doganpagoj; [KEMIO] la solvaĵo estas libera je kuprojonoj; bone pripensu tion libere de ĉia fremda influo.
  • libero
    Stato, en kiu oni estas libera, plej vs: pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero (Z); fratoj, al sun', al libero! (revolucia kanto).
  • libereco
    1. Stato de homo, kiu ne apartenas al mastro: doni la liberecon al sklavo.
    1. Stato de civitano, kiu ne dependas de arbitra regado: mi vin salutas, lando de libereco! (Z) (Usono); la libereco elkovas kolosojn (Z); morto aŭ libereco! (Z); batali por la libereco (Z); la persona libereco (certiganta, ke la civitanoj povas esti malliberigitaj nur en la okazoj difinitaj de la leĝo); politika libereco (certiganta al la civitanoj partoprenon en la regado); libereco de la kredo, de la gazetaro (forigo de ĉia cenzuro), de kunveno, de instruado, de komerco.
      rajto.
    1. Stato de lando, kiu ne estas submetita al fremda ŝtato: Pollando jam plurfoje perdis sian liberecon; la grandaj konkerantoj facile piedpremas la liberecon eĉ de siaj aliancanoj; la libereco de la maroj (garantianta al la ŝipoj de ĉiuj regnoj la rajton navigi sur ĉiuj maroj).
    1. Stato, en kiu la agoj de homo ne limiĝas de baroj: post la malliberejo venis nun libereco (Z); provi reakiri sian liberecon (B); forpreni ies liberecon (Z); doni la liberecon al (kondamnito) (Z); ĉu ni ne batalas pro kapo kaj libereco? (Z); libereco de la penso (se oni agnoskas nenian alian aŭtoritaton, ol de la prudento); li ne ĝuas eĉ unu horon da libereco (pro troa okupiteco); li neniam edziĝis, por gardi sian liberecon; vi povas paroli kun pleno libereco; mi longe ŝanceliĝis, antaŭ ol mi fordonis mian personan liberecon kaj subskribis la kontrakton (Z) (de Hachette).
    1. Rajto, kiun oni donas al si mem, aŭ kiu estas donata: mi rezervas al mi plenan liberecon repreni la eldonadon (Z); lasi al iu la liberecon montri siajn sentojn (Z); mi donos al vi la liberecon fari ĉion, kion [...] (Z); preni al mi la dolĉan liberecon vidi la belan societon (Z); ne tro donu liberecon al viaj pugnoj (Z).
  • liberecano
    Adepto de maksimuma libereco individua.
    anarkiisto.
  • liberigi
    Fari iun, ion libera:
    1. fizike: liberigu lin de l' katenoj (Z); li retenis ŝin per la brako, sed ŝi liberigis sin (Z); liberigu nin Dio de l' sovaĝaj Normandoj! (Z); liberigu vin de ili (Z) (forsendu ilin); liberigi al iu la vojon; liberigi la vojon de ŝtonoj (Z); liberigi la lingvon de senutila balasto; liberiga rapido;
    1. jure, socie: mi dezirus liberigi min de edzino, kiu min malhonoras (Z); liberigita je siaj ŝuldoj; la milita estraro liberigis min de veturado al la milito (Z); atesto, kiu liberigas de depago; liberigi la sorton de la virinoj; (oficiala) letero pri liberigo (Z).
      emancipi;
    1. politike: liberigi sklavon, servutulon; liberigi iun el sklaveco (Z); la liberiginto de Svisujo (Z); sin liberigi de fremda jugo; milito de liberigado; Palestina liberig-Organizaĵo (M);
    1. spirite, morale: la mensogo neniam liberigas nian bruston (Z); liberigu min de zorgoj! (Z); liberigu vin de viaj pekoj per justeco (X); liberigi iun de liaj suferoj (Z), de lia promeso, de mensoga akuzo; liberigita de ĉia respondeco (Z); ellerninte unu sufikson, ni jam estas liberigitaj de la lernado de granda serio da vortoj (Z); por ke mi estu liberigita de senfina skribado de leteroj al ĉiu amiko aparte (Z); antaŭparolo liberigas de postparolo (Z).
      mallarĝi, evitigi.
  • liberiĝi
    Iĝi libera: liberiĝi de teda gasto (B); Anneto liberiĝis de li por ĉiam (Z); ĉi tiu aventuro servu al mi liberiĝi de ŝi (Z); vi tiam liberiĝos de l' malbeno (Z); li ne promesas nur por embarase momente liberiĝi de l' petanto (Z); doni al iu la liberiĝon (Z); kanto pri la liberiĝo de la homaj animoj en Kristo (Z); [KEMIO] gaso liberiĝas ĉe la reakcio.
  • liberulo
    1. Homo, kiu ne estas sklavo aŭ servutulo.
    1. Homo socie libera: liberulo iras, kien li deziras (Z).
  • antaŭliberigi
    Malŝarĝi je peza devo, neceso: Li malsupreniris al la malfeliĉa virino, por antaŭliberigi ŝin de la malfacila iro por la almozo (Z).
  • deliberiĝi
    Deiĝi, liberiĝante: li alpremis siajn lipojn al la floro, folieto (petalo) deliberiĝis kaj falis (Z); ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo (X).
  • disliberigi
    Disigi, liberigante: la pastro disliberigos la harojn sur la kapo de la virino (X); la filinoj de la diablo kun disliberigitaj haroj (Z).
  • disliberiĝi
    Disiĝi, liberigante: mi ŝutis floraĵojn sur la harojn, kiuj disliberiĝis (Z).
  • elliberigi
    Eligi, liberigante: la reĝidino estis elliberigita el la kupra kastelo (Z); la arbo sentis, ke ĝiaj radikoj elliberiĝas el la tero (Z).
  • forliberigi
    Lasi foriri libera aŭ libere: Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin (X); David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco (X); mi ne forliberigos vin, antaŭ ol vi min benos (X); la juna knabino forliberigis la veturiliston (Z).
  • forliberiĝi
    Foriri libera: (f) en tiu momento, kiam ŝiaj pensoj forliberiĝis de ŝia tuta vivo (Z).
  • mallibera
    Ne kapabla iri aŭ agi laŭ sia volo: ne insultu mizeran, ne moku malliberan (Z).
  • mallibereco
    Stato de tiu, kiu ne kapablas agi laŭ sia volo: li finis sian tempon de mallibereco.
  • malliberejo
    Konstruaĵo, aŭ parto de konstruaĵo, kie estas enŝlositaj arestitoj aŭ kondamnitoj: oni ĵetis min en malliberejon (Z); li estis metita en la malliberejon de lia hereda kastelo (Z); severa malliberejo (Z).
    arestejo, kaptitejo, karcero, prizono.
  • malliberigi
    1. Meti en malliberejon.
    1. (f) Limigi ies agpovon: en tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone vin malliberigi? (Z).
  • malliberulo
    Tiu, kiu, laŭ verdikto, pro venkiteco ks restas en malliberejo: la malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco (Z); ŝi distranĉis la ligilojn de la malliberulo (Z).
  • politika malliberulo, proopinia malliberulo
    Tiu, kiu estas enprizonigita pro siaj politikaj opinioj, religia kredo ks.
  • trolibereco
    Libereco tia, ke ĝi ofendas la regantajn morojn.
  • devlibera (Z)
    Liberiĝinta je sia devo.
    kvita.
  • laborlibereco
    Rajto de salajrulo ne partopreni en striko.
  • pekliberigi
    Liberigi je la pekoj: pekliberigos ilin la pastro kaj estos pardonite al ili (X); kiam li finos la pekliberigadon de la sanktejo (X). SIN. absolvi.
  • penslibereco
    Rajto de civitano libere pensi pri politikaj aŭ religiaj aferoj.
  • preslibereco
    Rajto donita al ĉiu presi kaj publikigi siajn opiniojn, sen antaŭa permeso de la registaro.

    libera


    Atenci la liberecon de la civitanoj.Batali por (pro) la plej elementa homa libereco. En tempo pasinta niĉerpu instruon por tempo venonta.Individua, persona, politika libereco.Kio fariĝis, jam ne refariĝos. La individuaj garantioj (pri la sekurecode ĉiu civitano).Lando de libereco.Leviĝi por la defendo de la libereco. Libereco de kredo, de la gazetaro(preslibereco), de la penso.Libereco ne povas degeneri en anarkion. Pensi libere.Pli bone pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.Profiti el senorda situacio.Retrovi la ĝuadon de libereco. Starigi la liberecon de la kultoj. Tiorestos bela paĝo en nia historio.
    politiko

    Iel rilatitaj:

    Bastilx absolvx antaŭ arbitrx arestx bridx devx diktaturx ferx gazetx hundx konstrux kultx laborx leĝx ministrx pasx paĝx pensx personx politikx povx prizonx sekurx sendependx seĝx situacix tempx ŝlosx ŝtatx