ŝraŭbo

*ŝraŭb/o


[TEKNIKOJ] Cilindra aŭ konusforma peco el metalo, ligno aŭ malmola plasto, provizita per helica kanelo: ŝraŭbo estas difinita per ĝia celo (por ligno aŭ metalo; por reguligi, alĝustigi, kunpremi, fiksfermi k.a.), per la formo de ĝia kapo (mergebla, duonronda, ronda, unu-entranĉa, kruc-entranĉa, kvadrata, senkapa k.a.), per ĝia longo kaj ĝia diametro; ŝraŭbo estas ĉefe uzata por kunfiksado de du partoj en malmuntebla maniero; (f) streĉi ankoraŭ pli la impostan ŝraŭbon.
bolto, kanelo, paŝo [VIDU] helico.
  • Arkimeda ŝraŭbo
    Speco de levmaŝino por akvo, en formo de klinita cilindro, kies interno estas provizita per helicaj parietoj.
  • blokanta ŝraŭbo
    ĉia ŝraŭbo, servanta por bloki moveblan parton de aparato, stativo k.a.
  • ĝustiga ŝraŭbo
    ĉia ŝraŭbo, servanta por alĝustigi parton de aparato, optika, elektra kc.
  • senfina ŝraŭbo
    Tia ŝraŭbo, en kiu endentiĝas rado, uzata por transmisii movon.
  • ŝraŭba
    1. Provizita aŭ fiksita per ŝraŭbo (j).
    1. Prezentanta formon de ŝraŭbo.
      spirala, helica.
  • ŝraŭbi (tr)
    1. Turni ŝraŭbon: ĝisbloke ŝraŭbi ŝraŭbon.
    1. Fiksi per ŝraŭbo (j): ŝraŭbi ĉarnirojn sur pordo.
  • ŝraŭbado
    Ago de iu, kiu ŝraŭbas.
  • ŝraŭbaĵo
    ŝraŭbokanelo.
  • ŝraŭbaĵi
    Provizi stangon aŭ truon per ŝraŭbaĵo.
  • ŝraŭbaĵilo
    Ilo, por provizi stangon aŭ truon per ŝraŭbaĵo. SIN. kanelilo.
  • ŝraŭbigilo
    Vira ŝraŭbkanelilo.
  • ŝraŭbilo
    Ilo por turni ŝraŭbon, konsistanta el forta tenilo kaj tigo, kies pinto estas adaptita al la ŝraŭbokapo: larĝa, mallarĝa, dika, maldika, krucoforma, sesangula ŝraŭbilo.
  • elektra ŝraŭbilo
    ŝraŭbilo, kies tenilo enhavas baterion kaj elektran motoron, kiu movas interŝanĝeblan pinton.
  • ŝraŭbino
    Iom profunda truo en plato aŭ en metalpeco, provizita per helica kanelo kaj akceptonta ŝraŭbon.
  • ŝraŭbingo
    Helice interne kanelita ringo, en kiun oni turnante enigas ŝraŭbon.
    aletŝraŭbingo.
  • ŝraŭbinigi
    Fari helica (j)n kanelo(j)n ĉe truo.
  • ŝraŭbinigilo
    Ilo por fari helican kanelon ĉe truo (SIN. ina ŝraŭbkanelilo).
  • alŝraŭbi
    Alfiksi ion per ŝraŭboj.
  • kontraŭŝraŭbingo
    ŝraŭbingo turnita super alia ŝraŭbingo, por malhelpi, ke la alia malŝraŭbiĝu.
  • malŝraŭbi
    Turni inverse ŝraŭbon, por ke ĝi eliĝu el sia truo, aŭ ŝraŭbingo.
  • transŝraŭbi
    ŝraŭbi trans la blokadpunkton, tiel ke oni fuŝas la ŝraŭbaĵojn kaj la ŝraŭbo ne plu efikas.
  • aletŝraŭbingo
    ŝraŭbingo, havanta du aletojn, kio ebligas turni ĝin per la fingroj, sen helpo de ilo.
  • borŝraŭbo
    ŝraŭbo, kies pinto etas borilo kaj povas eniĝi en metalon sen antaŭa borado.
  • streĉoŝraŭbo
    Simpla aparato, entenanta fortan ŝraŭbon, kiu ebligas reguligi la streĉoforton de dratoj aŭ ŝtalŝnuregoj.

    ŝraŭbx


    Iel rilatitaj:

    Arkimedx boltx borx ferx horloĝx laborx pordx ŝlosx