torni

*torn/i (tr)

  1. Rondforme tajli pecon de solida materialo, fiksitan sur speciala turniĝanta stablo: torni globon el eburo, piedojn de seĝo.
  1. Rondforme prilabori argilon, fiksitan sur speciala turniĝanta stablo, por fari poton, vazon, kruĉon ks.
  1. (f) Diligente kaj artisme prilabori: torni siajn versojn; bele tornita frazo, knabino.
  • tornado
    Ago de tiu, kiu tornas.
  • tornilo
    Turniĝanta stablo, sur kiu oni fiksas la tornotan pecon aŭ mason.
  • tornisto
    Laboristo, kies metio estas tornado: tornisto pri metalo.
  • eltorni
    Produkti per torno.

    torni


    Iel rilatitaj:

    alnx arbx laborx ĉukx