tago

*tag/o

  1. [ASTRONOMIO] Tiu tempopeco, kiu pasas dum unu plena rotacio de Tero ĉirkaŭ sia akso: astronomia, suna aŭ vera tago (inter du pasoj de Suno de la sama meridiano, de tagmezo ĝis tagmezo, kaj varianta laŭ la jartempo); sidera tago (inter du meridianaj pasoj de la printempa punkto, ĉ. 4 min. malpli longa, ol la suna); civila tago (de noktomezo ĝis noktomezo); religia tago (de unu sunsubiro ĝis la sekvanta); meza tago (kies daŭro estas la meznombro de la veraj tagoj); la jaro havas proks. 365 tagojn; la dudeka tago de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro (Z); li ree vivos pli, ol unu tagon (Z).
    diurno.
  1. Tempopeco, dum kiu Suno prilumas difinitan parton de Tero (inkluzive aŭ ree de la krepuskoj): estas tiel lume, preskaŭ kiel dum tago (Z); leviĝi antaŭ la tago; estas jam hela tago; en vespero de tago (Z); en luma tago (Z); kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere (Z); matenas, vesperas-k tago malaperas (Z); la tago finiĝas; tagoj plilongiĝas; mi veturis du tagojn kaj unu nokton (Z); (f) tio estas klara, kiel tago.
  1. Tiu tempopeco, uzata kiel unuo de tempodivido, por difini daton ks: kiun tagon havas ni hodiaŭ?; li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita (Z); post ok tagoj de hodiaŭ; antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon (Z); difini tagon por rendevuo; li revenis en la tago difinita; unu tagon (en nedifinita dato, antaŭa aŭ posta); ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke [...] (Z); unu tagon marrompiĝis ŝipo (Z); unu belan tagon (Z) (en la estonteco); en kio konsistus la malfeliĉo, se en unu bela tago montriĝus, ke ree ekzistas jam plu nacioj? (Z); de unu tago al la sekvanta; tio povas okazi en ĉiu tago; ree zorgu pri la morgaŭa tago (N); morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj (Z). [VIDU] tagdeko.
  1. Tiu tempopeco kiel la dato de speciala evento: en la tago de Bazilo Egiptano (Z); en la tago de sankta Neniamo (Z); la unua tago de la jaro; preparata por la tago de milito (Z); ne helpos riĉo en la tago de kolero (X); la tago de la Eternulo (X); la tago de la Lasta Juĝo.
  1. Tiu tempopeco, rigardata rilate al la meteologio: estis malfrua sezono, la tagoj estis mallumaj (Z); tago tagon sekvas, sed ree similas (pf); defluilo en pluva tago (X); en varmega tago ni amas promeni en arbaro (Z); ree laŭdu la tagon antaŭ vespero (Z) (pf); en la unuaj tagoj de printempo (Z).
  1. Tiu tempopeco, rigardata rilate al la uzo, kiun ni faras el ĝi: mi finos la tutan libron en kvar tagoj (Z); Dio kreis la mondon en ses tagoj kaj ripozis la sepan, rakontas la Biblio; labori la sep tagojn de la semajno; trinku la medikamenton po du kuleroj en ĉiu tago; ĉi tiun tagon mi pasigis solece kaj malgaje; por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn (Z); ne en unu tago elkreskis Kartago (Z); tago festa-for aferoj! (Z); lia tago pasadis en preĝado kaj studado (Z); tiu grava tago restos por mi ĉiam memorinda (Z); eĉ por plej terura tago venas vespero (Z); sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono (N) (al ĉiu tago ĝia plago); bonan tagon!
  • tagoj
    Periodo de la homa vivo: liaj tagoj estu malmultaj! (X); miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto (X); en la tagoj de la mizero kaj de la elprovado (Z); la tagoj en Bulonjo estos por ĉiam la plej gravaj tagoj en la historio de E. (Z); plimultiĝos viaj tagoj (X); li jam konis pli belajn tagojn; li preparas al si azilon por la tagoj de sia maljuneco; pasigi siajn tagojn en paco.
  • taga
    1. Okazanta aŭ farata dum la tago: taga laboro, veturado.
    1. Laboranta aŭ aganta dum la tago: tagaj birdoj; la taga skipo.
  • tage
    Dum la tago: tage estas pli varme, ol nokte (B); tie ŝiaj pensoj restis tage kaj nokte (Z).
  • tagiĝi
    Iĝi lume, en la komenco de la tago: kiam komencis tagiĝi (Z); kial rapidi? Apenaŭ tagiĝas!; (f) subite komencis iom tagiĝi en lia animo (Z).
  • tagiĝo
    Tiu momento, kiam la lumo de la suno komencas aperi ĉe la horizonto: ne atendante la tagiĝon, ni forveturis en la sama nokto (B); ĉe la tagiĝo (Z); ĝis plena tagiĝo (Z); tagiĝo radias en rond'(G).
  • tagdaŭra
    Tia, ke ĝi daŭras la tutan tagon.
  • tagmezo
    1. La mezo de la tago.
    1. La momento markita de la 12a horo.
  • antaŭtago
    La tago ĝuste antaŭa al la koncerna. SIN. hieraŭo.
  • antaŭtagmezo
    La daŭro antaŭ la 12a: tio estis Dimanĉa antaŭtagmezo (Z); en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo (Z).
  • ĉiutaga
    1. Okazanta aŭ aperanta ĉiun tagon: mi ne povas resti tro longe sen ĉiutaga perlaborado (Z); ĉiutaga gazeto (B) ( [VIDU] ĵurnalo).
    1. Banala, ordinara: ni tiel alkutimiĝas al la mirindaĵoj, ke ni nomas ilin aferoj ĉiutagaj (Z).
  • ĉiutageco
    Eco de io ĉiutaga; banaleco: la griza ĉiutageco de la homa vivo.
  • laŭtage
    Laŭ la taga laborado: pagata laŭtage (kontraste kun laŭpece, laŭmonate).
  • posttagmezo
    La daŭro post la 12a: ĝi estis varmega posttagmezo (Z); nur malfrue posttagmeze fariĝis silente (Z); mi alvenos ĉirkaŭ la 3a posttagmeze (Z).
  • supertago
    Tago, aldonata en la superjaroj.
  • *unutaga
    Tia, ke ĝi daŭras nur unu tagon: unutaga muŝo (Z).
    efemera.
  • *unuataga
    Okazanta en la unua tago.
  • bazartago
    Tiu tago, en kiu regule okazas la urba aŭ vilaĝa bazaro.
  • fastotago (X)
    Tago de fasto: la fastotago de la kvara monato (X).
  • festotago
    Tago de festo: elekti iun komunan festotagon por la E-istoj (Z); li en festotagoj iris en la preĝejon (Z); festotaga laboro estas sen valoro (Z).
  • labortago
    Tago, dum kiu oni kutime laboras, ne ripozas: ŝia tago de Dio, ŝia sabato, estis labortago de la Kristanoj (Z).
    ferio.
  • majtago
    La Unua de Maĵo.
  • longtaga
    [BOTANIKO] (pp florplanto) Floranta nur post sinsekvo de longaj lumperiodoj. [VIDU] lumperiodo.
  • mallongtaga
    (pp florplanto) Floranta nur post sinsekvo de longaj mallumperiodoj. [VIDU] mallumperiodo.
  • naskiĝtago, naskotago
    Vd naski.
  • plentago (Z)
    Tago 1.
  • ripoztago
    Semajna tago, en kiu laboristo, komercisto aŭ oficisto regule ne laboras.

    tago


    Esprimoj

    Amiko en malgajaj tagoj, en ĝojo kaj en ploro.
    Bonan tagon!.
    De tri tagoj mi ne fermis la okulojn.
    Doni al iu antaŭguston de tiu feliĉo.
    Dufoja manĝado en la tago.
    Dum tutaj tri tagoj ( tutajn tri tagojn).
    En la tago de la lasta juĝo.
    Estas jam malfrue en la tago.
    Fari tri inhalojn en unu tago (inhalilo).
    Formeti ĝis la grekaj kalendoj, en la tago de sankta Neniamo, en la triĵaŭda semajno, kiam la kokinoj ricevos dentojn.
    Kalkuli la kasmonon en la fino de la tago.
    Kiam komencos tagiĝi.
    Kioman tagon ni havas hodiaŭ? Kioman tagon ni havas hodiaŭ?.
    Kiuj estas la datoj de la naskiĝo kaj de morto de Zamenhof? (1859-12-15 kaj 14-04-1917).
    Kiun daton ni havas hodiaŭ? La dek kvinan de Decembro.
    Kiun tagon de la semajno ni havas hodiaŭ? Lundon.
    Kiun tagon ni havas hodiaŭ?.
    La 8-hora labortago.
    La hieraŭo, la morgaŭo de Kristnasko.
    La morgaŭon de lia alveno, mi foriros.
    La plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan.
    La tagmanĝo vin atendas.
    Leviĝi antaŭ la tago, kun la suno.
    Li alvenos morgaŭ post semajno (= post 8 tagoj).
    Li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.
    Li ne vivos pli ol unu tagon.
    Li revenis en, la difinita tago.
    Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.
    Malfruiĝi al la tagmanĝo.
    Morgaŭ estas la amata tago de la mallaboremuloj.
    Ne en unu tago elkreskis Kartago.
    Ne forgesi ion ĝis la tago de sia morto.
    Ombraj tagoj.
    Post kiam, post ol la prezidanto, la aĝo-prezidanto, malfermis la kunsidon, oni komencis la tagordon.
    Preni tagmanĝon en restoracio kun fiksa prezo, laŭ karto.
    Resti en loko ok ĝis dek tagojn.
    Superjaro (366 tagoj).
    Tago post tago.
    Tagon tago sekvas sed ne similas.
    Tio povas, okazi en ĉiu tago.
    Unu belan, tagon. Unu semajnon post la hodiaŭa tago. Vivi longe, mizere, pensie, emerite, sate, larĝe kaj lukse, laŭtage (= per sistemo de "el mano al buŝo", sen ŝparoj).
    Ĉi tiu tago restos por mi ĉiam memorinda.
    Ĉiun duan tagon, ĉiun sesan sekundon.

    Kelkaj kunmetaĵoj


    antaŭtagmezo,
    antaŭtago,
    bazartago,
    fastotago,
    festotago,
    labortago,
    laŭtage,
    longtaga,
    majtago,
    mallongtaga,
    naskiĝotago,
    naskiĝtago,
    naskotago,
    plentago,
    posttagmezo,
    ripoztago,
    supertago,
    taga,
    tagdaŭra,
    tagdeko,
    tage,
    tagiĝi,
    tagiĝo,
    taglabori,
    taglaboristo,
    taglibro,
    taglilio,
    taglumo,
    tagmanĝi,
    tagmezo,
    tagnokta,
    tagnokto,
    tago,
    tagoj,
    tagordo,
    tagpapilio,
    tagservo,
    tagvida,
    tagvojo,
    unuataga,
    unuataga,
    unutaga,
    ĉiutaga,
    ĉiutageco

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    Venontan semajnon.
    agendo.
    antaŭtagmezo.
    diurno (tagnokto = 24 horoj).
    krepusko.
    mateno.
    nokto.
    vespero.

    Ankaŭ vidu:

    antaŭ. atendi. horo. jaro. kalendaro kalendaro. nokto. suno. tempo. universo.

    Iel rilatitaj:

    Lunx Sunx agendx antaŭ anĝelusx atendx bazarx daŭrx dek dekadx dimanĉx diurnx fastx festx frux hieraŭ hodiaŭ horx jam jarx kalendarx kiam krepuskx kuirx laborx lastx librx lilix lumx majx manĝx matenx mezx morgaŭ naskx noktx ordx papilix plenx ripozx robx semajnx servx stelx super tempx universx vesperx vidx vojx