semajno

*semajn/o

  1. Periodo de sep tagoj, kalkulata ekde dimanĉo aŭ lundo: kiun tagon de la semajno ni havas hodiaŭ?; la sankta Semajno (antaŭ Pasko); en la triĵaŭda semajno (Z) (neniam). [VIDU] semajnofino.
  1. Periodo de sep tagoj, kalkulata ekde iu ajn tempopunkto: unu semajnon post la hodiaŭa tago; ĉu vi restos tutan semajnon?; ventego furiozis en la lastaj semajnoj (Z).
  1. La ses tagoj antaŭ dimanĉo, dum kiuj oni laboras: dum la semajno ni ne havas tempon por viziti vin.
  • semajna
    Rilata al la semajno: semajna salajro; semajna gazeto; estis legata la semajna partaĵo el la libroj de Moseo (Z).
  • duonsemajna
    Aperanta dufoje en semajno.
  • butersemajno (Z)
    La semajno, kiu antaŭas la Grandan Faston. [VIDU] Karesmo.

    semajno


    Esprimoj

    En la daŭro de kelkaj semajnoj li maljuniĝis je pluraj jaroj.
    Formeti ĝis la grekaj kalendoj, en la tago de sankta Neniamo, en la triĵaŭda semajno, kiam la kokinoj ricevos dentojn.
    Forvojaĝi por tri semajnoj.
    Kiun tagon de la semajno ni havas hodiaŭ? Lundon.
    La 40-hora semajno.
    La antaŭa semajno estis pli belvetera ol la nuna.
    La semajno pasis sen gravaj okazaĵoj.
    Li alvenos morgaŭ post semajno (= post 8 tagoj).
    Mi venis al vi por pasigi en via mezo unu semajnon.
    Unu semajnon post la hodiaŭa tago.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    butersemajno,duonsemajna,paska semajno,semajn(o)fino,semajna,semajno

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    post du semajnoj
    venontan semajnon
    hodiaŭ
    kalendaro
    Karesmo (butersemajno)
    lastatempajn okazaĵojn
    periodo
    revuo : gazeto (ofte pli bele presita), aperanta unu fojon en kelkaj semajnoj
    semajno : lundo mardo merkredo ĵaŭdo vendredo sabato dimanĉo
    tempo

    Ankaŭ vidu:

    aĝo. antaŭ. daŭri. gazeto. hieraŭ. hodiaŭ. juna. kalendaro. mezo. morgaŭ. pasi. post. tago. tempo.

    Iel rilatitaj:

    Karesmx aghx antaŭ buterx daŭrx dimanĉx finx gazetx hieraŭ hodiaŭ jarx junx kalendarx kiam laborx lundx mardx merkredx mezx morgaŭ pasx periodx post revux sabatx tagx tempx vendredx ĵaŭdx