drato

drat/o (8)

Tre maldika, longa k fleksebla vergo el metalo aŭ alia materialo, ĝenerale rondsekca: fera, kupra, plasta, elektromagneta (Z) drato; armita drato (drato ŝirmita per metala tubo, por elektroteknika instalado); la drato, per kiu ili (la pupoj) estis kondukataj (Z). SIN. fadeno 2.
fibro, fadeno, filamento.
  • drati (tr)
    Garni, provizi per drato.
  • dratego
    Drata kablo 1.
  • dratigi
    [TEKNIKOJ] Longigi per streĉado metalpecon en draton: dratigebla metalo, plasto.
    duktila.
  • dratigilo
    Maŝino por dratigi.
  • sendrata
    (pp telegrafio) Ne bezonanta draton.
    tele.
  • unudrata, dudrata, tridrata,... plurdrata
    Havanta unu, du, tri... plurajn dratojn: unudrata, dudrata, tridrata elektra kablo; tridrata anteno, lineo.
  • aksodrato
    [TEKNIKOJ] Arĝentana drato, kun tre preciza diametro, el kiu oni faras aksojn en pianomekaniko.
  • fandodrato
    [ELEKTRO] Fandaĵo.
  • ordrato
    Drato el oro, por brodaĵoj.
  • pikdrato
    Drato garnita per pikiloj k uzata por bariloj: koncentrejo ĉirkaŭita de pikdratoj.
  • tirdratoj
    [ELEKTRO] Drato, servanta por tiri k loki la konduktilojn de alttensia lineo.
  • veldodrato
    Metala drato, tegita aŭ ne, kiun oni fandas en la veldatan junton.

    dratx


    Iel rilatitaj:

    antenx armaturx bifadenx bifilarx bobenx elektrx ferx kordx laborx metalx orx